3122 Florence
3122 Florence | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 3122 Florence |
Aliaj nomoj | 1981 ET3 ; 1983 CN1 |
Historio | |
Malkovrinto | Schelte J. Bus |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
2-a de marto 1981 Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
264,589 Gm (1,769 AU) 152,597 Gm (1,020 AU) 376,580 Gm (2,517 AU) |
Discentreco | 0,4233 |
Meza anomaliangulo | 301,776° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 22,145° |
Periodo | 859,146 tagoj (2,352 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 22,40 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
336,063° |
Argum. de periapsido | 27,864° |
Terdistanco - Minimuma |
6,787 Gm (0,04537 AU) |
Naturaj satelitoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4,4 ± 0,03 km |
Maso - Denso |
7,9×1013 ± 2x1012 kg 2 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,09825 tago (2,3581 horoj) |
Geometria albedo | 0,231 ± 0,049 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 14,04 |
3122 Florence estas tre malgranda, hela triopa amora asteroido malkovrita la 2-an de marto 1981 de la usona astronomo Schelte J. Bus elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio). Ĝi ricevis la inan antaŭnomon "Florence" en honoro de la brita flegistino Florence Nightingale (1820–1910).
Ĝi estas en orbita resonanco 4:5 kun Marso.
Ĉar ĝia orbito proksimas tiun de Tero, ĝi estas klasifikita kiel terrenkonta asteroido kaj potence danĝera objekto. Ĝia tera MOID estas 0,0453705 AU, tio, kio signigifas, ke ĝia orbito pasas je 6,787 milionoj da km de tiu Tero ĉe la punkto, kie ambaŭ orbitoj estas plej proksimaj. Ĝi trairas la orbiton de Marso sed pro ĝia orbita klineco, ne tre proksimiĝas al tiu planedo : ĝia marsa MOID estas 0,28353 AU tie estas 42,415 milionoj da km.
- La 29-an de aŭgusto 1930 ĝi pasis al 0,05239 AU (7,8379 milionoj da km) de Tero.
- La 1-an de septembro 2017 ĝi pasis al 0,04724 AU (7,0665 milionoj da km) de Tero. Tiam ĝia videbla magnitudo atingis 8,8.
- La 2-an de septembro 2057 ĝi pasos al 0,04996 AU (7,4736 milionoj da km) de nia planedo.
Satelitoj[redakti | redakti fonton]
Okaze de la proksima paso de la 1-an de septembro 2017, radaraj bildoj ricevitaj per la Komplekso de foraj kosmaj komunikoj de Goldstone inter la 29-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro 2017 montris du satelitojn.[1] La Observatorio de Arecibo konfirmis tiun observon.[2][3]
La plej interna satelito havas diametron de 0,2 km, orbitas kun duona grandakso taksata je 4,6 km kaj orbita periodo de ĉirkaŭ 7,2 horoj (0,3 tago) ; tio, kiu estas la plej mallonga orbita periodo el tiuj de la konataj satelitoj de terrenkontaj asteroidoj.
La ekstera satelito havas diametron de 0,3 km, duonan grandakson de 9,8 km kaj orbita periodo de 24,5 ± 2,4 horoj (1,02 ± 0,1 tago).
Ambaŭ satelitoj havas longigitan formon kaj estas en ligita rotacio. Eblas, ke tiuj satelitoj formiĝis el materialoj eljetitas pro la rapida rotacio[4] de la ĉefa korpo, rotacio rapidigita pro la efiko YORP.[3]
3122 Florence estas la tria triopa asteroido konata inter la terrekontaj asteroidoj post (153591) 2001 SN263 kaj (136617) 1994 CC.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Radaro montras du lunoj ĉirkaŭ la asteroido Florence ; el la paĝaro de NASA (angle)
- ↑ Asteroido Florence havas du lunojn ; el Sky & Telescope 2-a de septembro 2017 (angle)
- ↑ 3,0 3,1 Tumondaj Teleskopoj Kunlaboras por Observi la Asteroidon Florence Dum Ĵusa Paso Proksime de Tero ; el la paĝaro de NASA (angle)
- ↑ Kiom rapide asteroido rotacias ? el NASA's Cosmos (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Du lunoj por la asteroido Florence ; el Science et Avenir
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- angle (3122) Florence ; el la paĝoj de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3121 Tamines | 3122 Florence | 3123 Dunham |