31-a de oktobro
Jump to navigation
Jump to search
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 31-a de oktobro estas la 304-a tago de la jaro (la 305-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 61 tagoj restas.
Je la 31-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 802: Nikeforo la 1-a iĝis Bizanca imperiestro
- 1353: Pollando: Olsztyn iĝis urbo
- 1378: Kronigo de kontraŭpapo Klemento la 7-a kaŭzis Grandan okcidentan skismon
- 1512: Malkovro de fresko pentrita de Mikelanĝelo sur volbo de Siksta Kapelo laŭ mendo de papo Julio la 2-a
- 1517: Germanio: Marteno Lutero najlis siajn Naŭdek kvin Tezojn al la pordego de preĝejo en Wittenberg, protestante kontraŭ komerco per indulgencoj en la Katolika eklezio - komenco de reformacio, kontribuinta al apero de eklezioj kaj tradukoj de la Biblio, kune kun religiaj militoj
- 1587: Nederlando: en la plej aĝa Universitato de Lejdeno ekfunkciis biblioteko
- 1589: Pro murdo de 16 personoj estis ekzekutita en germana urbo Bedburg supozita homlupo Peter Stumpp
- 1754: Novjorko: Universitato Kolumbio fondiĝis en Usono
- 1756: Giacomo Casanova fuĝis nokte, de la 31-a de oktobro/1-a de novembro, de venecia malliberejo en Doĝo-palaco
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: pro la rusa bombardo en Gdańsk bruliĝis 132 grenejojn
- 1864: Nevado fariĝis la 36-a ŝtato de Usono.
- 1883: Konsekro de Preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio
- 1886: Portugalio: malkovro de Ponto Don Luis la 1-a en Porto
- 1897: En Norvegio komenciĝis la unuaj sportaj konkuroj pri kuro laŭ orientiĝado
- 1899: Germanaj astronomoj Max Wolf kaj Friedrich Karl Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Hamburgo
- 1917: Zamenhof/Esperanto-objekto: strato en Rio-de-Ĵanejro ricevis la nomon Zamenhof.
- Unua mondmilito:
- 1916: Bataloj de Isonzo: komenco de la naŭa batalo en Isonzo inter Italio kaj Aŭstrio-Hungario
- 1917: Brita-turka batalo de Be'er Ŝeba pri Gaza-urbo komenciĝis
- 1918: Kalistefa revolucio finis la aŭstran-hungaran interkonsenton - Hungario sendependiĝis, kio signifis disfalon de Aŭstrio-Hungario, la ĉefduko Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno demisiis - dum tumulto en Budapeŝto estis murdita estinta hungara ĉefministro István Tisza, kulpigita pri enmilitigo; imperiestro Karolo la 1-a pertelefone nomumis Mihály Károlyi nova ĉefministro; Tarnów iĝis unua liberigita urbo de postdispartiga Pollando - poloj malarmiligis aŭstrajn taĉmentojn kaj transprenis la regopovon, komandanto iĝis kolonelo Kajetan Amirowicz; en Krakovo polaj soldatoj en aŭstriaj uniformoj transprenis kazernon kaj Malnovan Urbodomon - aŭstroj transdonis regopovon al kolonelo Bolesław Roja; Pola Telegrafa Agentejo fondiĝis, kies ĝermo iĝis transprenitaj de ĵurnalistoj en Krakovo kaj Lvovo filioj de Viena Koresponda Buroo; komenco de polaj-ukrainaj bataloj pri Lvovo
- 1919: Metroo de Madrido publike ekfunkciis inter Pordo de la Suno kaj Cuatro Caminos
- 1922: Benito Mussolini iĝis ĉefministro de Italio
- 1924: Reprezentantoj de ŝparkasoj de 29 landoj decidis enkonduki Mondan Ŝparo-Tagon dum la lasta tago de la unua internacia ŝparado-kongreso en Milano
- 1933: Malfermo de internacia marhaveno en Ĥajfo flanke de alta komisaro de Palestino
- 1941: Suda Dakoto: oni finis konstrui post 14 jaroj monumenton Monto Rushmore kun kapoj de kvar usonaj prezidentoj - indiĝenaj indianoj, precipe Siuoj, konsideras tion malhonorigo de ilia sankta loko, pro tio pola skulptisto Korczak Ziółkowski komencis konstrui Monumenton al Freneza Ĉevalo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio limigis por dungitaj poloj libertempon al 6 tagoj en publika servo; en Lublin nekonataj farintoj forŝiris ĉiujn afiŝojn pri establo de ĜG; en Lodzo nombro de poloj serĉantaj laboron estis 76 620; en Vilno okazis tumulto pro manko de pano; Hans Frank ordonis likvidi polajn altlernejojn en Ĝenerala Gubernio, kie aktuale estis 550 mil germanaj soldatoj kaj 80 mil policanoj kun SS-anoj
- Prezidento de pola registaro en ekzilo Władysław Raczkiewicz proklamis amnestion por estintaj enprizonigitoj de koalicia Centrolew (direktita kontraŭ Józef Piłsudski-tendaro)
- Soveta invado en Pollandon: dum kunsido de Supera Soveto de Sovetunio parolante pri Ekstera politiko de Sovetunio Vjaĉeslav Molotov diris: Unu mallonga atako al Pollando sufiĉis, unue de germana armeo, kaj poste - de Ruĝa Armeo, por nenio restu post tiu ĉi aĉa bastarda filo de la Versajla traktato, kaj samtempe informis ke perdoj de la soveta armeo estis: 737 mortigitoj kaj 1862 vunditoj kaj ke en soveta mallibero ektroviĝis 230 mil de polaj oficiroj kaj soldatoj
- 1940: Regopovoj de ĜG redaktis la duan liston de malpermesitaj polaj libroj, kiu ampleksis 1249 librojn kaj 103 revuojn - la malpermeso koncernas 39 aŭtorojn kaj tuton de la eldona atingaĵo de 32 institucioj; en ĜG sub germana komisara administracio estis 2500 polaj kaj judaj entreprenoj; holokaŭsto: germanoj establis en apudvarsovia Falenica geton por judoj - en ĝi estis 7500 personoj, 1500 mortis pro malsatego kaj malsanoj, ĉirkaŭ 300 oni murdis en la geto aŭ loka laborejo kaj plimulto de ceteraj pereis en koncentrejo Treblinka; al Lublin dum la monato alvenis en 11 transportoj 6374 personoj deportitaj de enkorpigitaj teritorioj al Nazia Germanio; en Aŭŝvico kreiĝis konspira Asocio de Militara Organizaĵo, establita de enprizonigitaj soldatoj de Sekreta Pola Armeo fronte de Witold Pilecki; en Poznań aperis revuo de Nacia Partio "Naród w Walce" (Nacio en Batalo), kaj en Varsovio la skolta revuo "Źródło" (Fonto), eldonata ĝis junio 1942; en Varsovio oni komencis instruadon en sekreta Varsovia Universitato
- Batalo de Anglio finiĝis - dum 3 monatoj Luftwaffe perdis 1733 aviadilojn kaj pli ol 2,5 mil pilotojn, RAF 1087 aviadilojn kaj 544 pilotojn, en la bataloj partoprenis 141 polaj ĉasaviadilistoj, kiuj pafalterigis 203 germanajn aviadilojn, 35 probable kaj 36 difektis, mortfalis 29 polaj pilotoj
- 1941: En Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn, en Przecław (proksime al Mielec) gestapo pafekzekutis 9 polojn; en Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" enkondukan artikolon titolas Du armeoj de Pollando (eksterlanda en Skotlando, Egiptio, Kaŭkazio, Kanado, Norvegio, Francio, Afriko kaj la subtera en Pollando) - represata en Nov-Jorko, Londono kaj Palestino
- En koncentrejon Dachau alvenis de Varto-Lando transporto kun 539 polaj pastroj
- 1942: En Varsovio poloj ricevis nutraĵon kun taga energia valoro de 767 kalorioj por plenkreskulo kaj 731 por infano; germanaj regopovoj de ĜG eldonis por poloj 12 revuojn kaj ene de ĝi ekzistis 123 kinejojn, en tio 44 por poloj, 17 por germanoj kaj 62 miksitaj (kun filmoj aŭ por poloj aŭ por germanoj, escepte de judoj kaj ciganoj); holokaŭsto: el geto en Brzeżany (nun Ukrainio) oni forveturigis al ekstermejo Bełżec ĉirkaŭ 1000 judojn; germanoj komencis likvidon de geto en Tomaszów Mazowiecki - oni deportis 14 mil judojn al ekstermejo en Treblinka kaj surloke kreis trudlaborejon por mil personoj kapablaj labori
- Restadanta en Londono pola registaro en ekzilo estis informita pri fondo de Socia Help-Komitato por Juda Loĝantaro en Pollando
- 1943: Germanaj policoj pafmortigis: apud Krakovo 107, en Włoszczowa 28, en Jaworznik minimume 22 kaj en Ostrowiec Świętokrzyski 20 personojn
- 1944: Germanoj ĝis tiu ĉi tago deportis de Varto-Lando 435 167 polojn; germanaj armeoj, la 2-a kaj 9-a, dum bataloj ekde la 1-a de aŭgusto 1944 perdis 122 706 mortigitojn, vunditojn aŭ malaperintojn
- Nov-Zelando: al Velingtono en alvenis sur usona militŝipo grupo de 733 polaj georfoj post siberiaj ekziligitoj
- 1950: Kaŭna Teknologia Universitato fondiĝis en Litovio
- 1956: Sueza krizo: brita-franca bombado de militistaj celoj en Egiptio
- 1961: Moskvo: el Maŭzoleo de Lenin sur la Ruĝa Placo oni forigis mumiigitan korpon de Josif Stalin, kiu estis enterigita apud Kremlo
- 1961: Belizurbo, ĉefurbo de Brita Honduro (nun Belizo), estis tute detruita post trapaso de uragano
- 1967 En Prago dum kurento-paŭzo okazis kontraŭkomunista manifestacio de ĉirkaŭ 1500 studentoj kun kandeloj
- 1968: Ĉinio: Kultura Revolucio finiĝis
- 1968: Vjetnama milito: usona prezidento Lyndon B. Johnson ordonis ĉesigi bombadon de celoj en Nord-Vjetnamio
- 1975: Brita rokgrupo Queen eldonis Bohemian Rhapsody
- 1978: Hispana transiro: Hispana Konstitucio estis agnoskita de Kortesoj
- 1984: Delhio: ĉefministrino de Barato Indira Gandhi estis murdita de du siĥoj de ŝia gardistaro
- 1986: Eric Walter Elst malkovris asteroidon Chopin
- 1992: Papo Johano Paŭlo la 2-a plene rehonorigis Galilejon, kondamnitan de inkvizicio de la katolika eklezio
- 1992: Rafik Hariri iĝis ĉefministro de Libano
- 1994: Usono: Nacia Parko Valo de Morto fondiĝis
- 2002: Malkovro de luno de Jupitero - Arkeo
- 2004: Tabaré Vázquez gajnis prezidentan baloton en Urugvajo
- 2007: Prezideto de Iĉkerio Doku Umarov proklamis kreon de la Kaŭkaza Emirlando anstataŭ la ĝisnuna ŝtato
- 2008: Cifereca valuto Bitmono aperis - pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto
- 2010: Dilma Rousseff gajnis prezidentan balotadon en Brazilo
- 2010: 58 personoj pereis kaj 78 vundiĝis rezulte de terorista atako de Al-Kaida kontraŭ siria katolika eklezio en Bagdado
- 2011: Monda loĝantaro estis taksita de Unuiĝintaj Nacioj je 7 miliardoj
- 2014: Dum prova flugo super la Mojave-Dezerto en Kalifornio pasaĝera kosmoŝipo SpaceShipTwo paneis - la unua piloto sukcesis katapultiĝi, la dua pereis.
- 2014: Post ondo de protestoj en Burkino prezidento Blaise Compaoré demisiis - la regopovon transprenis armeestro
- 2015: 224 personoj pereis sur Sinajo en katastrofo de apartenanta al rusaj aerlinioj Metrojet Airbus A321, fluganta de Ŝarm el-Ŝejĥ al Sankt-Peterburgo
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1291: Philippe de Vitry, franca komponisto, muzikteoriisto de ars nova, poeto (m. 1361)
- 1345: Fernando la 1-a, reĝo de Portugalio, filo de Petro la 1-a (m. 1383)
- 1391: Duarte la 1-a, 11-a reĝo de Portugalio gvidanta ekspansion en Afriko (m. 1438)
- 1424: Ladislao la 3-a, reĝo de Pollando kaj Hungario el dinastio Jogajlidoj, pereinta en la batalo de Varna (m. 1444)
- 1534: Alfonso la 1-a, duko de Ferrara, patro de Herkulo la 2-a d'Este, mecenato de renesanco (n. 1476)
- 1618: Mariana de Jesuo, ekvadora triaordenano de franciskanoj, sanktulino, nacia heroo de Ekvadoro (m. 1645)
- 1620: John Evelyn, angla verkisto, ĝardenisto kaj kronikisto (m. 1706)
- 1632: Johannes Vermeer, nederlanda pentristo de baroko (m. 1675)
- 1636: Ferdinando Maria, princo-elektisto de Bavario (m. 1679)
- 1696: Maria Celeste Crostarosa, itala monaĥino, mistikulino, fondintino de redemptoristinoj, beatigita (m. 1755)
- 1705: Klemento la 14-a, papo, minoritano (m. 1774)
- 1747: Johann Karl Wezel, germana filozofo, lirikisto, pedagogo kaj verkisto (m. 1819)
- 1785: Georg Friedrich Kersting, germana pentristo de bidermajro (m. 1847)
- 1793: James Dunlop, aŭstralia astronomo, malkovrinto de radiogalaksio NGC 5128 (m. 1848)
- 1795: John Keats, angla poeto, reprezentanto de romantikismo (m. 1821)
- 1815: Karl Weierstrass, germana matematikisto, adepto de aritmetikigo de analitiko (m. 1897)
- 1821: Karel Havlíček Borovský, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj satira poeto (m. 1856)
- 1827: Richard Morris Hunt, usona arkitekto, kreinto de la enirejo al Novjorka Metropola Muzeo de Arto, piedestalo de la Statuo de Libereco kaj multaj domoj de la Kvina Avenuo (m. 1895)
- 1835: Adolf Von Baeyer, germana Nobelpremiita kemiisto juddevena, esploristo de kombinaĵoj aromataj (m. 1917)
- 1835: Krišjānis Barons, latva verkisto kaj folkloristo, kunkreinto de la latva romantikismo (m. 1923)
- 1838: Ludoviko la 1-a, reĝo de Portugalio, filo de Fernando la 2-a (m. 1889)
- 1853: Nikolaj Ivanoviĉ Kibaljĉiĉ, rusa revoluciisto kaj inventisto, ekzekutita (m. 1881)
- 1854: Hermann Oldenberg, germana hindologo, esploristo de budhismo, Rigvedo, upaniŝadoj kaj Mahabharato (m. 1920)
- 1864: Einar Benediktsson, islanda poeto kaj tradukisto, enestanta en esperantlingva "La Tradukisto" (m. 1940)
- 1865: Michał Wojnicz, pola-usona kemiisto, bibliofilo, malkovrinto de la Voynich-manuskripto (m. 1930)
- 1875: Vallabhbhai Patel, barata juristo, politikisto kaj ŝtatministro guĝaratdevena, disĉiplo de Mahatmo Gandhi, aktivulo por sendependeco per neperforta civila malobeado, konata de la bronza statuo apud la rivero Narmado (m. 1950)
- 1885: Karl Radek, bolŝevika politikisto kaj ĵurnalisto juddevena, aktivisto de Tria Internacio en Pollando, Germana Regno kaj Sovetunio, gloriganto de Stalin, murdita (m. 1939)
- 1887: Ede Andrási, rumanihungara komponisto de kantoj, ĥorkomponaĵoj kaj operetoj (m. 1953)
- 1887: Ĉiang Kai-ŝek, ĉefo de Kuomintango, prezidento de la Respubliko de Ĉinio (m. 1975)
- 1892: Aleksandro Aleĥin, rusa doktoro pri juro, poligloto, mondĉampiono pri ŝako (m. 1946)
- 1899: Nadeĵda Mandelŝtam, rusia verkistino, edzino de Osip Mandelstam (m. 1980)
- 1902: Carlos Drummond de Andrade, brazila poeto kaj verkisto, reprezentanto de la brazila literaturo (m. 1987)
- 1903: Jan Jaworski, pola historiisto, profesoro pri ĉinologio kaj japonologio (n. 1945)
- 1911: Włodzimierz Sedlak, katolika pastro, verkisto, profesoro, kreinto de la pola bioelektronika skolo, geologo kaj paleontologo, hipotezinta silician vivkomencon, kies la unua asistanto kaj doktoranto estis esperantisto Czesław Biedulski (m. 1993)
- 1918: Ágnes Kovács, hungara etnografino, filino de Jenő Szentimrei (m. 1990)
- 1918: Ian Stevenson, kanada biokemiisto, psikiatro kaj parapsikologo (m. 2007)
- 1919: Ben Metcalfe, kanada ĵurnalisto, prezidanto de Greenpeace (m. 2003)
- 1920: Helmut Newton, germana-aŭstralia juddevena fotisto de modo (m. 2004)
- 1922: Norodom Sianuk, reĝo de Kamboĝo, kunkreinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (m. 2012)
- 1925: Ferenc Szilágyi, rumania hungara operkantisto (m. 2010)
- 1927: Sándor Szíves, hungara-israela kuracisto kaj verkisto
- 1929: Bud Spencer, itala jursciencisto kaj aktoro, akirinto de pluraj patentoj pri teksado (m. 2016)
- 1929: Ferenc Szabó, rumania hungara kuracisto elmigrinta al Germanio (m. 1996)
- 1930: Zdzisław Najder, pola literatur-historiisto, disidento, monda aŭtoritato pri pola romanisto Joseph Conrad, direktoro de la pola sendostacio de Radio Libera Eŭropo, distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando (en ekzilo), kavaliro de Honora legio
- 1947: Frank Shorter, usona maratonisto, venkinto de Olimpika maratono
- 1947: Herman Van Rompuy, belga politikisto, prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- 1947: Lajos Károly Varga, rumania hungara fizikisto, ĉefesploristo en Temeŝvaro, gastesploristo en Budapeŝto
- 1950: Zaha Hadid, brita arkitektino irakdevena, distingita de la Pritzker-premio
- 1959: Neal Stephenson, usona sciencfikcia verkisto, konata de la romano Snow Crash
- 1960: Reza Pahlavi, filo de la lasta ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlavi
- 1961: Peter Jackson, novzelanda reĝisoro de la filmtrilogio La Mastro de l' Ringoj
- 1963: Rob Schneider, usona aktoro, scenaristo kaj produktoro
- 1964: Eduard Kokojti, oseta politikisto, prezidento de ne agnoskita de plejmulto da ŝtatoj Sud-Osetio
- 1970: Angelino Alfano, itala politikisto kaj juristo, parlamentano
- 1976: Piper Perabo, usona aktorino norveg-portugaldevena, rolinta en la filmo Beverly Hills Chihuahua
- 1986: Sean Paul Lockhart, usona modelo kaj filmaktoro
- 2000: Willow Smith, usona infana aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 932: Al-Muktadir, abasida kalifo el Bagdado (n. 895)
- 982: Oto la 1-a, duko de Ŝvabujo kaj Bavario
- 1147: Roberto (1-a Grafo de Gloucester) (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1214: Eleonoro de Anglio (Reĝino de Kastilio) (n. 1162)
- 1517: Fra Bartolomeo, itala renesanca pentristo, dominikano (n. 1472)
- 1534: Alfonso la 1-a, itala duko, mecenaso de renesanco (n. 1476)
- 1599: Andreo Bathori hungara reganto de Transsilvanio (n. 1566)
- 1666: Hieronymus Frobenius, germana kuracisto kaj urbestro dum kaj post tridekjara milito (n. 1580)
- 1732: Viktoro Amadeo la 2-a, duko de Savojo (n. 1666)
- 1744: Leonardo Leo, itala komponisto de baroko (n. 1694)
- 1768: Francesco Maria Veracini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1690)
- 1793: Jacques Pierre Brissot, franca juristo kaj revoluciulo (n. 1754)
- 1806: Utamaro, japana pentristo, konata de koloraj lignogravuraĵoj (n. 1753)
- 1806: Sophie Mereau, germana verkistino kaj tradukistino, edzino de Clemens Brentano (n. 1770)
- 1811: Christian Gotthilf Salzmann, germana protestanta pastro kaj pedagogo (n. 1744)
- 1858: Carl Thomas Mozart, aŭstra pianisto kaj oficisto, filo de Wolfgang kaj de Constanze Mozart (n. 1784)
- 1867: William Parsons, irlanda astronomo, konstruisto de la plej granda teleskopo en la 19-a jarcento (n. 1800)
- 1910: Lujza Harmath, hungara verkistino (n. 1846)
- 1916: Charles Taze Russell, usona predikisto, fondinto de la kristana religia komunumo Atestantoj de Jehovo (n. 1852)
- 1918: Egon Schiele, aŭstra pentristo kaj grafikisto, inspirita de secesio, viktimo de hispana gripo (n. 1890)
- 1925: Max Linder, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro, sinmortiginto (n. 1883)
- 1926: Harry Houdini, usona iluziisto kontraŭbatalanta spiritismon, kies edzino iĝis mediumo kontaktiĝanta postmorte kun li (n. 1874)
- 1931: Mihály Szabolcska, hungara poeto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1861)
- 1943: Max Reinhardt, aŭstra reĝisoro juddevena, per sia enscenigo de Jedermann fondinta la festivalon de Salcburgo (n. 1873)
- 1945: Wincenty Witos, pola politikisto, aktivulo de la popola movado, publicisto, trifoja ĉefministro de Pollando (n. 1874)
- 1957: Helena Willman-Grabowska, pola hindologo, iranologo kaj sanskritologo, lekciistino en Pariza Sorbono kaj Jagelona Universitato, kies disĉiploj estis Eugeniusz Słuszkiewicz kaj Franciszek Tokarz (n. 1870)
- 1965: Jan Kowalewski, pola diplomita subkolonelo de infanterio, kriptologo, matematikisto, lingvisto, diplomato, soldato de armea spionado rompinta sovetajn ĉifrojn dum la pola-bolŝevika milito (n. 1892)
- 1974: Jenő Nagy, rumania hungara verkisto, ekonomikisto (n. 1912)
- 1980: Jan Werich, ĉeĥa aktoro kaj verkisto, kun Jiří Voskovec kreinta klaŭnan duopon (n. 1905)
- 1984: Indira Gandhi, dufoja ĉefministrino de Barato, filino de Jawaharlal Nehru, murdita (n. 1917)
- 1993: Federico Fellini, itala reĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de filmoj La dolce vita, 8½, Amarcord kaj La ŝipo iras (n. 1920)
- 1993: River Phoenix, usona aktoro kaj muzikisto rolinta en la filmo Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito, viktimo de trodozo (n. 1970)
- 1996: Sándor Héjja, rumanihungara aktoro, edzo de Klára Sebők (n. 1942)
- 2001: István Kovács, rumania hungara radioraportisto (n. 1919)
- 2005: Amrita Pritam, barata poetino de panĝaba lingvo kaj hindia lingvo (n. 1919)
- 2006: Pieter Willem Botha, ĉefministro de Sud-Afriko kaj ties unua prezidento (n. 1916)
- 2011: Flórián Albert, hungara futbalisto ricevinta Oran Pilkon (n. 1941)
- 2013: Gérard de Villiers, franca verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto, aŭtoro de prispionaj romanoj (n. 1929)
- 2014: Motoshima Hitoshi, japana politikisto, urbestro de Nagasako (n. 1922)
- 2015: David Shugar, pola biologo kaj biofizikisto, kreinto de pola molekula-biofizika skolo, aŭtoro de pli ol 400 sciencaj publikaĵoj citataj 10 000 foje (n. 1915)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Keltoj: festo Saveno
- Protestantaj kalendaroj: Reformaciotago, gesto de la Reformacio
- Halloween, origine kelta festo, festiĝas de multaj usonanoj kaj kanadanoj.
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 31-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.