UK 1953

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 38-a UK)
UK 1953
Loko Zagrebo,  Jugoslavio
Ekde 25-a de julio 1953
Ĝis 1-a de aŭgusto 1953
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 38-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1953, en Zagrebo, Jugoslavio, kun 1760 partoprenantoj. La solena malfermo okazis dimanĉe la 26-an de julio 1953, la solena fermo sabate la 1-an de aŭgusto 1953.

Kiel kongresejo servis Laborista Domo, kie sepdek gesamideanoj deĵoris en la Akceptejo. La kongresanoj alvenis jam sabate la 25-an de julio 1953. En la hotelo "Esplanade" okazis Interkona Vespero.

La solenan malfermon ĉeestis Alta Protektanto D-ro Vladimir Bakarič, Prezidanto de la Kroata Respubliko, la urbestro de Zagrebo s-ro Večeslav Holjevac kaj la reprezentanto de Unesko s-ro Pierre Lebar. La kongreson malfermis s-ro Ernfrid Malmgren, prezidanto de UEA.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Heroldo de Esperanto, 1182, 16.8.1953