2063 Bakĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2063 Bakĥo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 2063 Bacchus
Aliaj nomoj 1977 UB
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Dionizo vd
Malkovro
Malkovrinto Charles T. Kowal
Dato de malkovro 24-a de aprilo 1977 vd
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
161,291 Gm (1,078 AU)
104,933 Gm (0,701 AU)
217,648 Gm (1,455 AU)
Discentreco 0,349
Meza anomaliangulo 343,692°
Klinangulo 9,433°
Periodo 408,906 tagoj (1,120 jaroj)
Meza cirkulrapido 28,69 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
33,140°
Argum. de periapsido 55,260°
Terdistanco
- Minimuma

10,538 Gm (0,0704 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
1,1 x 1,1 x 2,6 km[1]
1,024 km vd
Rotacia periodo 0,6208 tago (14,90 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,56 vd
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Absoluta magnitudo 17,1
vdr

2063 Bakĥo estas tre malgranda apolona terrenkonta asteroido.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 24-an de aprilo 1977 de la usona astronomo Charles T. Kowal elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la romia dio Bakĥo.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia afelio tanĝas la orbiton de Marso, sed ĝi ne tre proksimas ĉi-tiun planedon, pro ĝia orbita klineco. Ĝia perihelio tanĝas la orbiton de Venuso ĝi do estas terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido.

La 26-an de septembro 2003, ĝi pasis je 18,198 milionoj da km de Tero (0,1216 AU), kaj la 1-an de aprilo 2062, ĝi pasos je 10,538 milionoj da km (0,07044 AU) de nia planedo.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

En marto 1996, Steven J. Ostro kaj Lance Benner, per radaraj observoj elde la Observatorio de Goldstone, faris modelon de la formo de 2063 Bakĥo. Ĝi similas du kuntuŝantajn sferojn kaj havas ĉirkaŭ 1,1×1,1×2,6 km.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2062 Atono2063 Bakĥo2064 Thomsen