2883 Barabashov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2883 Barabashov
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2883 Barabashov
Aliaj nomoj 1978 RG6; 1940 LJ;
1950 JW; 1950 LL;
1975 WA2; 1980 DU4;
1981 QV1; 1983 AV2
Nomita laŭ Nikolai Barabashov vd
Malkovro
Malkovrinto Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro 13-a de septembro 1978
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,114 Gm (2,247 AU)
308,724 Gm (2,064 AU)
363,504 Gm (2,430 AU)
Discentreco 0,08149
Meza anomaliangulo 133,699°
Epoko: 21-a de januaro 2022
Klinangulo 1,407°
Periodo 1230,101 tagoj (3,368 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,88 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
48,485°
Argum. de periapsido 151,590°
Terdistanco
- Minimuma

158,803 Gm (1,0615 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 4,91 ± 0,05 km
Ĉefa korpo: 4,76 ± 0,06 km
Rotacia periodo 0,1118 tago (2,6839 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,351 ± 0,068
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,30
vdr

2883 Barabashov estas tre malgranda sed treege hela duopa asteroido de la asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 13-an de septembro 1978 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Krimeo (tiam en Sovetunio, nun de facto en Rusio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la rusan sovetan astronomon Nikolaj Pavloviĉ Barabaŝov (cirile Николай Павлович Барабашов, 18941971), Heroo de Socialisma Laboro.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 5:9 kun Marso.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2019 de R. Durkee, P. Pravec, H. Kucakova kaj K. Hornoch, uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 5-an de februaro 2020.

Tiu satelito havas diametron de 1,19 ± 0,1 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 16 km kaj orbitan periodon de 43,12 ± 0,01 horoj (1,7967 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2882 Tedesco2883 Barabashov2884 Reddish