22899 Alconrad
22899 Alconrad | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 22899 Alconrad |
Aliaj nomoj | 1999 TO14; 1998 ML48 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | K. Korlević kaj M. Jurić |
Dato de malkovro | 11-a de oktobro 1999 |
Loko de malkovro | Višnjan (Kroatio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
425,720 Gm (2,846 AU) 390,755 Gm (2,612 AU) 460,686 Gm (3,079 AU) |
Discentreco | 0,08213 |
Meza anomaliangulo | 219,075° |
Klinangulo | 2,882° |
Periodo | 1753,463 tagoj (4,801 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
136,007° |
Argum. de periapsido | 220,276° |
Terdistanco - Minimuma |
240,419 Gm (1,6071 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,54 ± 0,46 km (ĉefa korpo) |
Rotacia periodo | 0,168 tago (4,03 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,181 ± 0,028 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,8 |
22899 Alconrad estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 11-an de oktobro 1999 de la kroataj astronomoj Korado Korlević kaj Mario Jurić elde la Observatorio de Višnjan en Kroatio. Ĝi estas ano del a Koronisa familio.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis nomita en honoro de Albert R. Conrad, dediĉita sciencisto pri adaptiĝema optiko (AO) ĉe pluraj usonaj observatorioj. Uzinte AO, li kun-malkovris multenombrajn satelitojn de asteroidoj kaj faris diskajn distingajn studojn pri asteroidoj kaj planedaj satelitoj pri ties grandoj, formoj, polusoj kaj topografioj. Li disvolvis multenombrajn teknikojn de AO.
Satelito[redakti | redakti fonton]
Ĝia satelito; provizore nomita S/2003 (22899) 1, estis malkovrita la 26-an de julio 2003 fare de J. Merline, P. M. Tamblyn, C. R. Chapman, D. Nesvorny, D. D. Durda, C. Dumas, A. D. Storrs, L. M. Close, kaj F. Menard uzinte observojn de la Kosmoteleskopo Hubble; kaj anoncita la 26-an de oktobro 2003.
Tiu satelito havas diametron de 1,23 km, ĝi orbitas kun granda duonakso de 182 km kaj orbita periodo de 56 tagoj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (22899) Alconrad kaj S/2003 (22899) 1; paĝo de Robert Johnston
- angle IAUC 8232: 2003jb, 2003jc, 2003jd,, 2003je; S/2003 (22899) 1; 26-a de oktobro 2003
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (22001 - 23000) | Poste: |
---|---|---|
22898 Falce | 22899 Alconrad | 22900 Trudie |