3362 Khufu
Aspekto
| 3362 Khufu | |
| asteroido | |
| potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto • terrenkonta asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 3362 Khufu |
| Aliaj nomoj | 1984 QA |
| Nomita laŭ | Ĥufu vd |
| Malkovro | |
| Malkovrintoj | Maria Antonella Barucci kaj R. Scott Dunbar |
| Dato de malkovro | 30-a de aŭgusto 1984 |
| Loko de malkovro | Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | Atona asteroido asteroida zono vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
148,022 Gm (0,989 AU) 78,653 Gm (0,5258 AU) 217,391 Gm (1,453 AU) |
| Discentreco | 0,469 |
| Meza anomaliangulo | 233,554° |
| Klinangulo | 9,917° |
| Periodo | 359,501 tagoj (0,984 jaro) |
| Meza cirkulrapido | 29,94 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
152,479° |
| Argum. de periapsido | 55,019° |
| Terdistanco - Minimuma |
1,692 Gm ( 0.0113 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 0,7 km |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,21 |
| Observaj ecoj | |
| Absoluta magnitudo | 18,3 |
3362 Khufu estas tre malgranda sed hela atona asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 30-an de aŭgusto 1984 de la geastronomoj Maria Antonella Barucci kaj R. Scott Dunbar elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la antikva egipta faraono Ĥufu, pli konata sub la greka nomo de Keopso.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia orbito trairas tiujn de Marso, de la Tero kaj de Venuso: ĝi do estas marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido. Ĝi proksimiĝas ankaŭ je 0,2 AU de Merkuro.
- La 17-an de aŭgusto 1921 ĝi pasis al 0,0170 AU (2,536 milionoj da km) de Tero.
- La 18-an de aprilo 2091 ĝi pasos al 0,0113 AU (1,692 milionoj da km) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
|---|---|---|
| 3361 Orfeo | 3362 Khufu | 3363 Bowen |

