20,000 Leagues Under the Sea (1954)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
20,000 Leagues Under the Sea
longa filmo
Originala titolo 20,000 Leagues Under the Sea
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 dec. 1954, 16 sep. 1955
Ĝenro sciencfikcia filmo, submarine film, filmo bazita sur romano, filma dramo
Kameraado Franz Planer, Ralph Hammeras, Til Gabani
Reĝisoro(j) Richard Fleischer
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Earl Felton
Filmita en Bahamoj • Fox Studios • Jamajko • Walt Disney Studios
Loko de rakonto San-Francisko • Nautilus • Pacifiko
Muziko de Paul Smith • Al Hoffman
Rolantoj Ted de Corsia • Robert J. Wilke • J. M. Kerrigan • Carleton Young • Percy Helton • Ted Cooper • Eddie Marr • Fred Graham • Harry Harvey • Herb Vigran • Jack Pennick • Charles Grodin • James Mason • Kirk Douglas • Peter Lorre • Paul Lukas • Dayton Lummis
Produktinta firmao Walt Disney Company
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bonaj Specialaj Efektoj • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

20,000 Leagues Under the Sea ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj") estas usona aventura filmo de realviva agado de 1954 produktita de Walt Disney, adaptita el la fama samnoma romano de Jules Verne de 1870. Reĝisorita de Richard Fleischer, en ĝi stelulas Kirk Douglas, James Mason, Paul Lukas, kaj Peter Lorre.[1] Ĝi estis ankaŭ la unua longa filmo de Disney kiu estis distribuita de Buena Vista Distribution. Ĝi estis ankaŭ konsiderata frua pioniro de la ĝenro Vaporpunko.[2]

La filmo estis kritika kaj komerca (ekonomia) sukceso, speciale memorata pro la lukto kontraŭ giganta kalmaro, kaj la konvinka ludado fare de Mason de la rolulo de la karisma kontraŭheroo la kapitano Nemo. La filmo ricevis du Oskar-premiojn nome pro la Plej Bonkvalita Arta Direktado kaj pro la Plej Bonkvalitaj Specialaj Efektoj.

Geaktoraro kaj gerolularo[redakti | redakti fonton]

  • Kirk Douglas kiel Ned Land
  • James Mason kiel Kapitano Nemo
  • Paul Lukas kiel Profesoro Pierre Aronnax
  • Peter Lorre kiel Conseil
  • Robert J. Wilke kiel oficiro de Nautilus
  • Ted de Corsia kiel Kapitano Farragut
  • Carleton Young kiel John Howard
  • J. M. Kerrigan kiel Billy
  • Percy Helton kiel ŝoforo
  • Ted Cooper kiel oficiro de Abraham Lincoln
  • Fred Graham kiel Casey
  • Laurie Mitchell kiel Hooker

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En 1868, onidiroj pri marmonstro kiu atakas ŝipojn en la Pacifika Oceano estis distrumpetitaj. Usono invitas la Profesoron Pierre M. Aronnax kaj lian helpanton, Conseil, en Ŝiparmea ekspedicio por esplori la aferon. Marveturas ankaŭ la kuraĝa harpunisto Ned Land. Post monatoj de serĉado, la "monstro" estas vidata tuj antaŭ ol ĝi atakas la militŝipon. Ned, Aronnax kaj Conseil venas al stranga metala ŝipo, kaj konstatas, ke la "monstro" estas hom-farita "submara boato" kiu aspektas senhoma. Baldaŭ la kapitano prezentas sin mem kiel Nemo ("Neniu", en la latina), mastro de la Nautilus. Li iom kontraŭvole akceptas la provizoran restadon de la tri survivintoj de la vrako en sia submarŝipo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Walt Disney filmography." Film Reference. Alirita la 16an de junio 2019.
  2. Higham, William. "What The Hell Is Steampunk?"[rompita ligilo] Huffington Post, 17a de februaro 2012. Alirita la 16an de junio 2019.
  3. Oni notu, ke en la epoko de la verkado de la romano, submarŝipo entute ne estis ankoraŭ inventita, dum en la epoko de la filmo submarŝipoj jam estis ludintaj gravegan rolon en ambaŭ mondmilitoj.