Saltu al enhavo

3 Idiotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3 Idiotoj
filmo
Originala titolo थ्री ईडियट्स
Originala lingvo hindia lingvo
Kina aperdato 25 dec. 2009, 18 maj. 2013, 23 dec. 2009
Ĝenro komedia dramo, amikopara filmo, komedia filmo, muzika filmo, drama filmo, amafera filmo
Reĝisoro(j) Rajkumar Hirani
Produktisto(j) Vidhu Vinod Chopra
Scenaro Abhijat Joshi
Loko de rakonto Delhio
Muziko de Shantanu Moitra
Rolantoj Aamir Ĥan  R. Madhavan  Sharman Joshi  Kareena Kapoor  Boman Irani  Javed Jaffrey  Omi Vaidya  Mona Singh  Parikshit Sahni
Produktinta firmao Vinod Chopra Films 
Eros International
Honorigoj Filmfare Award for Best Film
IMDb
vdr

3 Idiots estas barata komedi-drama filmo de 2009, reĝisorita kaj verkita de Rajkumar Hirani kaj produktita de Vidhu Vinod Chopra, kun filmo de Abhijat Joshi, inspirita de la romano Five Point Someone de Chetan Bhagat. La kinosteloj Aamir Ĥan, R. Madhavan kaj Sharman Joshi ĉefrolis, kune kun Kareena Kapoor, Boman Irani kaj Omi Vaidya. La filmo temas pri la amikeco de tri studentoj en barata inĝeniera kolegio kaj estas satiro pri la sociaj premoj sub azia eduka sistemo. Ĝi ankaŭ inkludis realajn baratajn inventojn de Remya Jose, Mohammad Idris, Jahangir Painter kaj Sonam Wangchuk.[1]

La filmo ricevis aplaŭdon de la kritikistoj kaj komercan sukceson. 3 Idiotoj estis la plej monenspeziga filmo en sia komenca semajnfino en Barato kaj havis la plej altajn malfermtagajn kolektojn por barata filmo ĝis tiu momento kaj ankaŭ havis la rekordon por la plej altaj retaj enspezoj en la unua semajno por bolivuda filmo. Ĝi ankaŭ fariĝis unu el la malmultaj barataj filmoj tiutempe, kiu sukcesis en orientaziaj merkatoj kiel ekzemple Ĉinio kaj Japanio. La filmo ankaŭ havis socian efikon al sintenoj pri edukado en Barato same kiel en aliaj aziaj landoj kiel ekzemple Ĉinio.

  • Aamir Ĥan kiel Ranchoddas
  • Shoaib Ahmed kiel Chhote
  • R. Madhavan kiel Farhan Qureshi
  • Sharman Joshi kiel Raju Rastogi
  • Kareena Kapoor kiel Pia Sahastrabuddhe
  • Boman Irani kiel Dr. Viru Sahastrabuddhe
  • Omi Vaidya kiel Chatur Ramalingam
  • Rahul Kumar kiel Manmohan
  • Mona Singh kiel Mona Sahastrabuddhe
  • Parikshit Sahni kiel Qureshi, patro de Farhan
  • Farida Dadi kiel Qureshi, patrino de Farhan
  • Amardeep Jha kiel Mrs Rastogi, patrino de Raju
  • Arun Bali kiel Shamaldas Chanchad
  • Ali Fazal kiel Joy Lobo
#TitoloKantisto(j)tempo
1"Aal Izz Well"Sonu Nigam, Shaan, Swanand Kirkire04:34
2"Zoobi Doobi"Sonu Nigam, Shreya Ghoshal04:06
3"Behti Hawa Sa Tha Woh"Shantanu Moitra, Shaan04:59
4"Give Me Some Sunshine"Suraj Jagan, Sharman Joshi, Rahat Fateh Ali Khan04:05
5"Jaane Nahin Denge Tujhe"Sonu Nigam03:30
6"Zoobi Doobi"Sonu Nigam, Shreya Ghoshal03:27
7"Aal Izz Well"Sonu Nigam, Shaan, Swanand Kirkire, Jaive Samsun04:41
Totalo29:22

Monrezultoj

[redakti | redakti fonton]

La filmo enspezis tutmonde ₹459.96 (88 milionojn da dolaroj) kio estis la plej enspeziga barata filmo ĝis tiu momento. Ĝi estis aldonita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la filmo kun plej bonaj monrezultoj en Bolivudo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 3 Idiots (Film) (angle). South China Morning Post. Alirita 2020-06-03 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]