19521 Ĥaoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
19521 Ĥaoso
asteroido
Kompara grando inter pluraj astroj, el kiuj Luno (la unua) kaj Ĥaoso (la antaŭ-antaŭ lasta)
Kompara grando inter pluraj astroj, el kiuj Luno (la unua) kaj Ĥaoso (la antaŭ-antaŭ lasta)
Oficiala nomo 19521 Chaos
Aliaj nomoj 1998 WH24
Historio
Malkovrinto Deep Ecliptic Survey
Dato de malkovro
Loko de malkovro
19-a de novembro 1998
Kitt Peak (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,861 Tm (45,866 AU)
6,128 Tm (40,966 AU)
7,594 Tm (50,765 AU)
Discentreco 0,1068
Meza anomaliangulo 337,059°
Klinangulo 12,044°
Periodo 113456,594 tagoj (310,627 jaroj)
Meza cirkulrapido 4,4 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
50,008°
Argum. de periapsido 58,012°
Terdistanco
- Minimuma

5,983 Tm (39,999 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 600 ± 140 km
Rotacia periodo 3,985 tagoj ?[1]
Geometria albedo 0,034 – 0,08[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 4,8
v  d  r
Information icon.svg

19521 Ĥaoso estas tre granda transneptuna objekto malkovrita la 19-a de novembro 1998 en la kadro de la kampanjo Deep Ecliptic Survey elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

Ĝi estas ano de la klaso de la kubevanoj : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[3] kaj estas verŝajne nanplanedo.[4]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la Ĥaoso de la helena mitologio, kiu laŭ Heziodo, naskis Nikson, (la nokto) kaj Erebon (la mallumo). Laŭ la kosmogonio de la Pelasgoj, Eŭrinomo, diino de ĉio ekzistanta, spruĉis el Ĥaoso. En la Olimpa versio, Geo, la Patrina Tero, eliris el Ĥaoso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. nekonfirmita valoro
  2. "TNOs are Cool" : enketo pri la trans-Neptuna regiono ; E. Vilenius kaj aliaj ; 4-a de aprilo 2012 (angle)
  3. MPEC 2010-B62 : Malproksimaj malgrandaj planedoj (angle)
  4. Kiom da nanplanedoj estas en la ekstera sunsistemo ? (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (19001 - 20000)Poste:
(19520) 1998 WC2419521 Ĥaoso(19522) 1998 XQ83