UK 1929

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 21-a Universala Kongreso de Esperanto)
Kongresanoj de UK 1929
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 21-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1929 en Budapeŝto, Hungario. Venis 1200 partoprenantoj. La kongresejo estis Palaco Vigadó ĉe la Danubo.

Okazis beleckonkurso en la kadro de la kostumbalo. Partoprenis ĉirkaŭ 100 fraŭlinoj el multaj landoj. Tiun ĉi titolon de la plej bela fraŭlino ricevis Veronika Eksta, estona oficistino.[1]

Enciklopedio de Esperanto implikas ke antaŭkongreso estis aranĝita en Wien, kaj tie Universala Esperantista Pacifista Ligo aranĝis manifestacion, partoprenita de 400 kongresanoj, la 31-a julio.[2]


UK 1929
Loko Budapeŝto,  Hungario
Ekde 2-a de aŭgusto 1929
Ĝis 9-a de aŭgusto 1929
← Antaŭa Sekva →
vdr
Palaco Vigadó, la kongresejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]