2-Buteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2-Buteno
Plata kemia strukturo de la
cis-2-Buteno
Plata kemia strukturo de la
trans-2-Buteno
Tridimensia strukturo de la
cis-2-Buteno
Tridimensia strukturo de la
trans-2-Buteno
Alternativa(j) nomo(j)
  • Butileno
  • β-Butileno
  • Du-metil-etileno
Kemia formulo
C4H8
CAS-numero-kodo 107-01-7
ChemSpider kodo 11719
PubChem-kodo 5287573
Merck Index 15,1523
Fizikaj proprecoj
Molmaso 56.106 g·mol−1
Denseco 0.641g cm−3
Fandpunkto −138.9 °C
Bolpunkto 3.7 °C
Ekflama temperaturo −72 °C
Memsparka temperaturo 325 °C
Solvebleco Akvo:0.645 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1700 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R12
Sekureco S9 S16 S33
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 04 – Produkto sub premo
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H220, H280[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P377, P381, P403
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

2-Buteno estas nesaturita hidrokarbonido kun dukarbonatomoj kaj ok hidrogenatomoj. Ĝi ekzistas sub du strukturaj formulaĵoj, cis-buteno, kiam la metilaj grupoj sidas ambaŭ sur la sama flanko, kaj trans-buteno kiam tiuj radikaloj estas en diametre kontraŭaj pozicioj. Ĝi estas petrokemiaĵo, produktita per kataliza krakado de la krudoleo aŭ dumerizigo de la etileno.

Ĝia ĉefa uzo estas en la produktado de benzino kaj butadueno, kvankam kelko da butadueno ankaŭ uzatas por produktadode la butanono per hidratigo de la 2-butanolo sekvata per oksidigo. La du izomeroj (cis kaj trans) estas treege malfacile separeblaj pro la proksimeco de iliaj bolpunktoj (−4 °C por cis kaj 1 °C por trans). Tamen, separado estas senbezona en plejmulto el la industriaj instalaĵoj, pro tio ke ambaŭ izomeroj kondutas sin similmaniere en plejmulto de la dezirataj reakcioj.

La brulvarmo de pluraj alkenoj estis mezurataj kaj ju pli granda estas la nombro da karbonatomoj en la akeno, des pli granda estas ĝia molara brulvarmo kaj des malpli stabila estas la substanco. Por la butanoj, ekzemple, cis-2-buteno havas pli grandan brulvarmon ol ĝia izomero trans-2-buteno. Do trans-izomero estas pli stabila ol cis-izomero.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]