19913 Ajgiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 19913 Aigyptios)
19913 Ajgiptio
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 19913 Aigyptios
Aliaj nomoj 1973 SU1; 1999 WR8
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 19-an de septembro 1973
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
kaj Leiden (Nederlando)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
766,551 Gm (5,124 AU)
722,705 Gm (4,831 AU)
810,397 Gm (5,417 AU)
Discentreco 0,05720
Meza anomaliangulo 87,397°
Klinangulo 7,122°
Periodo 4236,646 tagoj (11,599 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
141,515°
Argum. de periapsido 339,915°
Terdistanco
- Minimuma

575,611 Gm (3,848 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 24,996 km vd
Rotacia periodo ~1,68 tago (~40,4 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,103 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,43
vdr

19913 Ajgiptio estas nerapide rotacianta troja asteroido orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero[1], en la tiel nomata "Greka Tendaro".

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 19-a de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando).

Ĝi estis fotita de Tom Gehrels per la Schmidt-teleskopo de la Monto Palomar, kaj malkovrita fare de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten sur unu el la fotaj platoj senditaj en Leiden (Nederlando).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de la mita Ajgiptio. Li estis patro de greka militisto Antifo, batalinto de la troja milito kaj akompananto de Odiseo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (19001 - 20000)Poste:
19912 Aurapenenta19913 Ajgiptio19914 Klagenfurt