21 gramoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
21 gramoj
filmo
Originala titolo 21 Grams
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro filma dramo, krimfilmo
Kameraado Rodrigo Prieto
Reĝisoro(j) Alejandro González Iñárritu
Produktisto(j) Alejandro González Iñárritu • Robert Salerno • Ted Hope
Scenaro Guillermo Arriaga
Filmita en Nov-Meksiko
Muziko de Gustavo Santaolalla
Rolantoj Sean Penn • Naomi Watts • Benicio del Toro • Danny Huston • Charlotte Gainsbourg • Eddie Marsan • Melissa Leo • John Rubinstein • Clea DuVall • Denis O'Hare • Paul Calderon • Catherine Dent • Annie Corley • Kevin Chapman • Stephen Bridgewater • Lew Temple • Tom Irwin
Produktinta firmao This is that corporation
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

21 gramoj (21 Grams en angla kaj 21 gramos en hispana) estas meksik-usona drama filmo de 2003, reĝisorita de Alejandro González Iñárritu, verkita de Guillermo Arriaga kaj stelulita de Sean Penn, Naomi Watts, Benicio del Toro, Charlotte Gainsbourg, Melissa Leo kaj Clea DuVall.

La titolo de la filmo venas de la figuro de Dro. Duncan MacDougall, kiu komence de la 20-a jarcento realigis serion de eksperimentoj por pruvi la perdon de pezo supozebl okazigita pro la foriro de la animo disde la korpo, dum la morto. MacDougall pesis mortontojn intence al la konstato, ke la animo estas tuŝebla, materia kaj tial mezurebla. Spite la fakton, ke la rezultoj pri la pezperdo en la momento de la morto ne estis konkludaj por determini, ke la animo pezas ĝuste 21 gramojn, ene de ia popola kulturo tiu cifero iĝis sinonimo de la maso de la animo.[1][2] Tiukadre, la temo estis aludita de la franca romanisto André Maurois en sia romano La animpesanto.

La filmo estis nomumita al du Oskar-premioj, al kvin premioj BAFTA, al du premioj de SAG-AFTRA kaj ricevis kvar premiojn en la Festivalo de Venecio, kie González Iñárritu estis nomumita por la premio Ora Leono.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Same kiel ĉe la antaŭa filmo de Arriaga kaj González Iñárritu, nome Amores perros (2000), en 21 gramos oni montras rakonton kun kelkaj intrigaj subrakontoj, denove ĉirkaŭ la sekvoj de trafikakcidento. Sean Penn ludas la rolon de matematikisto grave malsana; Naomi Watts ludas la rolon de kompatinda patrino; kaj Benicio del Toro ludas la rolon de eks-malliberulo kies malkovro de kristanismo estas pridemandita sekve de la akcidento.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Sean Penn kiel Paul Rivers
  • Naomi Watts kiel Cristina Peck
  • Benicio del Toro kiel Jack Jordan
  • Charlotte Gainsbourg kiel Mary Rivers
  • Melissa Leo kiel Marianne Jordan
  • Danny Huston kiel Michael
  • Clea DuVall kiel Claudia
  • Eddie Marsan kiel Pastro John
  • Carly Nahon kiel Cathy
  • Claire Pakis kiel Laura
  • Nick Nichols kiel Chico
  • John Rubinstein kiel Ginekologo
  • Loyd Keith Salter kiel dikulo
  • Antef A. Harris kiel korbopilkisto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Was the Weight of a Human Soul Determined to Be 21 Grams? Snopes, alirita la 30an de Aprilo 2023.
  2. «¿De dónde viene la idea de que el alma pesa 21 gramos? (BBC News)». Alirita la 30an de Aprilo 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 21 gramos en la hispana Vikipedio.