28-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 28-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1984 kaj la 3-a de januaro 1985 en la urbo Wetzlar de la federacia lando Hesio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 230 lernantoj kaj studentoj el dudeko da eŭropaj landoj. La organizan teamon de GEJ konsistigis Elisabeth Kuhl-Kruse (gvidado kaj kunordigado), Gerald Roemer (financoj, elpago de vojaĝsubvencioj), Winfried Hinrichs (tema programo), Thomas Pusch (distra programo, programa kunordigo) kaj Elisabeth Schwarzer (aranĝo de salonoj), Franz Kruse (loĝigo) kaj Ella Klünder (seminariaj materialoj).[1]

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 20.000 DEM, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis simple
Japanio.

Elstaraj japanaj esperantistoj kaj iuj eksterlandanoj longe vivintaj en Japanio raportis pri temoj kiel tradiciaj japanaj artoj kaj la intensa modernigo de la lando dum la 20-a jarcento, la socia pozicio de japanaj virinoj, la landa historio kaj eduka sistemo, al la ceteraj ekster-japaniaj partoprenantoj. La organizantoj mem konfesis ke ili per "la elekto de tiaspeca temo estis sufiĉe riskaj": Ĉu fakte eblas diskuti pri lando? Aŭ ĉu ne la prezentoj pri Japanio, kelkfoje mirigaj kaj demandindaj, maldiskutige rezultigos simplan respondon "do, estas tiel"? Sed male al tiuj timoj, la tema programo montriĝis tre interesa por ĉiuj, kaj incitis al intensaj interkulturaj komparoj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Japanio"