2-a Kolombia Esperanto Tago - 1993
KONKLUDOJ DE LA DUA ESPERANTA TAGO (Medejxin,novembro 1993) La jenaj estas la esperantaj problemoj en kolombio, kiuj en la dua esperanta tago okazinta en la urbo medejxin, la cxeestintoj difinis : 1- Estas malgranda kono pri esperanto. 2- Oni devas koni tre bone la esperantan lingvon kaj gxian historion. 3- Oni devas montri entuziasmon kaj entuziasmigi aliajn pri E-o. 4- Iuj moksxercas rilate E-on, kaj tion hontigas nin. 5- Mankas bonaj instruistoj kiuj povu veki en la lernantoj amon al E-o kaj kiuj povu komprenigi al ili ke E-o estas utila por plibonigi la propan konon de la hispana lingvo. 6- Mankas lernolibroj kaj gvidmetodoj por lerni E-on. 7- La kolombia popolo ne konas kaj miskomprenas E-on. 8- Oni devas sercxi la kulturajn kaj komercajn utilojn de E-o. 9- Estas malbona organizado de E-o en kolombio ;ni estas disaj kaj solaj,ekzistas egoismo. 10-Rekunigi la neviglajn aux neaktivajn esperantistoj . 11-Revigligi la e-ajn organizojn kaj grupojn. 12-Mankas perioda informilo. 13-Mankas programi turismajn kaj distrajn vojagxojn kun la celo praktiki E-on. 14-Mankas E-aj artikoloj en la Hispana lingvo kontraux la miskompreno pri E-o. 15-Oni devas starigi komitaton por gxenerala kunordigado de E-o. Aliflanke mi pensas ke la Kolombia esperanta movado urgxas: Unue: Bazan kaj longtempan celdirekton. Due : Malgrandajn celojn kiuj iom post iom proksimigxos nin a la difinita celdirekto. Trie :Difini taskojn kaj plenumi ilin. Mia propono estas ke la tauxga celdirekto de la E-a movado en kolombio devas esti : Unue :Plibonigi nian lertecon aux kapablecon pri komunikado. Due : Plibonigi nian nacian kulturan konon. Tiuj du lertecoj oni devas lerni samtempe kun la lernado de la E-a lingvo.
Cxi momente ni havas unu komunan celon...Nia kvara TAKE-1999.Ni devas profiti la organizado de cxi tiun eventon por kunigi la kolombian esperantistaron. Kion vi opinias.?? En nia kvara KKE-1998 ni devas kontroli cxu niaj konkludoj de 1993 en Medejxin Taugis por sxangxi tiun situacionion. Samideane Rodrigo R