3122 Florence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 3122 Florenco)
Saltu al: navigado, serĉo
3122 Florence
asteroido
Florence kaj ĝiaj 2 satelitoj (Foto de NASA, 2-a de septembro 2017)
Florence kaj ĝiaj 2 satelitoj (Foto de NASA, 2-a de septembro 2017)
Oficiala nomo 3122 Florence
Aliaj nomoj 1981 ET3 ; 1983 CN1
Historio
Malkovrinto Schelte J. Bus
Dato de malkovro
Loko de malkovro
2-a de marto 1981
Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
264,559 Gm (1,768 AU)
152,700 Gm (1,021 AU)
376,418 Gm (2,516 AU)
Discentreco 0,423
Meza anomaliangulo 149,547°
Klinangulo 22,162°
Periodo 859,003 tagoj (2,352 jaroj)
Meza cirkulrapido 22,40 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
336,147°
Argum. de periapsido 27,708°
Terdistanco
- Minimuma

7,0665 Gm (0,04724 AU)
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro 4,9 km
Rotacia periodo 0,09825 tago (2,3581 horoj)
Geometria albedo 0,231
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 14,2
v  d  r
Information icon.svg

3122 Florence estas tre malgranda amora asteroido malkovrita la 2-an de marto 1981 de la usona astronomo Schelte J. Bus elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio). Ĝi ricevis la inan antaŭnomon "Florence" en honoro de la brita flegistino Florence Nightingale (18201910).

Ĉar ĝia orbito proksimas tiun de Tero, ĝi estas klasifikita kiel terrenkonta asteroido kaj potence danĝera objekto. Ĝia tera-MOID estas 0,0443368 AU, tio, kio signigifas, ke ĝia orbito pasas je 0,0443368 AU (6,6327 milionoj da km) de tiu Tero ĉe la punkto, kie ambaŭ orbitoj estas plej proksimaj. Ĝi trairas la orbiton de Marso sed pro ĝia orbita klineco, ne tre proksimiĝas al tiu planedo.

- La 29-an de aŭgusto 1930 ĝi pasis al 0,05239 AU (7,8379 milionoj da km) de Tero
- La 1-an de septembro 2017 ĝi pasis al 0,04724 AU (7,0665 milionoj da km) de Tero. Tiam ĝia videbla magnitudo atingos 8,8. - La 2-an de septembro 2057 ĝi pasos al 0,04996 AU (7,4736 milionoj da km) de nia planedo.

Satelitoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la proksima paso de la 1-an de septembro 2017, radaraj bildoj ricevitaj per la Komplekso de foraj kosmaj komunikoj de Goldstone inter la 29-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro 2017 montris du asteroidajn satelitojn.[1] La Observatorio de Arecibo konfirmis tiun observon.[2]

Tiuj satelitoj orbitas al 4,7 km kaj 9,8 km de la centra korpo. Iliaj grandoj, ankoraŭ malbone konataj, estus inter 100 kaj 300 m, iliaj orbitaj periodoj estas ĉirkaŭ 8 horoj por la intera luno kaj inter 22 kaj 27 horoj por la ekstera. La intera satelito havas plej mallonga orbita periodo el tiuj de la konata satelitoj de terrenkontaj asteroidoj

3122 Florence estas la tria triopa asteroido konata inter la terrekontaj asteroidoj post (153591) 2001 SN263 kaj (136617) 1994 CC.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Radaro montras du lunoj ĉirkaŭ la asteroido Florence ; el la paĝaro de NASA (angle)
  2. Asteroido Florence havas du lunojn ; el Sky & Telescope 2-a de septembro 2017 (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (3001 - 4000) Poste:
3121 Tamines 3122 Florence 3123 Dunham