3959 Irwin
| 3959 Irwin | |
| asteroido | |
| asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 3959 Irwin |
| Aliaj nomoj | 1954 UN2; 1981 TP4; 1981 UX10 1986 CY1 |
| Nomita laŭ | John B. Irwin vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Indiana Asteroid Program |
| Dato de malkovro | 28-a de oktobro 1954 |
| Loko de malkovro | Broklino (Indianao) |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | asteroida zono vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
337,880 Gm (2,259 AU) 274,555 Gm (1,835 AU) 401,205 Gm (2,682 AU) |
| Discentreco | 0,187 |
| Meza anomaliangulo | 37,438° Epoko: 25-a de februaro 2023 |
| Klinangulo | 3,281° |
| Periodo | 1239,807 tagoj (3,394 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 19,82 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
210,890° |
| Argum. de periapsido | 198,232° |
| Terdistanco - Minimuma |
126,282 Gm (0,8441 AU) |
| Naturaj satelitoj | 1 |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | Kombinata: 4,14 ± 0,33 km Ĉefa korpo: 3,98 ± 0,32 km |
| Rotacia periodo | 0,1358 tago (3,2591 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,259 ± 0,089 |
| Observaj ecoj | |
| Absoluta magnitudo | 14,08 |
3959 Irwin estas tre malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 28-an de oktobro 1954 en la kadro de la Indianaa Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianao, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la usona astronomo John B. Irwin (1909–1997),[1] profesoro pri astronomio en la Universitato de Indianao de 1948 ĝis 1964.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas en orbitaj resonancoj 5:9 kun Marso kaj 7:2 kun Jupitero.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 14-an de novembro 2022 de V. Benishek, F. Salvaggio, R. Papini, A. Marchini, P. Pravec, F. Pilcher kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 9-an de februaro 2023.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,15 km, orbitan duonan grandakson estimata je 6,6 km kaj orbitan periodon de 0,6517 ± 0,0002 tago (15,6408 ± 0,005 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (3959) Irwin; paĝo de Wm. Robert Johnston
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
|---|---|---|
| 3958 Komendantov | 3959 Irwin | 3960 Chaliubieju |
