26-a de septembro
El Vikipedio, la libera enciklopedio
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
| septembro | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
| 28 | 29 | 30 | ||||
| aranĝo de 2015 tagoj |
||||||
La 26-a de septembro estas la 269-a tago de la jaro (la 270-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 96 tagoj restas.
Je la 26-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -46: Julio Cezaro dediĉas templon al sia mita praulo Venuso, pro promeso li faris dum la Batalo de Farsalio.
- 715: Dum franka enlanda milito Neŭstrio venkis Aŭstrazion
- 1087: Vilhelmo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1143: Celesteno la 2-a iĝis papo
- 1371: Otomana Imperio venkis koalicion de Balkanaj kristanoj el Bulgario, Serbio, Bosnio kaj Valaĥio en batalo de la rivero Marica, apud Adrianopolo
- 1580: Angla galiono Golden Hind, flaga ŝipo de Francis Drake alveninte al Plymouth ĉirkaŭnavigis la Teron.
- 1629: En Altmark (proksime al Sztum) Pollando subskribis sesjaran armisticon kun Svedio
- 1679: Pactraktato de Lund finanta Skanian Militon (inter Danio-Norvegio kaj Svedio)
- 1679: Pollando: incendio detruis domon kaj observatorion de Johannes Hevelius en Gdańsk
- 1687: Eksplodo de municio detruis Partenonon en Ateno
- 1777: Britaj trupoj ekokupas Filadelfion.
- 1789: Thomas Jefferson estis nomumita la 1-a usona ministro pri eksteraj rilatoj
- 1815: Rusio, Austrio kaj Reĝlando Prusio subskribis Sanktan Aliancon
- 1860: Flago de Ekvadoro oficialiĝis
- 1889: La 1-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj difinis metron kaj kilogramon
- 1908: Apud Bezdany (subdistrikto de Vilnius) Józef Piłsudski kun batalgrupo de Pola Partio Socialista atakis rusan poŝtan trajnon
- 1908: Okazis kunveno de Moskvaj kuracistoj dediĉita al la propagando kaj praktika aplikado de Esperanto.
- 1911: Bad Nauheim: Internacia Kongreso pri Akvokuracado difinis la unuan fojon mineralakvon
- 1914: Unua mondmilito: venko de germana armeo super armeo de Unio de Sud-Afriko en Germana Sudokcidenta Afriko (nun Namibio)
- 1920: Pola-bolŝevika milito: Batalo ĉe Niemen finiĝis kun fina venko de poloj
- 1921: Edvard Beneš iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
- 1923: Kanceliero de Vajmara Respubliko Gustav Stresemann decidis pri plua liverado de karbo al Francio kadre de milita reparacio
- 1936: Nikolaj Jeĵov iĝis gvidanto de NKVD
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: La 10-a tago de la Soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo okupis Zamość, Chełm, Rawa Ruska kaj Sambor (ambaŭ en la nuna Lviva provinco)
- La 26-a tago de la germana-pola milito: en arbaro apud Górecko Kościelne (proksime al Biłgoraj) polaj generaloj subskribis kapitulacon de Armeo Modlin; en Murańce (nun Lviva provinco) okazis la lasta kavaleria kuratako dum la dua mondmilito - la 27-a Regimento de Kavalerianoj dufoje atakis germanan batalionon de infanterio, germanaj soldatoj kontraŭstaris al la atakoj, sed poste retiriĝis de la vilaĝo; en Krakovo aperis la lasta gazeto "Ilustrita Ĉiutaga Kuriero
- Registaro de Litovio fermis landlimon kun Pollando por persona trafiko; malfondo de Franca Komunista Partio kun la riproĉo de kontraŭŝtata agado; en internigejo en Jolsva aperis unua revueto "Polo en Hungario" (entute ĉ. 100 numeroj aperis)
- 1940: En diocezo Włocławek gestapo arestis 64 polajn pastrojn; en Poznań loĝis 288 291 personoj, en tio 232 157 poloj, 50 874 germanoj, 4232 kun neklara nacieca apartaneco, 838 fremdlandanoj kaj 190 senŝtatuloj
- 1941: En Andrychów germanoj establis geton por judoj; germanaj katolikaj klerikoj sendis al papo Pio la 12-a leteron pri malfacila situacio en Romkatolika Eklezio en Varto-Lando
- Ruĝa Armeo malvenkis en la batalo de Kievo
- 1942: Germanaj ĝendarmoj, SS-anoj kaj ukrainaj policanoj pafmortigis en Komarowo (Volina provinco) dekkelkajn personojn
- Al Nazia Germanio alvenis transporto kun 717 polaj trudlaboristoj, kiuj dum 40-hora veturado ricevis neniun manĝon
- 1943: En varsovia kvartalo Wilanów okazis kontraŭgermana batal-revenĝa agado pro tio, ke germanaj setliĝintoj kunlaboris kun la okupanto kontribuante al murdo de polaj soldatoj; germanaj unuoj de polico kaj armeo pafmortigis en Krakovo 21 polojn revenĝe pro atako al germana suboficiro kaj en Tarnów 20 personojn
- 1944: Ribelo de Varsovio: de kvartalo Mokotów evakuiĝis 4500 personoj, unue vunditaj soldatoj, la ceteraj kaj poste civiluloj
- 1946: Pola Popola Respubliko: provizora registaro nuligis polan civitanecon al generalo Władysław Anders kaj al 75 polaj oficiroj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1950: NATO akceptas Okcidentan Germanion kiel sian anon.
- 1950: Korea milito: taĉmentoj de UN rekonkeris Seulon
- 1960: Fidel Castro ekparolis plej longe en la historio de Unuiĝintaj Nacioj (4 horoj kaj 29 minutoj)
- 1960: John Fitzgerald Kennedy kaj Richard Nixon partoprenis en la unua televida prezidenta debato en Usono
- 1962: Proklamo de Jemena Araba Respubliko
- 1969: Albumo Abbey Vojo de The Beatles aperis
- 1976: Mumio de la faraono Ramseso la 2-a estis venigita al Parizo por konservado
- 1977: En Nuklea centralo de Ĉernobilo ekfunkciis nuklea reakciujo n-ro 1
- 1983: Sovetia kolonelo Stanislav Petrov verŝajne protektis tergloban nuklean militon
- 1986: En Afganio muĝahedinoj pafalterigis du unuajn sovetiajn batalhelikopterojn per usonaj raketoj Stinger
- 1989: Lastaj vjetnamaj soldatoj post 12 jaroj forlasis la teritorion de Kamboĝo
- 1995: 7-foja ĉefministro de Italio Giulio Andreotti ektroviĝis en juĝejo en Palermo kun riproĉo de kunlaboro kun mafio
- 2001: Pollingva Vikipedio ekfunkciis kiel interreta enciklopedio
- 2003: Fermo de Nupedia, antaŭulo de Vikipedio
- 2005: IRA en Irlando komencis malarmiliĝi
- 2006: Abe Shinzo iĝis ĉefministro de Japanio
- 2007: Fukuda Yasuo iĝis ĉefministro de Japanio
- 2009: Papo Benedikto la 16-a alvenis al Ĉeĥio
- 2011: Aleksandr Ankvab ĵuris kiel prezidento de Abĥazio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1181: Francisko el Asizo, katolika sanktulo (m. 1226)
- 1699: József Hermányi Dienes, hungara reformita pastro, verkisto (m. 1763)
- 1754: Joseph Proust, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de la leĝo de la difinitaj proporcioj (m. 1826)
- 1774: Johnny Appleseed ("Johano Pomsemo") usona pioniro (m. 1845)
- 1791: Théodore Géricault, franca pentristo (m. 1824)
- 1849: Ivan Pavlov, rusa fiziologo, Nobel-premiito pri medicino (m. 1936)
- 1864: Gyula Schönherr, hungara historiisto (m. 1908)
- 1869: Komitas Vardapet, armena komponisto kaj muzikologo (m. 1935)
- 1870: Kristiano la 10-a, reĝo de Danio kaj Islando (m. 1947)
- 1877: Alfred Cortot, svisa pianisto kaj dirigento francdevena (m. 1962)
- 1881: János Kende, hungara ĵurnalisto (m. 1958)
- 1888: T. S. Eliot, brita verkisto, Nobel-premiito (m. 1965)
- 1889: Martin Heidegger, germana filozofo (m. 1976)
- 1890: László Sáska, hungara kuracisto, vojaĝisto (m. 1978)
- 1891: Dezső Zágoni, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1939)
- 1894: Theodor Kilian, ĉeĥa instruisto germandevena kaj esperantisto (m. 1978)
- 1895: Jürgen Stroop, germana oficiro, nazia militkrimulo, ekzekutita (m. 1952)
- 1897: Paŭlo la 6-a, papo (m. 1978)
- 1898: George Gershwin, usona komponisto (m. 1937)
- 1904: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (m. 1971)
- 1919: Matilde Camus, hispana poeta (m. 2012)
- 1925: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto
- 1926: Annamária Albert, hungara operkantistino
- 1932: Manmohan Singh, ĉefministro de Barato
- 1932: Zsolt Szilágyi, A., hungara juvelisto (m. 2010)
- 1937: Mária Szilágyi Józsa, rumania hungara lingvistino
- 1939: Sándor Pál-Antal, rumania hungara arkivisto, historiisto
- 1947: Károly Vekov, rumania hungara historiisto
- 1948: Olivia Newton-John, aŭstralia kantisto kaj aktorino
- 1949: Zoltán Adorjáni, hungara skulptisto
- 1950: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (m. 2000)
- 1962: István Para, rumania hungara karikaturisto
- 1981: Serena Williams, usona tenisistino
- 1881: Christina Milian, usona kantistino, kantaŭtoro kaj aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- -46: Vercingetoriks, ĉefo de arvernoj (n. -82)
- 1345: Johano de Montfort, duko de Bretonio (n. ĉ. 1294)
- 1464: Benedetto Accolti la maljuna, itala humanisto, knceliero, historiisto (n. 1415)
- 1564: Theodor Bibliander, svisa orientalisto, publicisto, eldonisto de la unua latina traduko de Korano (n. 1509)
- 1699: Simon Arnauld de Pomponne, franca diplomato kaj politikisto (n. 1618)
- 1764: Benito Jerónimo Feijoo, hispana monaĥo, filozofo, politika pensisto (n. 1676)
- 1800: Salavat Julajev, baŝkira poeto kaj nacia heroo verkanta en la baŝkira lingvo (n. 1754)
- 1810: Alajos Joakim Szekér, hungara franciskano, verkisto (n. 1772)
- 1820: Daniel Boone, usona esploristo (n. 1734)
- 1831: Franz Sales Kandler, aŭstria muziksciencisto (n. 1792)
- 1842: Richard Wellesley, irlanda kaj brita politikisto kaj kolonia administranto (n. 1760)
- 1866: Carl Jonas Love Almqvist, sveda verkisto, komponisto, instruisto kaj pastoro (n. 1793)
- 1877: Hermann Günther Grassmann, germana lingvisto (sankritologo), matematikisto, disvolvinta tensorojn kaj vektoran kalkulon, tutfakulo (n. 1809)
- 1867: James Ferguson, usona astronomo kaj inĝeniero (n. 1797)
- 1868: August Ferdinand Möbius, germana matematikisto, astronomo, konata de la rubando de Möbius (n. 1790)
- 1875: Róza Szöllősy, hungara dancistino (n. 1841)
- 1895: Lahiri Mahasaja, barata guruo kaj jogano (n. 1828)
- 1904: Lafcadio Hearn, irlanda verkisto, kreanta en la angla kaj japana (n. 1850)
- 1909: Kálmán Thaly, hungara poeto, verkisto, politikisto (n. 1839)
- 1915: Antal Beleznay, hungara komponisto, kapelestro (n. 1859)
- 1932: Pierre De Geyter, franca komponisto belgdevena, aŭtoro de la muziko al La Internacio (n. 1848)
- 1937: Bessie Smith, usona bluskantistino (n. 1898)
- 1938: Thomas Shaw, brita politikisto (n. 1872)
- 1945: Béla Bartók, hungara komponisto, aŭtoro de la opero Burgo de la duko Blubarbo (n. 1881)
- 1945: Richard Beer-Hofmann, aŭstra verkisto (n. 1866)
- 1952: George Santayana, hispana filozofo kaj verkisto (n. 1863)
- 1959: S. W. R. D. Bandaranaike, ĉefministro de Cejlono (n. 1899)
- 1971: Miklós Bándy, hungara-franca verkisto, ĵurnalisto (n. 1904)
- 1973: Anna Magnani, itala aktorino (n. 1908)
- 1957: Mózes Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1879)
- 1978: Manne Siegbahn, sveda Nobelpremiita fizikisto, okupiĝanta pri spektroskopio de ikso-radioj (n. 1886)
- 1983: Tino Rossi, franca kantisto, aktoro (n. 1907)
- 1990: Alberto Moravia, itala verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1907)
- 1995: István Zsugán, hungara filmhistoriisto (n. 1941)
- 2000: Baden Powell, brazila komponisto kaj gitaristo (n. 1937)
- 2007: Lajos Létay, hungara poeto, redaktoro (n. 1920)
- 2008: Paul Newman, usona aktoro (n. 1925)
- 2010: Gloria Stuart, usona aktorino (n. 1910)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Jemeno, tago de la revolucio en N-Jemeno (1962); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 14-a de oktobro kaj la 30-a de novembro.
- Ekvadoro: Tago de Flago
- Eŭropa Unio: Eŭropa Tago de Lingvoj - fiksita de Konsilio de Eŭropo en 2001
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Kosmaso kaj Sankta Damiano, martiroj
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 26-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.