1st International School of Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1st International School of Ostrava
elementa lernejogimnazio
Informoj
fondodato 13-a de oktobro 2004
Situo
Geografia situo 49° 50′ 31″ N, 18° 17′ 6″ O (mapo)49.84218.285Koordinatoj: 49° 50′ 31″ N, 18° 17′ 6″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Ostrava
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo společnost s ručením omezeným vd
1st International School of Ostrava (Ostrava)
1st International School of Ostrava (Ostrava)
DEC
1st International School of Ostrava
1st International School of Ostrava
Map
1st International School of Ostrava
vdr
La konstruaĵo de lernejo
Vido al la konstruaĵo de lernejo kaj lerneja ludejo.
La dua konstruaĵo de lernejo.

1st International School of Ostrava (1stISO) estas dulingva lernejo kun instruado en la angla kaj la ĉeĥa lingvoj, kiuj troviĝas en Ostrava. La projekto de plurkultura edukado de la ĉeĥaj infanoj kaj fremduloj ensumigas publikan infanĝardenon kaj bazan lernejon kaj privatan mezlernejon (kvarjara kaj okjara gimnazio). La lernejo estis malfermita en la jaro 2005. En 2006 la lernejo translokiĝis en rekonstruitan konstruaĵon en straton Ostrčilova en urboparto Moravia Ostrava kaj Přívoz. La celo de la lernejo estas proponi studadon en la angla lingvo kaj al ĉeĥaj kaj al eksterlandaj studentoj kaj samtempe prepari ilin por plua studado en universitatoj en Ĉeĥio kaj eksterlando.

1st International School of Ostrava, s. r. o.[redakti | redakti fonton]

En aprilo de 2008 gepatroj de lernantoj de tiu ĉi lernejo alparolis kelkajn institutojn, krom alia oficejo de urboparto Moravia Ostrava kaj Přívoz, magistraton de la statuta urbo Ostrava, regionan oficejon de Moraviasilezia regiono kaj Ĉeĥan lernejan inspekton. La posedantoj de la privata gimnazio, kiu en la projekto 1stISO kunlaboras, nome komencis konvinkigi la gepatrojn, por ke ili alianoncis siajn infanojn en ilian nove estiĝantan bazan lernejon.[1] Sed tiu ne estas publika, sed privata, plie en la tempo, kiam ĝi estis loganta la gepatrojn, ĝi eĉ ne havis akreditiĝon de MŠMT. La ostrava primatoro Petr Kajnar, kiu helpis realigi la projekton 1stISO, estas konvinkita, ke ĉio estas en ordo kaj ke temas pri miskompreno. Brett Gray, reprezentanta la privatan lernejon, rifuzis esprimi sin.[2] En preskonferenco okazinta la 14-an de majo 2008 la reprezentantoj de la privata organizaĵo tegmentanta la nova lernejon indikis, ke la lernejo jam akiris bezonatan akreditiĝon de la ministrio de lernejo por dulingva instruado. Sed Iva Konevalová, traktistino de la kompanio, ne indikis nombron de nove malfermantaj klasoj, kiel alta estos lernejpago aŭ pluajn detalojn. Ŝi ja anoncis, ke la instruado okazos en Baza lernejo en strato Ostrčilova, sed tie lokon por pluaj klasoj ne havas. Kvankam la kompanio klopodas pri akiro de la internacia akreditiĝo por la baza lernejo kaj gimnazio, tiu ĉi proceso povas daŭri eĉ kelke da jaroj. Ĝis tiu tempo la nova baza lernejo fakte kopios jam kelke da jaroj funkciantan dulingvan instruadon en Baza lernejo Ostrčilova.[3][4]

La 31-an de majo 2008 eliris en Moravskoslezký deník (ĉeĥa ĵurnalo) artikolo kun Brett Gray, la traktisto de la kompanio. Li proklamis en ĝi, ke ekde septembro de 2008 estos komencita agado de 1st International School of Ostrava, s. r. o. Tiu havos statuson de ekterlanda lernejo sur teritorio de Ĉeĥio. Tiu ĉi lernejo, kiun li fakte nomiĝas internacia lernejo, ne estos konkurenco por la ekzistanta dulingva Baza lernejo Ostrčilova. La lernantoj devis esti instruotaj laŭ brita kleriga sistemo kaj finvizitinte ili devus akiri maturan ateston valida en la internacia mezurunuo. La lernejo estos financata el sponsoraj donacoj kaj lernejpagoj, kiu devus esti 100-250 mil pojare. Sed en konflikto kun la antaŭa esprimo ne estas klare, kie la lernejo havos la sidejon.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]