31 Eŭfrozino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
31 Eŭfrozino
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Infraruĝa obla vido de la asteroido Eŭfrozino far'de WISE la 17-an de majo 2010
Infraruĝa obla vido de la asteroido Eŭfrozino far'de WISE la 17-an de majo 2010
Infraruĝa obla vido de la asteroido Eŭfrozino far'de WISE la 17-an de majo 2010
asteroido
Oficiala nomo 31 Euphrosyne
Aliaj nomoj A907 GP; A918 GB
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Eŭfrozino vd
Malkovro
Malkovrinto James Ferguson
Dato de malkovro 1-a de septembro 1854
Loko de malkovro Vaŝingtono (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
471,163 Gm (3,155 AU)
364,755 Gm (2,438 AU)
577,571 Gm (3,861 AU)
Discentreco 0,226
Meza anomaliangulo 87.167°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 26,316°
Periodo 2041,585 t (5,59 j)
Meza cirkulrapido 16,57 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
31,238 °
Argum. de periapsido 61,996 °
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 267.08 ± 2.61 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(6,23 ± 1,17) ×1018 kg
(710 ± 160) kg/m3
~ 0,068 m/s2
~ 0,1319 km/s
Rotacia periodo 0,2305 t (5,531 h)[1]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 159 K
Geometria albedo 0,0543
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 6,74
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

13,61
10,16
vdr

31 Eŭfrozino estas unu el la plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita de la usona astronomo James Ferguson, la 1-an de septembro 1854.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Eŭfrozino, unu el la tri Gracioj de la helena mitologio.

Eco[redakti | redakti fonton]

En 2019, ĝia malgranda asteroida satelito estis malkovrita.

Kvankam granda, ĝi estas malhela asteroido de spektra klaso "C" kaj orbitas proksime de la ekstera rando de la ĉefa asteroida zono: ĝi restas feble brila (ŝajna magnitudo > +10,2) kaj neniam estas videbla per binokloj. Ĝia orbito estas nekutima pro siaj klineco kaj discentreco, kiuj pensigas pri tiuj de 2 Pallas.

Laŭ modelo de Eŭfrozinoj bazita sur ties luma kurbo, tiu korpo havas krude sferan formon.

Modelo de Eŭfrozinoj bazita sur ĝia luma kurbo.


Eŭfrozina familio[redakti | redakti fonton]

Eŭfrozino estas la plej granda korpo de la Eŭfrozina familio, grupo da ĉirkaŭ 323 ĝis 2066 korpoj malhelaj kaj kun granda orbita klineco. La familio estas dividita en du partoj de la malpleno de Kirkwood ĉe 2,5 AU, pro tio iuj anoj emas fariĝi apud-teraj objektoj.[2]

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 15-an de marto 2019 de P. Vernazza, B. Carry, F. Vachier, J. Hanus, J. Berthier, B. Yang, F. Marchis, kaj la teamo HARISSA de la Centro de Astrofizika Esploro de Liono, uzinte observojn per la adaptiĝema Tre Granda Teleskopo de ESO (Ĉilio); anoncita la 17-an de majo 2019

Tiu satelito havas diametron de ĉirkaŭ 6,7 ± 2,4 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 677 km kaj orbita periodo de ĉirkaŭ 28,8 horoj (1,2 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1-1000)Poste:
30 Uranio31 Eŭfrozino32 Pomona