23478 Chikumagawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
23478 Chikumagawa
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 23478 Chikumagawa
Aliaj nomoj 1991 BZ ; 1980 TL5
Malkovro
Malkovrinto Tsutomu Seki
Dato de malkovro 21-a de januaro 1991
Loko de malkovro Geisei (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
419,817 Gm (2,806 AU)
317,078 Gm (2,120 AU)
522,556 Gm (3,493 AU)
Discentreco 0,2447
Meza anomaliangulo 124,746°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 6,024°
Periodo 1717,119 tagoj (4,701 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
288,403°
Argum. de periapsido 128,428°
Terdistanco
- Minimuma

170,242 Gm (1,138 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 7,869 ± 0,185 km
Rotacia periodo 5,56 tagoj (133,406 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,114 ± 0,028
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

23478 Chikumagawa estas malgranda, ne tre hela kaj malrapide rotacianta asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 21-an de januaro 1991 de la japana astronomo Tsutomu Seki elde la Observatorio de Geisei (gubernio Koĉi, Japanio). Ĝi estas en orbita resonanco 2:5 kun Marso.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la rivero Ĉikuma (japane 千曲川, Chikuma-gawa) ankaŭ konata kiel rivero Ŝinano (japane 信濃川, Shinano-gawa), kiu havas fonton en gubernio Nagano kaj trafuas la gubernion Niigata tra multenombraj historiaj lokoj. “ Chikumagawa Ryojo no Uta ” (Poeziaĵo pri vojaĝo laŭlonge de la rivero Ĉikuma) estas vaste konata poeziaĵo verkita de la elstara romanisto kaj poeto Shimazaki Toson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (23001 – 24000)Poste:
23477 Wallenstadt23478 Chikumagawa(23479) 1991 CG