22-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 22-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1978 kaj la 3-a de januaro 1979 en tiutempe tre moderna kaj nur malmultajn semajnojn antaŭ la evento finkonstruita seminariejo de la loĝloko Dümmerlohausen, parto de la urbo Damme de la federacia lando Malsupra Saksio en la nordokcidento de Germanio, borde de la lago Dümmer. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis cento da lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el dek eŭropaj kaj du pliaj landoj (Japanio kaj Israelo). La organizan teamon de GEJ konsistigis Elisabeth Schwarzer, Otto Gessner, Guido Brandenburg, Ursula Felhölter, Elisabeth Kuhl, Judith Brandenburg kaj Thomas Bormann. Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto sub 26 jaroj rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj (plejparte duonon), kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno estis
"Homaj rajtoj - teorio kaj realeco".

la tiutempe tute nova seminariejo - en tiu-ĉi foto tamen en somero

Elstaris inter alie prelegoj de Perla Martinelli (Italio), Klaus Schubert (Svedio kaj Germanio), Paŭlo Ereno (Brazilo), Amri Wandel (Israelo), Walter Zelazny (Pollando), Ian Tarrant (Britio) kaj Roland Schnell (FRG), laborgrupoj de la prelegintoj kaj inter alie de Giorgio Silfer, Ursula Felhölter, Frans Stein kaj Yashovardhan, sed aldoniĝis multaj pliaj programeroj. Korespondaj artikolo al pluraj seminariaj prelegoj legeblis en la esperantlingva revuo Kontakto de TEJO (numero 59).

La internaciaj seminarianoj aparte memoris la eventon pro nekutime frosta vetero kaj impresa kvanto da neĝo. Komence la migradoj tra la laciiĝinta lago kaj observo de la multaj glaciŝukurantoj (bedaŭrinde ne multaj seminarianoj pensis pri kunporto de glaciŝuoj...) kaj tra la neĝoplenaj ĉirkaŭaj ebenaĵaj kampoj tre agrablis, sed kiam aldoniĝis pli kaj pli da neĝo, fine de la semajno por tri tagoj ĉiuj stratoj de la seminariejo al la resto de la mondo estis nepaseblaj, tiel ke multaj seminarianoj maltrafis siajn flugojn kaj devis aranĝi alternativan vojon hejmen, se ili alvenis per aŭto aŭ fleksebla trajnbileto, almenaŭ devis atendi eje kroman tempon kaj maltrafis la unuan hejman stud- aŭ labortagon. Eĉ pli kurioze estis, ke la principe tre agrablaj kaj spacaj seminariaj apartementoj ne estis konstruitaj por tiom peza kvanto da neĝo sur la tegmento, tiel ke en pluraj apartementoj la tegmento kraŝis kaj la litoj kaj valizoj estis kovritaj per montoj da tegoloj kaj neĝo. Tiuj aventuroj tamen ne bremsis la popularecon de la evento: en la sekva jaro la nombro de partoprenantoj (proksimume 300) tiom altis kiom neniam antaŭe.