32532 Tereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
32532 Tereo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 32532 Thereus
Aliaj nomoj 2001 PT13; 1995 MM6 ;
1999 NE2
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 9-a de aŭgusto 2001
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj
Saturnrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
1,591 Tm (10,633 AU)
1,275 Tm (8,522 AU)
1,907 Tm (12,744 AU)
Discentreco 0,1985
Meza anomaliangulo 198,560°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 20,353°
Periodo 12665,123 tagoj (34,675 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
205,323°
Argum. de periapsido 86,362°
Terdistanco
- Minimuma

1,133 Tm (7,577 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 86,500 ± 1,900 km
Rotacia periodo 0,3473 tago (8,335 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,059 ± 0,013
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 9,1
vdr

32532 Tereo estas meze granda malhela saturnrenkonta asteroido de la klaso de la Centaŭroj, malkovrita la 9-an de aŭgusto 2001 en la kadro de la kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Ĝia saturna MOID estas nur 0,0509142 astronomia unuo (7,617 milionoj da km) kaj, la 9-an de junio 1924, ĝi pasis al 0,49516 AU (74,075 milionoj da km) de Saturno.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la mitologia centaŭro Tereo; ĉasisto, kiu kaptis ursojn kaj portis ilin, vivantajn kaj baraktantajn, en sian hejmon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (31001 – 32000)Poste:
32531 Ulrikababiaková32532 Tereo32533 Tranpham