24-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 24-a de marto estas la 83-a tago de la jaro (la 84-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 282 tagoj restas.
Je la 24-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 1084: Investitura polemiko: en Romo, okupita de armeo de germana reĝo Henriko la 4-a, okazis intronigo de kontraŭpapo Klemento la 3-a
- 1338: Centjara milito: franca marfloto atakis Portsmouth
- 1401: La Mongoloj sub gvidado de Timur invadis la mamelukan urbon Damasko, sed ne sukcis okupi la citadelon.
- 1568: Pollando: reĝo Sigismondo la 2-a funkciigis Maran Komisionon, kiel ĝermon de la pola admiralejo
- 1603: Tokugawa Ieyasu iĝis ŝoguno; en Japanio komenciĝis Edo-epoko
- 1603: La skota reĝo Jakobo la 6-a iĝas Jakobo la 1-a de Anglio kaj Irlando pro la sengefila morto de la reĝino Elizabeto la 1-a. Tiel ekis la suvereneco de la domo de Stuarto super la britaj insuloj.
- 1663: La angla reĝo Karlo la 2-a disdonas al ok vasaloj, kiuj helpis lin surtroniĝi, landon en Nordameriko, kiu estis nomita laŭ lia patro, Karlo la 1-a, Carolina.
- 1765: La brita Parlamento decidas la akceptakton (angle: Quartering Act), kiu devigas la sedlistojn de la amerikanaj kolonioj akcepti britajn soldatojn.
- 1794: Pollando: Tadeusz Kościuszko sur la krakova urboplaco proklamis ribelon kaj publike ĵuris kiel Plej Supera Komandanto de Nacia Armita Forto
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: francoj eniris Madridon por sufoki hispanan ribelon kontraŭ Napoleono
- 1832: Rusa registaro anoncis ukazon pri puna soldatigo de polaj infanoj al la Armeo de Rusia Imperio
- 1854: En Venezuelo oni aboliciis sklavecon
- 1860: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Konkordio
- 1882: Robert Koch anoncis izoligon de bakterioj kaŭzantan tuberkulozon
- 1900: Metroo de Novjorko ekkonstruata
- 1900: Ohio: la lasta vivanta libere migrokolombo estis mortpafita de knabo
- 1902: Flago de Nov-Zelando oficialiĝis
- 1919: La lasta imperiestro de Aŭstrio Karolo la 1-a iris kun la familio en ekzilon al Svislando
- 1929: Italaj faŝistoj gajnis 99% de voĉdonoj en unupartia parlamenta baloto
- 1933: Juda diasporo en la mondo anoncis bojkoton de germanaj varoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj regopovoj malpermesis deporti judojn de Nazia Germanio al Ĝenerala Gubernio sen konsento de Hermann Göring; en Włocławek fondiĝis konspira Kujavia Politik-Literatura Asocio "Zew"
- 1941: Germana-nazia administracio establis geton en Lublin - ĉe la komenco jam ektroviĝis 34 mil judoj kaj nekonata nombro de ciganoj (ili ĉiuj pereis); polaj bombaviadiloj atakis Berlin
- Nord-Afrika kampanjo: itala-germana ofensivo en Cyrenaica komenciĝis
- 1942: Germana polico forveturigis de Nurenbergo kaj Würzburg 985 judojn al Izbica (distrikto Krasnostawski) kaj en Lublin pafmortigis loĝantojn kaj kuratorojn de Juda Maljunulejo kaj Orfejo
- Admiralo Chester William Nimitz iĝis plej supera komandanto de la usona armeo en Pacifiko
- 1943: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn; respondeculo pri laborigo en Germanio nuligis permeson libertempi por engaĝitaj en Nazia Germanio kaj sur polaj enkorpigitaj teritorioj
- 1944: Germanaj reprezalioj kontraŭ pola familio de Ulma: oni pafmortigis 9 polojn (kune kun baldaŭ naskiĝonta infano) kaj 8 kaŝitajn de ili judojn; germana polico pafmortigis en koncentrejo Majdanek ĉ. 200 judojn, en Biała Podlaska 30 malliberulojn kaj en Tomaszów Mazowiecki 10 polojn; polico en Bjalistoko deportis 69 polojn al koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo); de germana militkaptitejo Stalag Luft III en Żagań fuĝis 80 aviadilistoj - krom tri ĉiuj estis kaptitaj; Volinia masakro: en Bełz (nun en Lviva provinco) Ukraina Ribela Armeo masakris pli ol 100 polojn; en Hungario aperis la lasta numero (la 663-a) de "Wieści Polskie" (Polaj Sciigoj); en Italio aperis la unua numero de pollingva "Soldata Ĵurnalo de Pola Armeo en Oriento"
- 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn Głubczyce, Pruszcz Gdański kaj Żory (kune kun la 1-a Ĉeĥoslovaka Memstara Tanka Brigado)
- Dum trairo de Rejno Aliancanoj (usonanoj, britoj kaj kanadanoj) sukcesis super Ruhr-regiono alterigi 16 mil paraŝutistojn
- 1972: Brita registaro enkondukis senperan regadon en Nord-Irlando, suspendante lokan parlamenton
- 1976: Malpura Milito en Argentinio komenciĝis; ekregis junto de generalo Jorge Rafael Videla
- 1977: Morarji Desai iĝis ĉefministro de Barato
- 1986: Budapeŝto: malfermo de la kurejo de Formulo 1 - Hungaroring (apud la ĉefurbo)
- 1989: Alaska Golfo: usona naftoŝipo Exxon Valdez koliziinte kun rifo kaŭzis ekologian katastrofon
- 1990: Lastaj barataj taĉmentoj retiriĝis de Sri-Lanko
- 1990: Nuntempa prezidento de Uzbekio Islom Karimov iĝis prezidanto de Supera Soveto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
- 1991: En Siera-Leono komenciĝis interna milito
- 1992: Post avario de nuklea centralo en rusa Sosnovij Bor al atmosfero transiris radioaktiva jodo kaj aliaj substancoj
- 1993: Oni malkovris Kometon Shoemaker-Levy 9, kies fragmentoj julie 1994 karambolis kun Jupitero
- 1999: Bombado de NATO super Jugoslavio komenciĝis - por protekti albanan loĝantaron de Kosovo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis sanktejojn ĉe la Maro Kineret, Kafarnaon kaj aliajn
- 2001: 21 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en eksplodoj de tri aŭtomobilaj kaptiloj en Stavropola regiono (Mineralnije Vodi, Jessentuki)
- 2005: Tulipa revolucio: falinta prezidento de Kirgizujo fuĝis kun sia familio al Rusio
- 2005: Amiens: celebrado de 100-jariĝo de la mortodatreveno de Jules Verne, franca pioniro de sciencfikcio
- 2008: La unua balotado al parlamento de Butano
- 2009: Ĉeĥa parlamento esprimis mocion de demisio kontraŭ registaro de Mirek Topolánek
- 2013: Interna milito en Centr-Afrika Respubliko: prezidento François Bozizé fuĝis eksterlanden post konkero de la ĉefurbo Bangio flanke de ribelintoj de movado Séléka, kies gvidanto Michel Djotodia anonciĝis nova prezidento
Naskiĝoj
- 1494: Georgius Agricola, germana kuracisto kaj sciencisto (m. 1555)
- 1607: Michiel de Ruyter, nederlanda admiralo (m. 1676)
- 1739: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto (m. 1791)
- 1754: Joel Barlow, usona poeto kaj politikisto (m. 1812)
- 1797: Antonio Rosmini, itala filozofo, beatigito (m. 1855)
- 1809: Mariano José de Larra, hispana verkisto (m. 1837)
- 1820: Alexandre Edmond Becquerel, franca fizikisto (m. 1891)
- 1834: William Morris, angla verkisto, desegnisto, arkitekto (m. 1896)
- 1839: Horace Parnell Tuttle, usona astronomo (m. 1923)
- 1944: László Arany, hungara poeto (m. 1898)
- 1844: Etelka Bálintffy, hungara poetino (m. 1906)
- 1851: Albert Fogarasi, hungara filologo (m. 1945)
- 1864: Albert Deák, hungara juristo, verkisto (m. 1924)
- 1874: Harry Houdini, usona iluziisto (m. 1926)
- 1874: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (m. 1903)
- 1874: Sidney Reilly, brita spiono (m. 1925)
- 1874: Luigi Einaudi, itala politikisto
- 1883: János Kiss, estis hungara vicgeneralo (m. 1944)
- 1891: Ludoviko Glodeau, franca esperantisto (m. 1952)
- 1892: Gábor Doros, hungara kuracisto (m. 1980)
- 1893: Walter Baade, usona astronomo kaj astrofizikisto germandevena (m. 1960)
- 1897: Wilhelm Reich, aŭstra-hungaria psikanalizisto (m. 1957)
- 1899: R. A. Dvorský, ĉeĥa muzikisto (m. 1966)
- 1902: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (m. 1957)
- 1903: Malcolm Muggeridge, brita verkisto (m. 1990)
- 1909: Bonnie kaj Clyde, usona rabista paro: Parker kaj Barrow (m. 1934)
- 1910: Raoul Schránil, ĉeĥa aktoro (m. 1998)
- 1911: Joseph Barbera, usona animaciisto (m. 2006)
- 1913: László Hosszú, rumania hungara pastro, eklezia verkisto (m. 1983)
- 1914: Krystyna Krahelska, pola poetino, soldato de Pola Enlanda Armeo (m. 1944)
- 1916: Vilmos Bese, hungaria gvidanto de nafto-industrio (m. 1995)
- 1921: Vasilij Smyslov, rusa grandmajstro de ŝako (m. 2010)
- 1922: Ferenc Újvári, rumania hungara politikisto
- 1922: Józef Tadeusz Milik, pola bibliisto, pioniro de kumranologio (m. 2006)
- 1923: Tibor Dáné, rumanihungara verkisto, redaktoro (m. 2006)
- 1924: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo (m. 2002)
- 1926: Dario Fo, itala dramisto, aktoro, reĝisoro
- 1927: Martin Walser, germana verkisto
- 1928: Katalin Reisz, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1930: Steve McQueen, usona filma aktoro (m. 1980)
- 1930: David Dacko, la unua prezidento de Centr-Afrika Respubliko (m. 2003)
- 1943: György Schwajda, hungara dramverkisto
- 1944: Ferenc Kenéz, rumania hungara/hungara poeto
- 1944: Zoltán Tófalvi, rumania hungara ĵurnalraportisto, historiisto
- 1947: Christine Gregoire, usona ŝtatestro de Vaŝingtonio
- 1948: Jerzy Kukuczka, pola himalajisto (m. 1989)
- 1958: Roland Koch, germana politikisto
- 1960: Nena, germana kantistino
- 1964: Marek Kamiński, pola polusa esploristo, vojaĝisto kaj entreprenisto
Mortoj
- 809: Harun ar-Raŝid, granda kalifo de Bagdado (n. 763)
- 832: Wulfred, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 1136: Hugo de Payns, unua grandmajstro de la templanoj (n. ĉ. 1070)
- 1455: Nikolao la 5-a, papo (n. 1397)
- 1575: Josef Karo, juda rabeno, kabalisto, aŭtoritatulo pri halaĥo (n. 1488)
- 1603: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio (n. 1533)
- 1642: Mihály Tholdalagi, hungara diplomato, memuaristo (m. ĉ. 1580)
- 1774: István Daniel, hungara verkisto (n. 1684)
- 1794: Jacques René Hébert, franca ĵurnalisto kaj politikisto, ekzekutita (n. 1757)
- 1844: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto
- 1882: Henry Wadsworth Longfellow, usona poeto, filologo, tradukisto, lekciisto (n. 1807)
- 1905: Jules Verne, franca sciencfikcia verkisto (n. 1828)
- 1908: Gyula Schönherr, hungara historiisto (n. 1864)
- 1911: József Márkus, hungara ĵurnalisto (m. 1854)
- 1915: Karol Olszewski, pola fizikisto kaj kemiisto, kiel la unua kondensis oksigenon (n. 1846)
- 1928: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto kaj ambasadoro de Brazilo (n. 1867)
- 1944: Józef Ulma, pola terkultivisto, servisto de Dio, murdita (n. 1900)
- 1945: Zoltán Morvay, hungara verkisto (n. 1875)
- 1946: Aleksandro Aleĥin, rusa ŝakludisto, mondĉempiono (n. 1892)
- 1946: Zorka Janů, ĉeĥa aktorino (n. 1921)
- 1970: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (n. 1886)
- 1971: Manyi Kiss, hungara aktorino (n. 1911)
- 1976: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum la dua mondmilito (n. 1887)
- 1998: István Kohl, rumania hungara ornitologo (n. 1922)
- 2006: Jaroslava Moserová, ĉeĥa kuracistino, politikistino (n. 1930)
- 2009: Péter Jecza, hungara skulptisto (n. 1939)
- 2010: József Szamosi, hungara ĵurnalisto (n. 1912)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Tago de Tuberkulozo
- Argentino: Memor-Tago por Vero kaj Justeco - fiksita aŭguste 2002
- Internacia Tago de Rajto al Vero pri Seriozaj Rompoj de Homrajtoj kaj Digno de Viktimoj - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre 2010
Tagoj de semajno
La 24-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.