30698 Hipokoonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 30698 Hippokoon)
30698 Hipokoonto
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 30698 Hippokoon
Aliaj nomoj 2299 T-3; 2000 QM89
Malkovro
Malkovrintoj I. van Houten-Groeneveld,
C. J. van Houten
kaj Tom Gehrels
Dato de malkovro 16-a de oktobro 1977
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
kaj Leiden (Nederlando)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Troja tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
775,516 Gm (5,184 AU)
726,337 Gm (4,855 AU)
824,695 Gm (5,513 AU)
Discentreco 0,06342
Meza anomaliangulo 180,842°
Epoko 4-a de septembro 2017
Klinangulo 7,873°
Periodo 4311,183 tagoj (11,803 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
216,270°
Argum. de periapsido 100,908°
Terdistanco
- Minimuma

576,423 Gm (3,853 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 18,293 ± 0,891 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,101 ± 0,014
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,0
vdr

30698 Hipokoonto estas malgranda ne tre hela troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas proksime la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, do ano de la tiel nomata "Troja Tendaro".[1]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Tria Enketo pri Trojanoj" (angle Third Trojan Survey).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la mita Hipokoonto, amiko de la reĝo Rezo de Trakio. Hipokoonto kaj la aliaj trakoj estis dormantaj kiam Odiseo kaj Diomedo mortigis la reĝon Rezon kaj ties dekdu kunulojn. Nur Hipokoonto estis vekita far'de la dio Apolono.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (30001 – 31000)Poste:
(30697) 2137 T-330698 Hipokoonto(30699) 2356 T-3