1993

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1993 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 1993
MCMXCIII
Ab urbe condita 2746
Armena kalendaro 1442
ԹՎ ՌՆԽԲ
Bahaa kalendaro 149 – 150
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2048 – 2049
 - Barata nacia kalendaro (Shaka Samvat) 1915 – 1916
 - Kali Juga 5094 – 5095
Budhisma kalendaro 2537
Ĉina kalendaro 4629 / 4689 –
4630 / 4690
壬申 – 癸酉
Etiopa kalendaro 1985 – 1986
Franca respublika kalendaro 201 - 202
CCI -CCII
Hebrea kalendaro 5753 – 5754
Holocena kalendaro 11993
Irana kalendaro 1371 – 1372
Islama kalendaro 1413 – 1414
 - Imperia jaro Kōki 2653
(皇紀2653年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 11993
Juliana kalendaro 2038
Korea kalendaro 4326
Tajlanda suna kalendaro 2536

1993 estis normala jaro komenciĝanta je vendredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1993 post Kristo okazis, inter alie:

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Mondo[redakti | redakti fonton]

Mortoj[redakti | redakti fonton]

Taga kroniko[redakti | redakti fonton]

Januaro 1993[redakti | redakti fonton]

  • 1-a. CSFR dividiĝas: Ĉeĥa kaj slovaka respublikoj iĝas sendependaj ŝtatoj.
  • 3-a. Moi reelektiĝas kiel prezidanto de Kenjo.
  • 3-a. Bush kaj Jelcin subskribas en Moskvo la konvencion Start-2 pri redukto de nukleaj armiloj.
  • 3-a. Unuafoje ĉiuj konfliktopartioj en eksa Jugoslavio kune konferencas en Ĝenevo.
  • 3-a. La parlamento de Peruo refunkcias post 9-monata interrompo.
  • 4-a. Kadre de Komunumo de Sendependaj Statoj (KSS) en Taŝkento formiĝas „Komunumo de Statoj de Meza Azio kaj Kazahio".
  • 11-a. La registaro de Taĝikio lanĉas armean atakon kontrau la islama opozícío.
  • 11-a. Nova iraka atako kontrau la teritorio de Kuvajto.
  • 13-a. Usonaj, britaj kaj francaj militaviadiloj bombas raketbazojn en sudo de Irako.
  • 13-a. Eksa GDR-ĉefo Erich Honecker estas liberigita kaj forflugas al Ĉilio.
  • 14-a. Dana ĉefministro Poul Schlüter demisias. Poul Nyrup Rasmussen iĝas lia posteulo.
  • 18-a. Okcidentaj aviadiloj ree bombas militbazojn en Irako.
  • 20-a. Nova prezidento de Usono, William Clinton, oficiale enoficiĝas.
  • 22-a. Kroatoj lanĉas atakon kontraŭ la regiono Krajina, regata de serboj. Tiuj ĉi agrese respondas ĉie en la militregionoj. Ankaŭ kroatoj kaj islamaj bosnianoj pafas unu kontraŭ Ia alia.
  • 22-a. Malsukcesa konferenco de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSS) en Minsk: la organizaĵo disfalas pli kaj pli ĉefe pro la individuemo de Ukrainio, Moldava Respubliko kaj Turkmenio.
  • 26-a. Václav Havel elektiĝas unua prezidanto de Ĉeĥa Respubliko.
  • 27-a. 9-jara mallibereja puno por la vidvino de la iama KP-ĉefo de Albanujo, Enver Hoĝa, pro misuzo de ŝtata mono.

Februaro 1993[redakti | redakti fonton]

  • 2-a. Václav Havel enposteniĝas kiel unua prezidanto de Ĉeha Respubliko.
  • 3-a. Papo Johano Paŭlo la 2-a dum 10-taga vojaĝo tra Afriko vizitas Beninon, Ugandon kaj Sudanon.
  • 3-a. Belorusio nuligas la malpermeson de sia Komunista partio.
  • 4-a. Kvin disidentaj membroj forlasas la Liberalan Partion de Aŭstrio gvidatan de la dekstremulo Jörg Haider kaj formas propran parlamentan frakcion.
  • 5-a. Zairio: Mobutu Sese Seko eksoficigas sian ĉefministron Ĉisekedi. Pluraj okcidentaj landoj postulas la demision de la diktisto.
  • 6-a. EK havigas al la Moldava Respubliko specialan gaststatuson, kiun ĝuas ankaŭ aliaj eksaj komunistaj respublikoj.
  • 7-a. En Liĥtenŝtejno la Libera Listo rompas la 55-jaran regadon de la du tradiciaj partioj. Ĉefministro Brunhart demisias. Estro de la registaro iĝas la 33-jaraĝa juristo Büchel.
  • 7-a. La reganta Kroata Demokratia Unio de prezidanto Tudjman venkas en la elektoj. Sed en Istrio, parto de Kroatio, ĝi fiaskas.
  • 11-a. La ĉefo de Ia Itala Socialista Partio, Bettino Craxi, demisias, pro suspekto de koruptado. Li gvidis la partion dum 17 jaroj kaj estis ĉefministro dum 4 jaroj. Lia adepto, Benvenuto, iĝas lia posteulo.
  • 12-a. Eksa diktisto de Malo, Traoré, estas kondamnita je morto.
  • 14-a. Ekskomunisto Algirdas Brazauskas gajnas la prezidantecajn elektojn en Litovio.
  • 15-a. La nova prezidanto de Kipro nomiĝas Klerides. Danke al la apogo de la naciistoj li venkis la ĝisnunan prezidanton Vasilioj.
  • 15-a. La Nacia Konsilio de Slovakio elektas Michal Kováč unua prezidanto.
  • 17-a. UN haltigas la liveradon de helpmaterialoj al Bosnio pro malhelpo flanke de la militantoj.
  • 18-a. La eksprezidanto de Sovetio, Miĥail Gorbaĉov, devas defendi sin antaŭ t.n. popoljuĝejo. Al li oni riproĉas „kontraŭkonstituciajn agojn" kontraŭ la sovetiaj popoloj. La ĉefakuzito mem ne aperas. La proceson oni konsideras kiel farson de la komunistoj.
  • 22-a. La Sekureca Konsilio de UN unuanime decidas la kreon de juĝejo pri la militkrimoj en eksa Jugoslavio. UN rekomencas liveri helpmaterialon al Bosnio. La serboj pafatakas la kroatan urbon Zadar.
  • 23-a. Okaze de la Tago de la Armeo en Moskvo miloj da komunismemaj homoj postulas puĉon kontraŭ Boris Jelcin.
  • 24-a. La kanada Ĉefministro Brian Mulroney, kiu oficis 8 jarojn, anoncas sian demision.
  • 24-a. La ĝenerala sekretario-de UN, Boutros Boutros-Ghali, konsentas pri la projekto de la usona prezidanto William Clinton, peraviadile disĵeti helpmaterialon super Bosnio.
  • 24-a. La usona ministro pri eksteraj aferoj Warren Christopher vizitas la deportitajn palestinanojn en suda Libano. Diplomatie li montras komprenemon por la vidpunktoj kaj de palestinanoj kaj de Israelo.
  • 25-a. En la somalia ĉefurbo Mogadiŝo eksplodas pafado inter UN-trupoj kaj somaliaj armeanoj.
  • 25-a. En Kubo okazas unuafoje liberaj elektoj de la membroj de la „politburoo" kaj de la parlamentaj kaj provincaj deputitoj. La ŝtatestro Fidel Castro, kiu submetiĝas al la voĉdonado, anoncas ke li antaŭvidas forlasi sian postenon post kvin jaroj.
  • 25-a. En suda Koreio enposteniĝas la nova prezidanto Kim Young Sam kiel posteulo de Ro Tae Wu.
  • 26-a. La litova prezidanto Algirdas Brazauskas nomumas la komerciston Adolfas Šleževičius ĉefministro.

Marto 1993[redakti | redakti fonton]

  • 2-a. La 39-jara generalmajoro Ruslan Auŝev fariĝas la unua prezidanto de la aŭtonoma inguŝa respubliko en Kaŭkazo.
  • 3-a. Usono komencas peraviadile disĵetadi nutraĵojn kaj medikamentojn super Bosnio.
  • 3-a. Beogrado konfirmas la novan ĉefministron de "Rest-Jugoslavio": Radoje Kontić, lojalujo de Slobodan Miloŝeviĉ.
  • 3-a. Pro la neelekto de la oficiala kandidato de la socialista partio de Svislando por la konfederacia registaro eksplodas akra diskuto, ĉu la socialistoj forlasu la tradician registaran koalicion kaj estonte ludu la rolon de vera politika opozicio.
  • 8-a. Oscar Luigi Scalfaro, itala prezidanto, rifuzas subskribi dekreton, kiu kvazaŭ senŝarĝus la koruptajn partifunkciulojn. Pluraj altrangaj politikistoj demisias pro sia supozata enmiksiĝo en la mafio.
  • 9-a. Kuracisto Albert Zafy, opozicia gvidanto de Malagasio, venkas la prezidantajn elektojn. Per tio finiĝas la 17-jara erao de Didier Ratsiraka.
  • 10-a. La svisa parlamenta krizeto solviĝas per la elekto de la juddevena socialistino Ruth Dreifuss en la registaron. Si estas la dua virino en la historio de la svisa registaro.
  • 11-a. Je la sesa sinsekva vojo Suharto fariĝas prezidanto de Indonezio.
  • 11-a. Ekskomunisto Adolfas Šleževičius iĝas nova ĉefministro de Litovio.
  • 12-a. La rusa kongreso de popoldeputitoj, kiu post la disiĝo ankoraŭ ne reelektíĝis kaj do plimulte konsistas el ekskomunistoj, esence limigas la povon de prezídanto Boris Jelcin.
  • 12-a. Norda Koreio anoncas, ke ĝi forlasos la internacian kontrakton pri neapliko de atomarmiloj, Suda Koreio malpermesas al siaj civitanoj komerci kun la nordo.
  • 14-a En Aŭstralio la laborpartio kun sia ĉefministro Keating venkas la elektojn je la kvina sinsekva fojo
  • 15-a. La nova konstitucio de Andoro unuafoje donas al ĝia popolo la politikan suverenecon.
  • 16-a. Islamaj radikaluloj murdas altrangulojn en Alĝerio kaj bombatakas turistajn busojn en Egipto. La egipta polico severe reagas. Alĝerio rompas la diplomatiajn rilatojn kun Irano.
  • 16-a. La nova komunisma popolkongreso de Kubo konfirmas Fidel-on Castro kiel ŝtatestron. Diverslandaj nobelpremiitoj protestas kontraŭ la malrespekto de la homaj rajtoj sur la insulo.
  • 17-a. Pluraj bombeksplodoj en Kalkato kaj Bombajo maltrankviligas Baraton.
  • 17-a. En Abĥazio ekscesas sanga batalo inter sendependemuloj kaj kartvelaj ŝtataj armetaĉmentoj.
  • 19-a. Manfred Wörner, ĝenerala sekretario de NATO, unuafoje vizitas Albanion.
  • 20-a. Pro la publike anoncita dekreto de Boris Jelcin, enkonduki limigitan prezidantan reĝimon en Rusio, la politika konflikto en Moskvo atingas sian kulminon. Jelcin postulas, ke la rusa popolo decidu mem pri la estonta politiko en la lando.
  • 22-a. Ĉe la Internacia Kortumo en Hago Bosnio oficiale plendas kontraŭ „Rest-Jugoslavio" pro genocido. En Bosnio dume la milito furoradas.
  • 23-a. Ruslan Imranowiĉ Ĥasbulatov, rusa parlamentestro, anoncas eksoficiĝan proceduron kontraŭ Boris Jelcin. Usono kaj pluraj aliaj okcidentaj ŝtatoj vorte apogas Jelcin.
  • 25-a. Alija Izetbegoviĉ, prezidanto de Bosnio, post longa hezitado subskribas la projekton de UN-intertraktantoj Cyrus Vance kaj David Owen pri la teritoria disdivido de la lando. Ankaŭ la kroatoj akceptas la planon, dum la bosniaj serboj rifuzas ĝin.
  • 26-a. La rusa popoldeputita kongreso akuzas la ŝtatprezidanton je kontraŭkonstituciaj agadoj. Boris Jelcin retiras sian dekreton.
  • 28-a. En Francio la burĝaj partioj venkas la parlamentajn elektojn akirante pli ol 80 % de la mandatoj: la regantaj socialistoj falas al sensignifa parlamenta malplimulto. La senlaboreca kvoto en Francio estas 10,6 %.
  • -28-a. La rusa popoldeputita kongreso voĉdonas pri eksoficigo de Boris Jelcin kaj Ruslan Imranowiĉ Ĥasbulatov: En la kazo de Jelcin la baloto fiaskas pro nur 72 voĉoj.
  • 28-a. Li Peng estas konfirmita kiel nova ĉefministro de Ĉinio.
  • 29-a. Pierre Bérégovoy, socialista ĉefministro de Francio, demisias. Lin sekvas la gaŭlisto Édouard Balladur.
  • 30-a. Al la murdo de du israelaj policistoj Jerusalemo reagas per la fermo de la Gaza-strio kaj de Cisjordanio.

Aprilo 1993[redakti | redakti fonton]

  • 1-a. La zairia parlamento abolas la reformojn kaj ornamas prezidanton Mobutu Sese Seko per diktistaj rajtoj.
  • 2-a. Gaŭlisto Philippe Séguin, kontraŭanto de la Traktato de Mastriĥto, iĝas franca parlamentestro.
  • 2-a. Post sepjara armea reĝimo, la reĝlando Lesoto ricevas civilan registaron.
  • 4-a. Boris Jelcin, rusa prezidanto, kulmine kunvenas en Vankuvero kun sia usona kolego William J. Clinton, kiu promesas moralan kaj financan apogon.
  • 4-a. La parlamento de la „Serba Respubliko" en Bosnio unuanime rifuzas la Vance-Owen-projekton pri la nova teritoria formado.
  • 4-a. Boris Jelcin admonas la baltajn respublikojn, ke la forveturo de la rusaj armeanoj dependas de ilia politiko koncerne la nacimalplimultojn. La baltaj aŭtoritatoj akuzas Moskvon pro la intenco subjugigi la baltojn.
  • 5-a. Moskvo akre mallaŭdas Ukrainion pro ĝia prokrastemo liberiĝi je siaj nukleaj armiloj.
  • 6-a. Armenio enkondukas novan armean ofensivon kontraŭ Azerbajĝano. Özal, turka prezidanto, incitas armeoekzercojn apud la limo; ĉefministro Demirel rifuzas.
  • 6-a. La nacia demokratia konferenco de Ĉadio taskas la novan ĉefministron Fidel Moungar establi en la lando plurpartian sistemon.
  • 6-a. Ribelantaj studentoj en Malio atakas la prezidantan rezidejon kaj la parlamentejon.
  • 7-a. La sekureca konsilio de UN unuanime rekomendas akcepti la aliĝpeton de Skopje-Makedonio.
  • 8-a. La Haga Kortumo admonas „Rest-Jugoslavion" rezigni pri sia genocida politika en Bosnio. Nur la rusa juĝisto kontraŭas.
  • 12-a. NATO komencas peraviadile protekti la bosnian aerteritorion. Usono rekomendas perarmean intervenon, Rusio postulas prokrasti la aldonajn sankciojn.
  • 12-a. Chris Hani, la ĉefo de la sudafrika komunista partio, estas murdita. Eksplodas nova ondo de protestoj kaj strikoj.
  • 14-a. Boris Jelcin minacas sian anstataŭanton Aleksandron Ruckoj per eksigo; dume parlamentestro Ĥasbulatov riproĉas al Jelcin esti la ĉefa obstaklo por la reformoj. La reakciuloj postulas la demision de Andrei Vladimiroviĉ Kozirjev, ministro pri eksterlandaj aferoj.
  • 16-a. Post unujara serba okupado, la orientbosnia urbo Srebrenica kapitulacas. UN anoncas perfortan defendon de la urbo se necese.
  • 18-a. Turgut Özal (65), turka prezidanto, mortas pro koratako.
  • 18-a. En referendumo en Italio, 78 % de la voĉdonintoj esprimiĝis favore al ĝenerala politika renoviĝo de la lando kaj tiel senkreditigas la malnovan politikan sistemon.
  • 19-a. En Kolumbio estas murdita la 101-a ĵurnalisto, kiu kuraĝis protesti kontraŭ la koruptado.
  • 20-a. La hispana socialista partio interrompas siajn internajn kverelojn kaj unuece prezentas sin por la antaŭtempaj parlamentaj elektoj.
  • 21-a. La brazilanoj voĉdonas kontraŭ la enkonduko de la monarkio kaj por la konservo de la ĝisnuna konstitucio, laŭ kiu la ŝtatprezidanto estras la registaron.
  • 22-a. Giuliano Amato, itala ĉefministra, demisias.
  • 22-a. En la lukto kontraŭ la islama fundamentismo, Egiptio mortkondamnas sep radikalulojn.
  • 22-a. En Bolivio esprimiĝas severa verdikto (30-jara karcerpuno) en neĉeesto kontraŭ García Meza, la lasta armea diktisto de la lando.
  • 22-a. En Peruo moviĝas la armeo post provo de la parlamento esplori la krimojn kontraŭ la homaj rajtoj.
  • 22-a. En Sudafriko mortas pro koratako Andries Treurnicht, la gvidanto de la konservema partio.
  • 23-a. Süleyman Demirel, turka ĉefministro, kandidatas por la prezidantula ofico.
  • 25-a. La rusa prezidanto Boris Jelcin rikoltas klaran fidopruvon flanke de la popolo, dum la kongreso de la popoldeputitoj perdas sian reputacion. Anticipajn elektojn la popolo ne volas.
  • 25-a. Oliver Tambo, eksa prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso, mortas en Sudafriko.
  • 26-a. Carlo Ciampi, eksa bankprezidanto, iĝas la nova itala ĉefministro de la 52-a postmilita registaro. Li estas la unua ne-politikisto en tiu ofico.
  • 27-a. Unuafoje depost 44 jaroj komenciĝas en Singapuro oficialaj diskutoj inter Pekino kaj Tajvano, unuavice pri ekonomiaj temoj.
  • 27-a. La civitanoj de Eritreo voĉdonas por ŝtata sendependeco.
  • 29-a. En la unuaj balotoj de unuiĝinta Jemeno venkas la partio de la prezidanto Saleh.
  • 30-a. Unu tagon post ĝia formado, en la itala registaro jam eksplodas krizo pro la demisio de kvar novaj maldekstraj ministroj. Dume diskutiĝas la nuligo de la diplomatia imuneco de Andreotti kaj Craxi.

Majo 1993[redakti | redakti fonton]

  • 1-a Okaze de la unuamajaj manifestacioj en Moskvo 500 komunistoj kaj policistoj interbatalas.
  • 1-a Bérégovoy, eksa franca ĉefministro, mortigas sin pro neelteno de la politika fiasko de sia partio.
  • 1-a Premadas, srilanka prezidanto, mortas pro atenco. Ĉefministro Wijetunga iĝas nova prezidanto.
  • 2-a En Ateno finiĝas konferenco pri Bosnio-Hercegovino. Karadziĉ, ĉefo de la bosniaj serboj, subskribas la Vance-Owen-planon. La usona prezidanto Clinton minacas per armea interveno.
  • 3-a Engholm, prezidanto de la germana socialista partio kaj ministro-prezidanto de Schleswig-Holstein, subpreme demisias de siaj oficoj. Li konfesas esti mensoginta lige kun la Barschel-skandalo.
  • 5-a La usona engaĝiĝo en Somalio finiĝas. Germanoj transprenas la taskon.
  • 6-a La parlamento de bosniaj serboj rifuzas !a Vance-Owen-planon.
  • 8-a En Hago 20.000 gestudentoj protestas kontraŭ la ŝparemo de la nederlanda registaro. Bataloj kun la polica kaŭzas vunditojn kaj arestitojn.
  • 9-a Aptidon iĝas prezidanto de Ĝibutio en la unuaj demokratiaj elektoj de la orientafrika ŝtateto.
  • 9-a Wasmosy de la Colorado-partio iĝas prezidanto de Paragvajo.
  • 10-a La separatisma movado de Korsiko relanĉas serion da bombatencoj.
  • 12-a Litovio kaj Slovenio iĝas novaj membroj de la Eŭropa Konsilio.
  • 13-a Vaŝingtono definitive rezignas pri la kosmoraketa programo „Stela milito" (SDI).
  • 13-a Estonio estas akceptita en la Eŭropa Konsilio.
  • 16-a Demirel iĝas nova ŝtatprezidanto de Turkio.
  • 16-a Referendume, la bosniaj serboj rifuzas la Vance-Owen-planon.
  • 17-a Karadzic rifuzas unuecan bosnian ŝtaton kaj la Vance-Owen-planon. Okcidento diskutas la establon de protektozonoj por la islama loĝantaro en Bosnio.
  • 18-a Dum dua referendumo en Danlando, 57 % de la voĉoj akceptas la Maastricht-kontrakton. Post la baloto, protestgrupoj grave interbatalas kun la polico.
  • 18-a Ĉinio protestas kontraŭ la renkontiĝo de dalaj-lamao kun la brita registaro.
  • 20-a Benvenuto, sekretario de la itala socialista partio, demisias, protestante kontraŭ la malhelpoj reformi la partion. La ĝenova polico arestas la urbestron Claudio Burlando pro supozataj malregulaĵoj en lia oficado.
  • 20-a Vaŝingtono diplomatie agnoskas la MPLA-reĝimon de Angolo
  • 20-a Kuĉma, ukrainia ĉefministro, demisias pro la intenco de la ŝtatprezidanto Kravĉuk mem transpreni la registaran gvidon. La parlamento rifuzas lian demision. Kravĉuk ricevas specialajn rajtojn koncerne ekonomiajn demandojn.
  • 21-a Jelcin kunvokas konstitucian konferencon por 1a–5a de junio klarigante kaj tiel ignoras la popol-deputitulan kongreson, kiu antaŭ nelonge strebis elimini lin.
  • 21-a Pérez, venezuela prezidanto, estas akuzita pro misuzo de sia ofico.
  • 23-a En Kampuĉeo komenciĝas parlamentaj elektoj kun vasta popola partopreno. Kvankam Ruĝa Kmero anoncis atencojn, la situacio trankvilas.
  • 24-a Eritreo, eksa etiopia provinco, iĝas nova sendependa ŝtato, kies unua prezidanto nomiĝas Afewerki.
  • 24-a Portugalio protestas kontraŭ la karcerpuno por la ĉefo de la opozicio en orienta Timoro, okupata de Indonezio.
  • 24-a En tibeta cefurbo Lhasa paca protesto kontraŭ prezaltigoj transformiĝas en perfortajn manifestaciojn favore al la sendependeco de la lando. La polico severe reagas.
  • 25-a Serrano Elias, gvatemala prezidanto, arbitre eksvalidigas la konstitucion kaj la parlamenton.
  • 26-a Alĝerio esprimas 38 mortpunojn kontraŭ radikalaj islamanoj.
  • 26-a La Sekureca Konsilio de UN unuanime decidas la instalon de tribunalo por esplori la militkrimojn en eksa Jugoslavio.
  • 27-a Bombeksplodo – supoze fare de mafio – en Florenco mortigas plurajn homojn kaj detruas valoraĵojn. Sekvas tutlandaj protestoj.
  • 27-a Post Alĝerio ankaŭ en Egiptio esprimiĝas mortpunoj kontraŭ radikalaj islamanoj. Islamaj aŭtoritatuloj kondamnas la akademian liberecon de la universitatoj.
  • 28-a La pola registaro sub la gvido de Suchocka demisias post esprimo de malfido de la parlamento.
  • 28-a La Sekureca Konsilio de UN konfirmas la novan limon inter Kuvajto kaj Irako.
  • 30-a Wałęsa, pola prezidanto, likvidas la parlamenton.
  • 30/31-aj Novaj rasismaj brulmurdoj en Solingen (Germanio) ekscitas la animojn en Germanio kaj Turkio.

Junio 1993[redakti | redakti fonton]

  • 1-a Cosiĉ, jugoslavia prezidanto, estas forpuĉita de la Miloŝeviĉ-obeema serba parlamento.
  • 1-a Wałęsa, pola prezidanto, antaŭtempe likvidas la parlamenton.
  • 3-a La burundianoj voĉdonas en liberaj elektoj kontraŭ la diktista prezidanto Buyoya de la tucia etno, kiu regis dum 30 jaroj, kaj elektas la hutuon Ndadaye.
  • 4-a Velásquez iĝas la posteulo de la venezuela prezidanto Pérez, kiu estis forigita pro suspekto pri koruptado.
  • 6-a La hispanajn balotojn gajnis la socialista partio, kiu restas la plej granda politika forto en la lando.
  • 6-a En la italaj balotoj la tradiciaj partioj fiaskas, dum la protestpartioj fortiĝas.
  • 6-a En la unuaj liberaj balotoj en Latvio depost 60 jaroj venkas la naciismaj reformkomunistoj. La reganta popolfronto komplete malsukcesas.
  • 7-a La parlamentajn kaj prezidantulajn elektojn en Bolivio gajnas la opozicia revolucia naciisma movado.
  • 8-a La komunista Laborista Partio de Kurdistano proklamas la finon de la unuflanka armistico kaj avertas pri intensigo de la batalo.
  • 10-a La partio de la filo de princo Sihanouk, Funcinpec, oficiale gajnas la balotojn en Kamboĝo.
  • 11-a Kinkel, germana ministro pri eksteraj aferoj, iĝas nova ĉefo de la germanaj liberaldemokratoj.
  • 11-a En tutlandaj balotoj la moderulo Rafsanĝani konfirmiĝas kiel irana prezidanto.
  • 13-a La turka parlamento unuafoje elektas inon, Tansu Ciller, nova ĉefministro.
  • 13-a La nova ĉefministrino de Kanado nomiĝas Kim Campbell de la konservativa partio. La ministrino pri defendo promesas daŭrigi la politikon de la antaŭulo Mulroney.
  • 14-a Princo Sihanouk nomiĝas prezidanto de Kamboĝo.
  • 14-a 25.000 strikantaj ukrainaj ministoj postulas la demision de prezidanto Kravĉuk.
  • 14-a En Sofio okazas granda manifestacio kontraŭ la bulgara prezidanto Ĵelev, kiun oni nomas-perfidulo de la demokratio.
  • 15-a Alijev, iama azerbajĝana komunista ĉefo, elektiĝas nova parlamenta prezidanto. En Ia lando intensiĝas la batalo inter registaraj trupoj kaj ribeluloj de Guselnov, apogita de la komunistoj.
  • 15-a Aristide, forpelita haitia prezidanto vivanta en ekzilejo, estas agnoskita denove kiel ŝtatestro de falanda parlamento.
  • 16-a Niĝerio nuligas la prezidantajn elektojn de antaŭ kelkaj tagoj.
  • 16-a Miloŝeviĉ kaj Tudjman, serba kaj kroata prezidantoj, ellaboras novan projekton por disdividi Bosnion. Izetbegoviĉ, bosnia prezidanto, rifuzas tiun planon.
  • 17-a La rumana parlamento decidas, ke la sekureca servo subjugiĝu sub ĝia kontrolo.
  • 18-a Elĉibej, azerbajĝana prezidanto, fuĝas el Baku. La ribeluloj de Guseinov alproksimiĝas al la ĉefurbo; eksstalinisto Alijev deklaras sin nova prezidanto, sed Elĉibej ne intencas demisii. La parlamento aprobas la ribelulojn,
  • 18-a Banda, diktista prezidanto de Malavio, rifuzas slan demision, kvankam la popolo voĉdonis por la enkonduko de plurisma demokratio. La opozicio postulas novajn balotojn.
  • 18-a La sud-afrika parlamento voĉdonas por reenkonduki la mortpunon.
  • 18-a La japana parlamento esprimas sian malfidon pri ĉefministro, Miyazawa, kiu falas. Per tio la 38-jara regado de la liberaldemokrata partio ŝanceliĝas. La ŝtata partio disfalas, novaj partioj fondiĝas.
  • 20-a La loĝantoj de la kroata regiono Krajno voĉdonas por la disiĝo de Kroatio.
  • 24-a En pluraj eŭropaj landoj samtempe okazas perfortaj kurdaj atakoj kontraŭ turkaj firmoj kaj diplomatiaj reprezentejoj.
  • 25-a Elĉibej, azerbajĝana prezidanto, estas forpuĉita de Ia parlamento.
  • 25-a En la marokaj parlamentaj elektoj venkiĝas la opoziciaj partioj.
  • 26-a Post ekziligo de grek-ortodoksa pastro el Albanio al Grekio, Ateno reagas per amasa ellandigo de neleĝe restantaj albanoj.
  • 27-a Usono detruas perrakete la konstruaĵon de la iraka sekureca servo kiel venĝo por planita murdo al la eksprezidanto Bush pasintjare en Kuvajto.
  • 29-a Eŭropa Konsilio reakceptas Ĉeĥion kaj Slovakion en sian sinon.
  • 30-a Rezolucipropono pri armigo de la bosniaj islamanoj fiaskas en la Sekureca Konsilio de UN.
  • 30-a Malavio oficiale abolas la unupartian sistemon.
  • 30-a Ribelula ĉefo Guseinov iĝas nova azerbajĝana ĉefministro. En la lando denove regas ekskomunistoj.1

Julio 1993[redakti | redakti fonton]

  • 1-a. Serboj kaj kroatoj planas disdividi Bosnion en tri partojn laŭ etnaj kriterioj.
  • 1-a. Parto de la nigramara ŝiparo hisas la sovetian flagon kiel „kompromison" en la kverelo inter Rusio kaj Ukrainio pri la aparteno de tiu ŝiparo.
  • 1-a. Eŭropa Konsilio akceptas Slovakion en sian sinon.
  • 2-a. La armea regantaro de Haitio konsentas pri la reveno de Aristide, puĉita prezidanto.
  • 2-a. Draŝkoviĉ, gvidanto de la serba opozicio, komencas en la malliberejo malsatstrikon kiel proteston kontraŭ la Miloŝeviĉ-reĝimo.
  • 4-a. Seiters, germana ministro pri internaj aferoj, transprenas la responson pri la morto de supozebla teroristo en Bad Kleinen kaj demisias. Kanther iĝas lia posteulo,
  • 4-a. Sud-Afriko intencas konstitucie disdividi sian landon laŭ regionoj. De Klerk kaj Mandela estas honoritaj pro meritoj pri demokratio.
  • 4-a. Turkaj islamanoj bombatencas kontraŭ hotelo en la oriento de la lando kaj terorizas germanajn turistojn. Ankara anoncas, ke ĝi disbatos la islaman kaj kurdan terorojn en la lando.
  • 6-a. La Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo kaj Eŭropa Konsilio postulas modifi la estonan civitanecan leĝon, laŭ kiu rusoj estas diskriminaciataj.
  • 7-a. En Tokio komenciĝas kulmina konferenco de la 7 okcidentaj potencoj.
  • 7-a. Laŭ kubaj sciigoj, la nombro da boatrifuĝintoj al Usono kreskas.
  • 7-a. Ulmanis iĝas nova prezidanto de Latvio; li estas parenco de la samnoma prezidanto de la sendependa ŝtato intermilita.
  • 9-a. Draŝkoviĉ, serba opozicia gvidanto, sub premo de eksterlando rajtas forlasi la malliberejon.
  • 9-a. La rusa parlamento pretendas, ke la ukraina havenurbo Sebastopolo apartenas al Rusio. La rusa kaj ukraina prezidantoj protestas.
  • 9-a. Estonio akceptas modifitan civitanecan leĝon, kiu rezignas pri la malavantaĝigo de neestonaj loĝantoj.
  • 9-a. Katalunoj kaj eŭskoj ricevas pri grandan influon en la madrida parlamento.
  • 9-a. González restas hispana ĉefministro.
  • 9-a. La regionoj de Jekaterinburgo, Vladivostoko kaj Vologdo proklamas sin sendependaj respublikoj kadre de Rusio.
  • 10-a. La aŭstra liberala partio eksiĝas el la Liberala Internacio.
  • 12-a. En Makedonio alvenas 300 usonaj UN-pac-soldatoj.
  • 13-a. Dum sia vizito al la Eŭropa Konsilio, rusa delegacio kun parlamentestro Ĥasbulatov estas malĝentile evitata de la konsilianoj.
  • 13-a. Delegacio de Dalaj-lamao, religia estro de la tibetanoj, depost 9 jaroj denove oficiale vizitas Pekinon.
  • 14-a La ŝtatreformo en Belgio finiĝas per transformiĝo al konfederacio.
  • 15-a. La polaj amaskomunikiloj akre kritikas prezidanton Wałęsa pro enmiksiĝo en la elektokampanjon kaj pro manko de modesteco.
  • 15-a. En Kroatio denove eksplodas militaj bataloj inter kroataj kaj serbaj trupoj.
  • 18-a. Rusaj trupoj enmiksiĝas en Tagikia en la batalo kontraŭ afganaj ribeluloj. Plurcentoj da homoj pereas.
  • 18-a. En Ĝenevo interkonsentas la tibetiaj militpartioj kaj trovas solvon por la interna konflikto.
  • 18-a. La japana liberaldemokrata partio, kiu seninterrompe regas ekde 1955, perdas sian absolutan plimulton, sed tamen restas la plej forta partio de la lando.
  • 22-a. Miyazawa, japana ĉefministro de la fiaskinta liberaldemokrata partio, demisias.
  • 25-a. La israela armeo lanĉas disbatan atakon kontraŭ la Hizbullah-movado en suda Libano.
  • 26-a. Rusio anoncas ŝokan monreformon, laŭ kiu la sovetiaj rubloj tuj devas esti ŝanĝitaj kontraŭ nova rusa mono. En la popolo ekestas paniko kaj inter la politikistoj konfuzego.
  • 27-a. Castro, kuba ŝtatestro, anoncas kosmetikajn reformojn por savi sian revolucion.
  • 28-a. Novaj bombatencoj okazas en la italaj urboj Romo kaj Milano kaj kaŭzas plurajn viktimojn.
  • 29-a. Laŭ informoj el Kievo, Ukrainio komencas detrui parton de siaj nukleaj armiloj.
  • 29-a. La mortkondamno kontraŭ Demjanjuk, akuzito pro krimoj al judoj dum la dua mondmilito, estas nuligita de israela tribunalo.
  • 30-a. La brita konservativa partio de Major malvenkas favore al la liberaldemokratoj en suda Anglio, unu el la centroj de la konservativuloj.
  • 31-a. Baldueno la 1-a, 62-jaraĝa reĝo de Belgio, subite mortas en Hispanio pro kormalsano.

Aŭgusto 1993[redakti | redakti fonton]

  • 4-a. Serbaj taĉmentoj okupas la montojn Igman kaj Bjetaŝnica, kiuj ĉirkaŭas Sarajevon. UN kaj Usono minacas per aviadilaj atakoj por forpeli la serbojn.
  • 5-a. La parlamento de Moldavio decidas malaparteni al la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (eks-Sovetio); Transnistrio restas en KSS.
  • 5-a. Sánchez de Lozada elektiĝas nova prezidanto de Bolivio. Vicprezidanto iĝas ajmaro-indiano.
  • 6-a. Hosokawa, fondinto de la Nova Japana Partia, elektiĝas nova ĉefministro de Japanio; socialistino iĝas parlamenta prezidanto.
  • 6-a. La lasta rusa taĉmento forlasas Pollandon.
  • 8-a. En Brazilo registriĝas amasmurdo al la Yanomani-indianoj fare de orserĉantoj.
  • 9-a. Konstantin, greka eksreĝo, private vizitas sian malnovan patrujon. La maldekstra atena opozicio protestas kaj taksas la viziton provoko. Ankaŭ Karamanlis, greka prezidanto, kritikas la agon de la eksreĝo.
  • 10-a. Alberto la 2-a, frato de l' mortinta Baldueno, iĝas nova reĝo de Belgio.
  • 10-a. Papo Johano Paŭlo la 2-a realigas sian 60-an eksterlandan vojaĝon (Jamajko, Meksiko kaj Usono).
  • 12-a. Sub la premo de usonaj sankcioj, kiel nova haitia senatestro enoficiĝas proksimulo de eks-prezidanto Aristide.
  • 13-a. Karadziĉ, serba gvidanto en Bosnio, minacas per teroro kaj nukleaj armiloj kontraŭ okcidento, se tiu ĉi atakos la bosniajn serbojn.
  • 13-a. Dalaj-lamao, tibeta gvidanto, rezignas pri kompleta sendependeco, sed pledas por politika aŭtonomio de Tibeto.
  • 14-a. Ĥasbulatov, rusa parlamentestro, rifuzas la intencon de prezidanto Jelcin okazigi elektojn en aŭtuno.
  • 15-a, Kiel unua japana registarestro, Hosokawa pardonpetas ĉe la viktimoj de la dua mondmilito kaŭzitaj de Japanio.
  • 15-a. 55 000 sudkoreoj manifestacias favore al fa reunuiĝo de sia dividita lando.
  • 18-a. La ministro pri internaj aferoj de Egiptio grave vundiĝas en atenco. Ankaŭ ĉi-monate Egiptio ekzekutas radikalajn islamanojn.
  • 19-a. La mondfama 600-jara ligna ponto en la svisa urbo Lucerno detruiĝas pro incendio. Valoraj pentraĵoj perdiĝas.
  • 19-a. En Nikaragvo ribeluloj ostaĝ-kaptas registaran delegacion.
  • 20-a. Otar Pacacia, ekskomunista funkciulo, iĝas ĉefministro de Kartvelio.
  • 20-a. En Albanio altaj komunistaj eksfunkciuloj, inter ili la iama prezidanto Alia, estas arestitaj kaj akuzitaj pro misuzo de siaj oficoj.
  • 21-a. En Alĝerio estas murdita Merbah, eksa registarestro, eksoficigita Abdessalem, la nuna ĉefministro. Redha Malek iĝas nova registarestro.
  • 23-a. En sud-orienta Turkio ribelantaj kurdoj ostaĝkaptas plurajn turistojn.
  • 24-a. Du disidentaj irakaj ambasadoroj forlasas siajn postenojn kaj rifuĝas en Britio, akre kritikante la bagdadan reĝimon. Kiel venĝo Sadam Husejn, iraka prezidanto, ekzekutigas plurajn altrangulojn.
  • 24-a. Usono sankcias kontrau Ĉinio pro ties liverado de armeaj instalaĵoj al Pakistano. Ĉinio reage anoncas, ke estonte ĝi liveros ankoraŭ pli da militteknikaĵoj al eksterlando.
  • 25-a. Jelcin, rusa prezidanto, vizitas Pollandon, Ĉeĥion kaj Slovakion. Revekiĝas memoroj pri la historia firolo de Sovetio en tiuj Iandoj. Jelcin, bedaŭrante la pasintecon, samtempe rifuzas la responson de Rusio pri krimoj faritaj de Sovetio.
  • 27-a. Pinsenik, ukraina vicĉefministro, demisias pro la daŭra malhelpado al la ekonomiaj reformoj. Tio signifas la perdon de unu el la lastaj reformemuloj en Kievo. Duma la inflacio en la lando galopegas.
  • 27-a. La Sekureca Konsilio de UN provizore nuligas la komercan embargon kontraŭ Haitio.
  • 28-a. Ong Teng Cheong de la popolagad-partio iĝas la unua rekte elektita prezidanto de Singapuro.
  • 29-a. La israela registaro intencas havigi aŭtonomecon al la palestinaj regionoj de Gazo kaj Jeriĥo. Krom tio oni diskutas pri reciproka agnosko de PLO kaj Israelo.
  • 30-a. En Ĝenevo okazas tritaga Konferenco pri la protekto de militviktimoj kun pli ol 130 registaraj delegacioj.
  • 30-a. En Vaŝingtono enoficiĝas la nova haitia ĉefministro, Malval, kunbatalanto de la forpelita eksprezidanto Aristide: Laŭ interkonsento, Aristide poste revenos al sia insulo.
  • 30-a. Pekino kaj Tajvano komencas neoficialajn interparolojn.
  • 30-a. Hasano la 2-a, reĝo de Maroko, inaŭguras en Kasablanko la plej grandan moskeon de la mondo post tiu de Meko.
  • 31-a. La lasta rusa taĉmento forlasas Litovion.

Septembro 1993[redakti | redakti fonton]

  • Rusio
    • 1-a. Jelcin, rusa prezidanto, suspendas sian vicprezidanton Ruckoj, kaj vicĉefministron Ŝumejko pro suspekto de koruptado. La lukto pri la politika povo en Rusio akriĝas.
    • 6-a. La sekureca servo baras al eksvicprezidanto Ruckoj eniron en Kremlon.
    • 16-a. Gajdar, progresama ekonomia reformisto, kaj demisiigita ĉefministro, revokiĝas en la rusan registaron.
    • 21-a. Jelcin dissolvas la parlamenton kaj anoncas parlamentajn elektojn en decembro. Ĥasbulatov kaj Ruckoj, la ĉefaj reprezentantoj de la reakcia parlamento, nomas la dekreton de Jelcin puĉo kaj kontraŭkonstitucia. Ili intencas defendi sin per ĉiuj rimedoj. La tuta mondo kaj neklara grandparto de Rusio apogas la politikon de Jelcin. La rusa armeo kondutas neŭtrale, sed finfine staras flanke de la prezidanto.
  • Eksa Sovetio
    • 3-a. Ukrainio vendas la nigramaran ŝiparon al Rusio. Tiu nuligas Ia monŝuldojn de Kievo.
    • 5-a. Armenio reokupas parton de Azerbajĝano, kiu alproksimiĝas at KSS.
    • 14-a. Ŝeverdnadze, kartvela prezidanto, demisias post riproĉo, ke li volas starigi diktaturon. Sed samtage li rezignas pri tio kaj ricevas eksterordinarajn povojn; la eksterordinara stato konfirmiĝas.
    • 27-a. Post akcepto de la demisio de ĉefministro Kuĉma la ukraina prezidanto Kravĉuk abolas la ĉefministran postenon kaj mem transprenas la registaran povon.
    • 27-a. Suĥumi, ĉefurbo de Abĥazio, falas en la manojn de la abhazaj sendependistoj.
  • Eksa Jugoslavio
    • 27-a. La islama bosnia loĝantaro de Bihaĉ-regiono proklamas sin aŭtonoma. Fondiĝis orient-bosnia respubliko.
    • 28-a. La bosnia registaro akceptas la UN-pacplanon por sia lando, la bosnia parlamento ĝin rifuzas.
  • Okcidenta Azio
    • 13-a. Israelo kaj PLO (Rabin kaj Arafat) en Vaŝingtono en ĉeesto de prezidanto Clinton kaj rusa ministro pri eksteraj aferoj, Kosirev, subskribas la reciprokan agnosko-kontrakton. La urbo Jeriho kaj la Gaza-strio ricevas politikan kaj ekonomian aŭtonomecon.
    • 21-a. Papo Johano Paŭlo la 2-a akceptas la israelajn ĉefrabenojn.
    • 23-a. Knesset, la jerusalema parlamento, akceptas la kontrakton inter Israelo kaj la palestinanoj.
    • 23-a. Jordanio alproksimiĝas al PLO kaj Banno invitas Arafaton.
  • Orienta Eŭropo
  • Okcidenta Eŭropo
    • 13-a. La norvegajn parlamentajn balotojn regajnas la laborista partio de ĉefministrino Brundtland. Pro malreguleco dum la kalkulado la balotoj devos esti ripetitaj.
    • 16-a. Kessler kaj Streletz, funkciuloj de eksa GDR, estas kondamnitaj je karcera puno. Ĝis ekvalido de la verdikto ili estas liberaj.
    • 18-a. Rumanio iĝas la 32-a membro de la Eŭropa Konsilio.
    • 23-a. En Montekarlo decidiĝas, ke la olimpikaj ludoj en la jaro 2000 okazos en Sidnejo (Aŭstralio).
  • Afriko
    • 1-a. La balotantoj de la Centrafrika Respubliko voĉdone forpelas sian prezidanton, generalon Kolingba. Tiu ĉi tamen rehabilitas eksdiktiston Bokassa; la nova prezidanto de Centrafriko nomiĝas Patassé.
    • 5-a. En Somalio denove pereas 7 UN-soldatoj. La UN-trupoj sin venĝas, atakante somaliajn celojn.
  • Azio
    • 13-a. Laŭ informo de iraka opozicio en Irano, Sadam, iraka prezidanto, aŭguste preskaŭ pereis en atenco.
    • 14-a. La ostaĝoj el Germanio, Italio, Nov-Zelando kaj Svislando, kaptitaj aŭguste de kurdaj ribeluloj en orienta Turkio, liberiĝas.
    • 29-a. Öcalan, ĉefa de la kurda laborpartio, minacas per milita kampanjo kontraŭ Turkio.
    • 30-a. Fortega tertremo en Hindio postulas dekmilojn da viktimoj.
  • Ameriko
    • 8-a. En Kanado dissolviĝas la parlamento; elektoj okazos oktobron.
    • 21-a. En Novjorko malfermiĝas la 48-a ĝenerala kunveno de UN. La mondorganizaĵo staras sub la signo de militaj kaj financaj krizoj.
    • 29-a. Usono kaj Kubo interkonsentas la rehejmigon de 1500 ekzil-kubanoj, nun en usonaj malliberejoj. Havano liberaligas la etmerkaton.

Oktobro 1993[redakti | redakti fonton]

Novembro 1993[redakti | redakti fonton]

Decembro 1993[redakti | redakti fonton]