33-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kun la partopreno de proksimume 400 personoj okazis, de la 12-a ĝis la 17-a de julio 1997, ĉe la Federacia Universitato de Paraná, la 33-a Brazila Kongreso de Esperanto en Curitiba kune kun la 18-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj la 1-a Infana Brazila Kongreso, kun elstara partopreno de la lernejo Infana Ĝardeno Esperantista Zamenhof, el la urbo “Franca”, San-Paŭlio.

La malfermo de la Kongreso kaj la arta programo iĝis ĉe la aŭditorio de la Ŝtata Kolegio de Paraná, sed la kongresejo estis en la Universitato.

La programo estis varia kaj oni reliefigas la prezentadon de la vidbendoj, en Esperanto, “Esperanto en la Brazila Altebenaĵo” kaj “Aragvaja Eko-Krio”, ambaŭ verkoj de la esperantisto Cyro Freitas, el Barra do Garças, krom vizito al turisma havenurbo Paranaguá.