4′33″

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥoro prezentas 4'33" en Borgloon, Belgio je la 19-a de junio 2016

4'33" (prononcata angle Four minutes, thirty-three seconds aŭ de la komponisto mem Four, thirty-three; esperante Kvar minutoj, tridek tri sekundojKvar, tridek tri) estas trimovimenta komponaĵo de la usona avangarda komponisto John Cage (1912-1992). Ĝi estis komponita en 1952 por iu ajn muzikilo (aŭ kombinaĵo de muzikiloj), kaj la skribaĵo instruas al la ludanto ne ludi muzikilon dum la tuta daŭro de la komponaĵo, tra la tri movimentoj (la unua movimento daŭras tridek sekundojn, la dua du minutojn kaj dudek tri sekundojn, kaj la tria unu minuton kaj kvardek sekundojn). Kvankam komune perceptata kiel kvar minutoj kaj tridek tri sekundoj de silento, la komponaĵo fakte konsistas el la sonoj de la medio, kiujn aŭdas la aŭskultantoj dum la ludado. Tra la jaroj, 4'33" fariĝis la plej fama kaj plej polemika komponaĵo de Cage.

Elpensite en ĉirkaŭ 1947 kaj 1948, dum la komponisto laboris pri sia Sonatas and Interludes, 4'33" fariĝis por Cage la pinto de lia ideo, ke iaj ajn sonoj konsistigas, aŭ povas konsistigi, muzikon. Ĝi ankaŭ estis spegulaĵo de influo de Zen-Budhismo, kiun studis Cage ekde la malfruaj 1940-aj jaroj. En intervjuo en 1982, kaj dum pluraj aliaj fojoj, Cage diris, ke 4'33" estas laŭ li sia plej grava verko.