24-ĉela kahelaro
Aspekto
(Alidirektita el 24-ĉela 4-kahelaro)
| 24-ĉela kahelaro | |
| Speco | Regula 4-kahelaro |
| Vertica figuro | 4-hiperkubo |
| Simbolo de Schläfli | {3,4,3,3} |
| Figuro de Coxeter-Dynkin | |
| Edroj | Trianguloj {3} |
| Ĉeloj | Okedroj {3,4} |
| 4-hiperĉeloj | 24-ĉeloj {3,4,3} |
| Geometria simetria grupo | [3,4,3,3] |
| Propraĵoj | Vertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva, ĉelo-transitiva |
| Duala hiperpluredro | Alternita 4-hiperkuba kahelaro {3,3,4,3} |
En geometrio, la 24-ĉela kahelaro estas regula kahelaro de la eŭklida 4-spaco.
Ĝi estas konstruita el 24-ĉelaj facetoj. Tri 24-ĉeloj situas ĉirkaŭ ĉiu latero. Ok 24-ĉeloj situas ĉirkaŭ ĉiu vertico. La 3-dimensia analogo estas neregula romba dekduedra kahelaro konstruita el rombaj dekduedroj.
Estas 5 malsamaj grupoj de Coxeter kaj simetriaj konstruoj de ĉi tiu kahelaro. Ĉiu simetrio povas esti prezentita per malsamaj ordigoj de kolorigita 24-ĉelaj facetoj. Ankaŭ la verticaj figuroj havas malsamajn simetriajn generilojn.
| Konstruo | Grupo de Coxeter | Figuro de Coxeter-Dynkin | Facetoj (24-ĉeloj) |
Vertica figuro (8-ĉelo) |
|---|---|---|---|---|
| Regula: 24-ĉela kahelaro |
[3,4,3,3] | 8: |
||
| Rektigita 16-ĉela kahelaro |
[3,3,4,3] | 6: 2: |
||
| Durektigita 4-hiperkuba kahelaro |
[4,3,3,4] | 4,4: |
||
| Rektigita alternita 4-hiperkuba kahelaro |
[31,1,3,4] | 2: 4: 2: |
||
| Rektigita kvaronigita 4-hiperkuba kahelaro |
[31,1,1,1] aŭ q[4,3,3,4] |
2,2,2,2: |
La 24-ĉela kahelaro estas la unu el tri regulaj kahelaroj de la eŭklida 4-spaco. La aliaj du estas la 4-hiperkuba kahelaro kaj la 16-ĉela kahelaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8, p.296, Tabelo II: Regulaj kahelaroj
