3753 Cruithne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 3753 Kruinjo)
3753 Cruithne
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido • Sunsistema astreto • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 3753 Cruithne
Aliaj nomoj 1986 TO; 1983 UH
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Cruthin vd
Malkovro
Malkovrinto Duncan Waldron
Dato de malkovro 10-a de oktobro 1986 vd
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
149,249 Gm (0,998 AU)
72,410 Gm (0,484 AU)
226,088 Gm (1,511 AU)
Discentreco 0,515
Meza anomaliangulo 241,577°
Klinangulo 19,806°
Periodo 363,980 tagoj (0,9965 jaroj)
Meza cirkulrapido 29,82 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
126,262°
Argum. de periapsido 43,796°
Terdistanco
- Minimuma

13,654 Gm (0,0913 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,3 km
Rotacia periodo 1,1379 tago (27,3099 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,365 vd
Observaj ecoj
Spektroklaso Q
Absoluta magnitudo 15,1
Videbla magnitudo 16,46 vd
vdr

3753 Cruithne estas malgranda atona asteroido kies orbita periodo estas preskaŭ egala al tiu de Tero. Ĝi estas marsrenkonta kaj venusrenkonta asteroido. Ĝi estus teknike terrenkonta asteroido, sed fakte, ĉar ĝi estas en orbita resonanco 1:1 kun Tero, ĝi sekvas, rilate al nia planedo, hufuman orbiton kaj neniam alproksimiĝas Teron al malpli de 13 milionoj da km.

Ĝi foje estis (mistrafe) nomita "dua luno de Tero". Prefere ĝi estas tiel dirita tera akompananto.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la etno Cruithne, kiu enloĝis en Irlando en alta Mezepoko.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 10-an de oktobro 1986 de la skota astronomo Duncan Waldron elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Antaŭe ĝi estis observita en 1983 de la belga astronomo Eric Walter Elst kaj de la itala astronomo Giovanni de Sanctis elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio, sub la provizora nomo 1983 UH.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia nekutima orbito estis determinita en 1997 de Paul Wiegert kaj Kimmo Innanen de la Universitato York de Toronto, kaj Seppo Mikkola de la Universitato de Turku en Finnlando.

Tiu orbito krucas tiujn de Marso kaj Venuso. Vidita de Tero, Cruithne sekvas kurbon kun formo de "fabo" ĉirkaŭ la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Tero.

Ĉar la orbita periodo de Cruithne estas iomete pli malgranda ol unu jaro, tiu "fabo" iom post iom malproksimiĝas de Tero, ĝis kiam ĝi atingos la alian punkton de Lagrange, L5, post ĉ. 385 jaroj.

En tiu momento, pro gravita altiro de Tero la orbita periodo de Cruithne iĝos iom pli granda ol tiu de Tero, kaj la asteroido refoje malproksimiĝos de nia planedo. La tuta ciklo daŭras ĉ. 770 jarojn.

Fine, vidita elde Tero Cruithne trairas hufuman orbiton. Ĝi pliproksimiĝis al Tero la 18-a de julio 1902 kun 13,654 milionoj da km (0,0913 AU) kaj revenos tiom proksime nur en 2292.

orbito, de Cruithne kaj de Tero
"Faboforma" orbito de Cruithne, vidita elde Tero


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3752 Camillo3753 Cruithne3754 Kathleen