30-a jarcento a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 3000 a.K.)

La 30-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 3000 kaj finiĝis la 31-an de decembro 2901 antaŭ nia erao.

steleo kun la hieroglifa nomo de Ĝet (aŭ Ŭaĝi), la tria faraono de unuiĝinta Antikva Egiptio (nun en la muzeo Luvro de Parizo)

Eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉirkaŭ la jaro 3000 en Antikva Egiptio, do borde de la rivero Nilo, ekregas Ĝet (aŭ Ŭaĝi), la tria faraono de unuiĝinta egiptia regno. Li mortas ĉirkaŭ la jaro 2955.
  • En Malgrandazio fondiĝas la urbo Trojo.
  • En norda Eŭropo regas la funelpokalkulturo.
  • En iuj partoj de la regionoj borde de la mediteranea maro la ŝtonepokon sekvas la frua bronzepoko (en aliaj partoj de Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko bronzo ekuziĝas nur poste).