26-a de decembro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 26-a de decembro estas la 360-a tago de la jaro (la 361-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 5 tagoj restas.
Je la 26-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 795: Leono la 3-a iĝis papo - en 800 kronis imperiestron Karolo la Granda kaj tiel kreis Sanktan Romian Imperion
- 838: Ĉirkaŭ 2400 personoj pereis en inundo en Nederlando kaŭzita de ŝtormo sur Norda Maro
- 887: Berengaro el Friulo estis elektita reĝo de Italio de la sinjoroj de Lombardio - kronita per Fera Krono en Pavio
- 1135: Stefano kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1246: Reĝo Alfonso la 10-a nuptis en Valadolido Violante de Aragono
- 1351: Venko de la armeo de Kantono Zuriko super la habsburga en batalo de Dättwil (Baden)
- 1418: Kronprinco Karlo la 7-a proklamis sin reganto de la reĝlando Francio
- 1476: Duko de Milano Galeazzo Maria Sforza estis murdita en preĝejo de tri siaj korteganoj
- 1552: Trupoj de imperiestro Karlo la 5-a ĉesigis sieĝon de Metz post 60 tagoj da senutilaj klopodoj
- 1606: Premiero de la tragedio Reĝo Lear, britondevena, de William Shakespeare okazis en ĉeesto de la reĝo de Anglio Jakobo la 1-a
- 1620: Krimoj de Erzsébet Báthory estis malkovritaj
- 1655: Sveda diluvo: sensukcesa sieĝo de pola pilgrimejo Jasna Góra finiĝis
- 1665: Antaŭkolumba arto: markizo Fernando Cospi transdonis al biblioteko de la Universitato de Bolonjo aztekan dokumenton kun informoj pri astrologio kaj magio
- 1687: Lastan fojon erupciis meksika vulkano Citlaltepetl
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: George Washington gvidis kolumnon de la Kontinenta Armeo trans la rivero Delavaro por surpriza atako al soldatejo de Landgrafujo Hesio-Kaselo ĉe la Batalo de Trenton
- Napoleonaj Militoj:
- 1805: Milito de la Tria Koalicio: franca-aŭstra Bratislava paco subskribiĝis en Prešpur - post malvenko en la batalo de Ulm Aŭstra imperio subskribis la kvaran pactraktaton kun Napoleona Francio
- 1806: Milito de la Kvara Koalicio: okazis du bataloj - en Gołymin, distrikto Ciechanowski, rusoj sukcesis sindefendi kaj retiriĝi kaj en Pułtusk, pri ponto sur Narevo dum neĝtempesto, francoj komandataj de Louis-Nicolas Davout perdis 1500-7000 soldatojn kaj rusoj 3500-5000 (kun vunditoj kaj pereintoj)
- 1820: Pola poeto Adam Mickiewicz verkis Odon al juneco - inspirfonto de Andrej Sládkovič, kreinto de slovaka popola eposo
- 1825: Rusia Imperio: Decembrista revolucio komenciĝis en Petrogrado kiam altranguloj celis starigon de konstitucia monarkio - oficiroj de Imperia Rusa Armeo gvidis ĉirkaŭ 3000 soldatojn en protesto kontraŭ entronigo de Nikolao la 1-a post kiam lia pli aĝa frato Konstantin Pavloviĉ rezignis pri la tronsukcedo
- 1825: En Usono Kanalo Erie malfermiĝis
- 1831: Milano: en Teatro alla Scala okazis premiero de la opero Norma de Vincenzo Bellini
- 1837: Venecio: rekonstruita post brulego Teatro La Fenice remalfermiĝis
- 1860: Angla Sheffield F.C. kaj Hallam F.C. estis unuaj du sportokluboj konkurencantaj en futbala matĉo
- 1862: Minesoto: en Mankato oni ekzekutis 38 Siuojn
- 1884: Hispana Okcidentafriko kreiĝis
- 1898: Akademio de Sciencoj de Francio: Maria Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie anoncis malkovron de radiumo
- 1899: En Lvovo laŭ iniciato de Ivan Franko, Miĥajlo Hruŝevskij kaj aliaj formiĝis Ukraina Naci-Demokratia Partio
- 1905: Japana kirasŝipo Tsukuba surakviĝis
- Unua mondmilito:
- 1915: Venko de brita-belga mararmeo super la germana en batalo de lago Tanganjiko
- 1918: Mondkonata porsendependeca politikisto kaj komponisto Ignacy Jan Paderewski alvenis al Poznań, salutata kun entuziasmo, kio estis impulso al patriotaj manifestacioj, akre subpremataj de germanoj - sekvan tagon eksplodis Ribelo de Grandpolujo
- 1919: Konsilio de Popolaj Komisaroj dekretis pri likvido de analfabeteco en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1919: Registaro de Ukraina Popola Respubliko revokis ukrainan mision de la Konferenco de Parizo
- 1925: Turkio enkondukis Gregorian kalendaron
- 1926: Premieroj:
- 45 Minutes from Hollywood - unua filmo kun partopreno de Laurel kaj Hardy
- Unua belorusa plenlonga filmo Arbara historio de kinoreĝisoro Jurij Tariĉ surbaze de la rakonto Porkisto de Miĥas Ĉarot
- 1933: Japana aŭtomobila konzerno Nissan fondiĝis
- 1933: FM-radio estis patentita de usona profesoro Edwin Armstrong, kies pluaj patentoj estis blokitaj de konzernoj
- 1939: Pli ol 30 mil personoj pereis pro tertremo en turka urbo Erzincan
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: pola Patriota Organizaĵo "Juna Aglo" fondiĝis en distrikto Miechowski; antaŭmilita prezidento de Pollando Ignacy Mościcki forlasis Rumanion kaj iris al Svislando, kies civitano li ankaŭ estis - por sukcesigi tion, persone intervenis usona prezidento Franklin D. Roosevelt; Budapeŝto: en raporto priskribanta germanan teroron en Pollando itala parlamentano L.O. Vinci-Gigliucci skribis al Galeazzo Ciano ke rilate al la du malbonaĵoj poloj volus bolŝevikan reĝimon kiu estas danĝera nur por unu socitavolo; nokte de la 26-a/27-a de decembro en Wawer (nun kvartalo de Varsovio) du germanaj suboficiroj estis mortigitaj en restoracio de du konataj al polico krimuloj (unu germandevena) - germanoj tuj pendumis restoraciestron Antoni Bartoszek kaj la sekvan tagon okazigis masakron de pli ol 100 hazardaj homoj, en tio ekzekutis grupon de judoj kaj ruson
- 1940: Gestapo sendis al koncentrejo Mauthausen-Gusen 33 polojn; en Poznań polico arestis 9 polojn pro veturado sen polica permeso kaj aperis flugfolioj por ĉi tage omaĝi al "herooj de la Ribelo de Grandpolujo"; fortiĝo de incidentoj ŝtatlime de Siamo kaj Hindoĉinio (ĝis la 31-a de decembro)
- 1941: Britaj specialaj taĉmentoj detruis germanan militejon en norvega insularo Lofotoj - partoprenis polaj kontraŭtorpedaj ŝipoj ORP "Krakowiak" kaj ORP "Kujawiak" por detrui germanajn observejojn survoje de aliancanaj karavanoj kun provizo al Sovetunio; apud sieĝita Tobruk sinkas torpedita vaporŝipo s/s "Warszawa" transportanta provizon, kiu de novembro 1939 veturigis ĉ. 10 000 polajn soldatojn de grekaj kaj jugoslaviaj havenoj al Marsejlo, kaj poste al Bejruto kaj Hajfo (plimulto de ĝia skipo saviĝis); en Jerusalemo malfermiĝas ekspozicio de pola ekzila arto; Winston Churchill kiel unua brita ĉefministro alparolis en Usona kongreso; rusa amfibia albordiĝo sur Kerĉa duoninsulo por liberigi sieĝatan Sebastopolon de rumana-germana armeoj
- 1942: Ribelo de Zamość: speciala taĉmento de Kamparanaj Batalionoj atakis ekloĝitan de germanoj vilaĝon Lipsko en distrikto Zamojski; Francio: pafmortigo de studento, mortigintan admiralon François Darlan
- 1943: Germana polico pafmortigis en Świdnik-Adampol dekkelkajn personojn, venĝe pro mortigo de 2 germanoj, kaj en Starachowice 7 virojn; taĉmento de Popola Gvardio batalis kontraŭ germanoj apud Franciszków (distrikto Zamojski); apud norda marbordo de Norvegio estis sinkigita de britoj germana batalŝipo Scharnhorst - el inter 1968 maristoj travivis nur 36
- 1944: Generalo Leopold Okulicki estis nomumita ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo; grupo de Popola Armeo mortigis en Radomsko komendanton de ĝendarmaro pro brutala traktado de pola loĝantaro; nokte de la 26-a/27-a de decembro proksime al Częstochowa vespere sekrete alteriĝis militista misio de aliancaj oficiroj - ŝirmata de Pola Enlanda Armeo en radia kontakto kun Special Operations Executive; britoj lastfoje alterigis polajn mutobskurulojn en okupatan Pollandon; Belgio: Tria Armeo de George S. Patton rompis ĉirkaŭigon de usonaj armitaj fortoj ĉe Bastogne (farinte koridoron); Orienta Fronto: trupoj de 2-a kaj 3-a Ukraina Fronto atingis Danubon apud Esztergom ĉirkaŭigante norde de la ĉefurbo grupon de german-hungara armeo
- 1945: Pollando reakiris Prusian Silezion (post la Sileziaj Ribeloj finfine kreiĝis Pola Silezio)
- 1945: Francio ratifis monsistemon de la Ekonomia Modelo de Bretton Woods
- 1945: Pacifika franko kaj afrika franko estis kreitaj
- 1947: Ŝtatigo de bankoj okazis en Popola Respubliko Bulgario
- 1948: Hungara kardinalo József Mindszenty estis malliberigita de komunistaj regopovoj
- 1949: Barato deklariĝis aŭtonoma kaj suverena demokratio kun nova konstitucio
- 1957: Filma mondpremiero de Sovaĝaj fragoj de Ingmar Bergman okazis en Svedio
- 1959: Bulgara nacia televido ekfunkciis
- 1962: Ĉinio kaj Mongolio fiksis landliman traktaton
- 1963: Rok-muziko: "kontraŭkultura" brita invado komenciĝis
- 1968: Arabaj teroristoj pripafis sur aviadilejo en Ateno israelan aviadilon de flugkompanio El Al, mortigante 1 personon kaj 2 vundante
- 1973: Kometo Kohoutek trapasis sian perihelion
- 1975: Unua supersona pasaĝeraviadilo Tupolev 144 komencis regulan flugadon
- 1978: En Parizo komenciĝis ĉiujara Ralio Parizo-Dakaro - de Francio ĝis Senegalo
- 1980: Estinta centr-afrika diktatoro Jean-Bédel Bokassa estis mortkondamnita kontumace
- 1982: Persono de la jaro laŭ usona semajnrevuo Time iĝis persona komputilo
- 1986: Testoflugo de soveta jetmotora transporta aviadilo Antonov An-124
- 1987: Metroo de Samara ekfunkciis
- 1990: Parlamento de Slovenio deklaris sendependecon post plebiscito de la 23-a de decembro, en kiu 86% de voĉdonantoj estis por sendependeco
- 1991: Eŭropa Unio agnoskis Ukrainion sendependa ŝtato
- 1991: Dissolvo de Sovetunio: decide de la Supera Soveto ĉesis ekzisti Sovetunio - post-sovetaj ŝtatoj kreataj
- 1996: La plej longa striko en historio de Sud-Koreio komenciĝis
- 1999: Uragano Lothar en norda Francio, sud-okcidenta Germanio, Svislando kaj Aŭstrio mortigis preskaŭ 50 personojn kaj kaŭzis damaĝojn de ĉirkaŭ 6 miliardoj da dolaroj.
- 1999: En parko de Kastelo de Versailles tempesto faligis ĉ. 18,5 mil arbojn
- 2003: Irano: en Bam je la 1-a horo 56 sekundoj laŭ UTC (5:26 de la loka tempo), tertremo kun grando 6,8 kaŭzis almenaŭ 40 000 mortintojn kaj 50 000 vunditajn - detruo de Bam-Citadelo en la aĝo de 25 jarcentoj
- 2004: Hinda Oceano: Hinda-Oceana Tertremo kaŭzis cunamon, kiu en Azio kaj ankaŭ en Afriko kaj Aŭstralio mortigis pli ol 300.000 homojn - la detruocentro okazis en provinco Aĉeo de Sumatro kaj la cunamo atingis Baraton, Bangladeŝon, Srilankon, Birmon, Tajlandon, Malajzion, Indonezion, Somalion kaj Tanzanion
- 2004: Ukrainio: Viktor Juŝĉenko gajnis ripetitan prezidentbaloton
- 2006: Litovio: akva amuzparko estis malfermita en kuracloko Druskininkai
- 2012: Abe Shinzo la duan fojon iĝis ĉefministro de Japanio
- 2012: En rusa urbo Niĵnij Tagil oni malfermis 4 skisaltejojn
- 2014: Tri laborantoj de nuklea centralo en sudkorea urbo Ulsan pereis dum testado de du nukleaj reakciujoj pro elfluo de venenaj gasoj
- 2015: La duan fojon en historio oni registris gravitajn ondojn, kies fonto estis kunpuŝiĝo de du nigraj truoj
- 2017: Estinta futbalisto George Weah gajnis prezidentan voĉdonadon en Liberio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1194: Frederiko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1250)
- 1446: Karlo Valois de Berry, princo de Berry, filo de Karlo la 7-a (Francio) (m. 1472)
- 1490: Friedrich Myconius, germana luterana teologo kaj reformisto (m. 1546
- 1524: Victorinus Strigel, germana teologo konvertiĝinta al kalvinismo (m. 1569)
- 1532: Guilielmus Xylander, germana humanisto, kiu tradukis al la latina de la antikva greka lingvo verkojn de Kasjo Diono, Plutarko kaj Strabono (m. 1576)
- 1536: Yulgok Yi I, korea filozofo kaj konfuceanisma sciencisto, kies patrino estis Sin Saimdang (m. 1584)
- 1601: Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg), germana duko el dinastio Wettin (m. 1675)
- 1687: Johann Georg Pisendel, germana violonisto kaj komponisto (m. 1755)
- 1716: Jean-François de Saint-Lambert, franca markizo, verkisto, filozofo, fabelisto, moralisto, membro de Franca Akademio (m. 1803)
- 1723: Friedrich Melchior Grimm, germana barono, verkisto kaj diplomato (m. 1807)
- 1738: Thomas Nelson Jr., usona guberniestro, militisto kaj politikisto, unu el Patroj-fondintoj de Usono (m. 1789)
- 1742: Ignác Born, aŭstra geologo kaj mineralogo hungardevena, framasono (m. 1791)
- 1751: Sankta Klemento Maria Hofbauer, ĉeĥa sacerdoto, apostolo de Varsovio kaj Vieno, katolika sanktulo (m. 1820)
- 1756: Bernard-Germain de Lacépède, franca naturalisto, politikisto, framasono (m. 1825)
- 1769: Ernst Moritz Arndt, germana verkisto, historiisto, parlamentano, kaj poeto de Milito de la Sesa Koalicio, malamiko de francoj kaj judoj, iom malpli de aliaj najbaroj (m. 1860)
- 1771: Heinrich Joseph von Collin, aŭstra verkisto kaj juristo (m. 1811)
- 1772: Joseph Lanzedelly la malpli juna, aŭstra pentristo kaj litografo (m. 1831)
- 1780: Mary Somerville, skota scienca verkistino pri fiziko kaj multfakulo, unua membrino de Reĝa Astronomia Societo samtempe kun Caroline Herschel (m. 1872)
- 1791: Charles Babbage, angla matematikisto, astronomo, mekanikisto, inventisto, aŭtoro de tabuloj pri logaritmoj (m. 1871)
- 1792: Karl Töpfer, germana aktoro kaj komediverkisto (m. 1871)
- 1797: Johann Gustav Heckscher, germana juristo kaj politikisto (m. 1865)
- 1800: Jan Baranowski, pola astronomo kaj naturisto eldoninta latine kaj en la pola traduko verkojn de Koperniko (m. 1879)
- 1830: Sándor Balázs, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, sinmortiginto (m. 1887)
- 1838: Clemens Winkler, germana kemiisto, malkovrinto de germaniumo (m. 1904)
- 1863: János Ősz, hungara folkloristo, kolektinto de popolfabeloj en Maros-Torda kaj de Kis-Küküllő (m. 1941)
- 1865: Jan Peregryn Haczela, pola minoritano, teologo kaj filozofo, murdita pro protekto de judoj, rolinta en la vivo de Maksimiliano Kolbe (m. 1942)
- 1867: Phan Bội Châu, vjetnama naciista gvidanto, politikisto (m. 1940)
- 1867: Ádám Abet, hungara tajloro kaj asekuragento, redaktoro, verkisto, poeto, tradukisto (m. 1949)
- 1873: Julius Penndorf, germana filologo kaj instruisto doktoriĝinta per latinlingva disertaĵo pri skribaĵoj de Atena respubliko, pioniro de Esperanta etimologio, kunlaboranto de la unua esperantologia periodaĵo "Lingva Kritiko", aŭtoro de Grekaj Papirusoj, eldonitaj en esperantlingva Biblioteko Tutmonda (m. 1950)
- 1878: István Zöldy, hungara poŝta ĉefinspektoro, kunaranĝinto de UK 1929, vicprezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro, tradukisto (m. nekonata)
- 1879: János Orbán, romkatolika pastro, lokhistoriisto (m. 1957)
- 1881: Aniela Zagórska, pola tradukistino, kiu poligis preskaŭ ĉiujn librojn de Joseph Conrad (m. 1943)
- 1883: Maurice Utrillo, franca pentristo kaj grafikisto el Montmartre (m. 955)
- 1886: Gyula Gömbös, hungara oficiro, politikisto, ĉefministro (m. 1936)
- 1893: Mao Zedong, ĉina komunista militisto venkinta en ĉina enlanda milito, kunfondinto kaj gvidanto de Ĉina Popola Respubliko, iniciatinto de kultura revolucio, respondeca pri morto de kelkdeko de milionoj da homoj dum paca tempo, diskonigata per Ruĝa Libreto, ankaŭ esperantigita (m. 1976)
- 1898: Eŭhen Pluĵnik, ukraina poeto, reprezentanto de la Pafita renesanco, esperantigata (m. 1936)
- 1904: Alejo Carpentier, kuba verkisto kaj muzikologo, reprezentanto de magia realismo (m. 1980)
- 1908: László Körösi, hungardevena franca verkisto, ĵurnalisto, pentristo (m. 1989)
- 1908: József Pataki, rumania hungara historiisto kaj akademiano, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1993)
- 1912: Eugeniusz Matkowski, pola ministo rusdevena kaj poeto, debutinta en UK 1934, kontribuanta i.a. al "Pola Esperantisto", "Literatura Mondo", "Norda Prismo", kaj "Oomoto" populariganta Esperanton en Supra Silezio, poligloto, muzikisto, sportisto kaj tradukisto esperantiginta por UK 1959 opereton La bela Galatea de Franz von Suppé (m. 1994)
- 1914: Richard Widmark, usona aktoro kaj produktoro de kino, teatro kaj televido, rolinta en la filmoj O. Henry's Full House kaj Judgment at Nuremberg (m. 2008)
- 1920: Erzsébet Sugár, rumania hungara redaktorino kaj tradukistino, edzino de János Kovács (m. 1999)
- 1921: Imre Tóth, hungara matematikisto, filozofo, scienchistoriisto juddevena (m. 2010)
- 1926: Erzsébet Tuzson, rumania hungara lokhistoriistino, bibliografino, fakverkistino
- 1935: Attila Geréb, rumania hungara reformita pastro, sociografo (m. 2015)
- 1930: Jean Ferrat, franca kanzonisto kaj komponisto, esperantlingve kantata de Ĵak Lepŭil' (m. 2010)
- 1938: Bahram Bejzai, irana filmreĝisoro, dramaturgo, filma muntisto, scenaristo kaj scienca esploristo
- 1939: Phil Spector, usona kantoverkisto, muzikisto kaj muzikproduktisto (m. 2021)
- 1949: José Ramos-Horta, ĉefministro kaj prezidento de Orienta Timoro, Nobelpremiita
- 1952: Aleksandr Ankvab, ĉefministro de neagnoskita Abĥazio (m. 2005)
- 1953: Leonel Fernández, prezidento de Domingo, proksima kunlaboranto de Juan Bosch
- 1953: László Vetési, rumania hungara reformita pastro, sociografo, teknikredaktoro de "Református Szemle"
- 1953: Toomas Hendrik Ilves, estona ĵurnalisto, diplomato, politikisto, prezidanto de Estonio
- 1976: Andrea Absolonová, ĉeĥa plonĝistino kaj aktorino (m. 2004)
- 1986: Kit Harington, angla aktoro rolinta en televida serio Ludo de tronoj
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 268: Dionizio, papo grekdevena, la unua, kiu ne estis martiro, helpinta al Kapadokio rekonstrui preĝejojn post ilia detruo de skitoj, sanktulo
- 418: Zosimo, papo grekdevena, kiu revenigis ekskomunikigitan monaĥon Pelagion al la eklezio, sanktulo
- 956: Wulfstan la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio
- 1458: Arturo la 3-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 4-a (n. 1393)
- 1476: Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano, filo de Francisko Sforza (n. 1444)
- 1530: Babur, fondinto kaj imperiestro de Mogola Imperio en Barato, posteulo de Timur, patro de Humajun (n. 1483)
- 1622: Melchior Adam, germana biografo, pedagogo, leksikografo, historiisto pri literaturo (n. 1575)
- 1624: Simon Marius, germana astronomo, kiu donis nomon al lunoj de Jupitero (n. 1573)
- 1764: Benito Jerónimo Feijoo, hispana benediktano, filozofo de klerismo, aŭtoro de eseoj (n. 1676)
- 1771: Claude Adrien Helvétius, franca filozofo kaj mecenato, kunkreinto de la Enciklopedio aŭ racia vortaro de la sciencoj, artoj kaj metioj (n. 1715)
- 1797: John Wilkes, brita ĵurnalisto kaj politikisto, membro de opozicia partio Whig (n. 1725)
- 1812: Joel Barlow, usona diplomato, poeto kaj filozofo, mortinta en Pollando (n. 1754)
- 1820: Joseph Fouché, franca politikisto dum la franca revolucio (n. 1759)
- 1888: Ascanio Sobrero, itala kemiisto, malkovrinto de nitroglicerino (n. 1812)
- 1890: Heinrich Schliemann, germana arkeologo, malkovrinto de Trojo kaj Mikeno (n. 1822)
- 1915: Sándor Mocsáry, hungara zoologo, entomologo (n. 1841)
- 1921: Miguel Faílde, kuba muzikisto, kreinto de danzono, la nacia danco de Kubo (n. 1852)
- 1923: Dietrich Eckart, germana ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto, unu el ĉefgvidantoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (n. 1868)
- 1929: Albert Giraud, belga poeto, franclingva verkisto, adepto de la sinteno Arto cele arton (n. 1860)
- 1931: Melvil Dewey, usona bibliotekisto, kreinto de la Dewey dekuma klasifiko (n. 1851)
- 1933: Henry Watson Fowler, angla leksikografo kaj ĵurnalisto, aŭtoro de Concise Oxford Dictionary (n. 1858)
- 1933: Anatolo Lunaĉarskij, soveta filozofo, bolŝevika aktivulo kaj publicisto, honora prezidanto de SAT-kongreso en Leningrado (n. 1875)
- 1950: Liane de Pougy, franca dancistino, aktorino kaj verkistino (n. 1868)
- 1958: Zsigmond Gálffy, rumania hungara tradukisto, instruisto pri antikva greka lingvo kaj latino (n. 1886)
- 1968: Kenneth Scott Latourette, usona historiisto pri kristanismo kaj historio de Ĉinio (n. 1884)
- 1972: Harry S. Truman, prezidento de Usono, konata de Plano Marshall, Truman-doktrino kaj Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki (n. 1884)
- 1972: Umar Dimajev, ĉeĉena akordionisto kaj komponisto, konata de la komponaĵo Danco por Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev, la plej fama ĉeĉena dancisto, kaj de la alia dediĉita al la viktimoj de soveta genocido en Ukrainio - holodomoro (n. 1908)
- 1973: Frederick Edward Wadham, brita bank-oficisto, laboranta en Londona Esperanto-Klubo, kontribuinta al "International Language" (m. 1902)
- 1977: Howard Hawks, usona reĝisoro, verkisto, filmproduktoro (n. 1896)
- 1985: Dian Fossey, usona etologino, spertulino pri montaj goriloj, murdita (n. 1932)
- 1986: Elsa Lanchester, angla-usona aktorino rolinta kiel fianĉino de la monstro de Frankenstein (n. 1902)
- 1988: Pablo Sorozábal, eŭska-hispana komponisto de simfonioj kaj zarzuelo (n. 1897)
- 1992: Diderto Freto, brazila kuracisto, dulingva poeto kaj esperantisto, konata aŭtoro de monosilaba poemaro en la portugala (n. 1918)
- 1992: János Kemény, usona matematikisto hungar-juddevena, kunkreinto de programlingvo BASIC (n. 1926)
- 1994: Sylva Koscina, itala aktorino kroat-poldevena, heroino de peplofilmoj (n. 1933)
- 1997: Cornelius Castoriadis, grekdevena franca filozofo kaj psikanalizisto (n. 1922)
- 1998: György Nagy, rumania hungara socisciencisto (n. 1938)
- 2001: Reinhard Brune, germana poeto kaj verkisto latinlingva (m. 1914)
- 2006: Gerald Ford, prezidento de Usono, aktivulo de Respublikana Partio, travivinta du atencojn (n. 1913)
- 2006: Ivar Formo, norvega longdistanca skiisto, olimpikisto (n. 1951)
- 2010: Salvador Jorge Blanco, prezidento de Dominika Respubliko (n. 1926)
- 2013: Martha Eggerth, hungara operetkantistino kaj filma aktorino, edzino de pola kantisto Jan Kiepura (n. 1912)
- 2014: Stanisław Barańczak, pola poeto, literatura kritikisto, kunsubskribinto de Letero de 59 kaj kunfondinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj, cenzurata, tradukisto de poezio el la rusa, litova kaj angla (Ŝekspiro) (n. 1946)
- 2018: Roy J. Glauber, usona Nobelpremiita fizikisto pro "kontribuo al la kvantuma teorio de optika kohereco"(n. 1925)
- 2019: Jerry Herman, usona komponisto, kantaŭtoro de muzikaloj prezentataj en Broadway, dufoja gajninta de Premio Tony (n. 1931)
- 2020: Peter Schmidhuber, germana politikisto, komisaro en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- En kelkaj landoj la tago estas dua kristnaska festotago, aldona al la 25-a de decembro
- Romkatolika Kalendaro:
- Festo de Sankta Stefano, la unua martiro
- Papo Dionizio, greka papo
- Zosimo, greka papo juddevena
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 26-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.