4-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de aprilo estas la 94-a tago de la jaro (la 95-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 271 tagoj restas.
Je la 4-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 986: En Quedlinburg okazis kunveno, dum kiu princo de Pollando Mjeŝko la 1-a omaĝis al Oto la 3-a donacante kamelon al la juna reganto
- 1081: Aleksio la 1-a estis nomumita imperiestro de la Bizanca Imperio.
- 1147: Frederiko la 1-a iĝis duko de Ŝvabio
- 1147: La unua kronika mencio pri Moskvo - dum la regado de Georgo la Longbraka
- 1297: Papo Bonifaco la 8-a kreis Regnon de Sardio kaj Korsiko kaj feŭdigis ĝin al reganto de Aragono
- 1406: Jakobo la 1-a iĝis reĝo de Skotlando
- 1460: Svislando: ofiaciala inaŭguro de la Universitato de Bazelo
- 1500: Dum navigado al Barato portugalo Pedro Álvares Cabral malkovris Brazilon, opiniante ĝin insulo
- 1507: Marteno Lutero ordiniĝis
- 1525: Germana Kamparana Milito: armeo de ŝvaba unuiĝo venkis ribelon de kamparanoj en batalo de Leipheim
- 1541: Ignaco Lojola iĝis la unua generalo de la ordeno de jezuitoj
- 1546: Pollando: Stoczek Łukowski iĝis urbo
- 1571: Pollando: Węgorzewo ricevis urborajton
- 1581: Angla korsaro Francis Drake estis nobeligita de la reĝino Elizabeto la 1-a sur ferdeko de sia galiono Golden Hind
- 1588: Kristiano la 4-a iĝis reĝo de Danio-Norvegio
- 1655: Pollando: incendio tute detruis Górowo Iławeckie
- 1660: Pola militisto Stefan Czarniecki pro siaj militaj meritoj, pere de partizana batalado dum la sveda diluvo, ricevis vilaĝon Bjalistoko
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: Tadeusz Kościuszko en la batalo de Racławice venkis la rusan armeon - pere de sturmo kun militaj falĉiloj polaj kamparanoj, gvidataj de Bartosz Głowacki, akiris 12 kanonojn
- 1818: Usona Kongreso rezoluciis pri la flago de Usono
- 1841: John Tyler iĝis prezidento de Usono.
- 1841: William H. Harrison mortis (pro pneŭmonito) kiel la unua prezidento dum sia ofico
- 1847: Operejo Gran Teatre del Liceu malfermiĝis en Barcelono
- 1850: Kalifornio: Los-Anĝeleso iĝis urbo
- 1857: Brita-persa milito finiĝis pro malvenko de kaĝaroj
- 1858: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Kalipso
- 1884: Oni kontraktis armistican konsenton laŭ kiu Bolivio transdonis al Ĉilio parton de sia marbordo, perdinte per tio atingeblon al la maro
- 1905: Barato: en la nuna Himaĉal-Pradeŝo tertremo mortigis 20 000 homojn detruante interalie Dharamsala
- 1909: En brazila Porto Alegro fondiĝis Sport Club Internacional
- 1919: Antanas Smetona iĝis la unua prezidento de Litovio
- 1919: En renaskiĝinta Pollando fondiĝis Pola Universitato en Poznań (ekfunkciis filozofia fakultato) - de 1955 konata kiel la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań
- 1919: En Varsovio oni fondis kabaredon Qui Pro Quo, kun kiu i.a. kunlaboris Julian Tuwim, Eugeniusz Bodo, Hanka Ordonówna - la plej fama en intermilita periodo
- 1920: En Malnova Urbo de Jerusalemo eksplodis araba-juda tumulto (4-7-an de aprilo, dum la plej grava islama pilgrima festo ene de Palestino) - 5 judoj kaj 4 araboj pereis, kaj 216 judoj kaj 23 araboj vundiĝis, kio estis rezulto de la juda setlado en Palestino, kreskoj de enmigro kaj cionisma movado
- 1926: En Częstochowa aperis katolika revuo Niedziela (Dimanĉo), komence kiel dioceza kaj post la dua mondmilito tutpollanda
- 1934: Sovetunio plidaŭrigis pakton pri neagreso kun Baltio
- 1939: En Budapeŝto oni subskribis finon de la milito inter Slovaka ŝtato kaj Hungara reĝlando
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En la tagoj 2-4.04, kadre de Aranĝo T4 germanoj murdis 499 pacientojn de psikiatria hospitalo en Warka, kion oni nomis "eŭtanazio" de mense nedotitaj; en la unua publika amasa ekzekuto sur armea spaco en Firlej apud Radom germanoj pafmortigis 145 polajn kamparanojn el 3 vilaĝoj (venĝante partizanan agadon de la militisto Henryk Dobrzański) - dum la milito ĉi loke en amasaj ekzekutoj oni murdis 12-15 miloj de personoj; germana polico deportis al siaj koncentrejoj laŭvicajn polojn de Ostrów Wielkopolski - sume kun deportado de la 24-a de aprilo 1940 oni sendis 150 personojn; en Bydgoszcz komenciĝis unuaj deportadoj de poloj al Ĝenerala Gubernio; Varsovio: "Nowy Kurier Warszawski" malkaŝis detruostaton de la fervoja trafiko dum la germana invado en Pollandon: 1300 km de fervoja trako estis damaĝita en 1600 lokoj, oni difektis 600 disvojojn kaj el 300 vapormaŝinoj postrestis nur 37 taŭgajn por uzo.
- Kadre de soveta genocida masakro de Katin komenciĝis ekstermado de polaj oficiroj el militkaptitejo en Ostaŝkov - pli ol 6300 policanoj kaj soldatoj de la Korpuso de Limzona Protekto estis pafmortigitaj post ilia transporto al NKVD-sidejo en Kalinin (nuntempe Tverj) kaj enterigitaj en 25 amasaj tomboj en Miednoje; germanaj regopovoj nomumis Rudolf Höß komandanto de koncentrejo Aŭŝvico; post bombado fare de germanaj aviadiloj en fjordo Rombaken sinkis pola destrojero "Grom" kun 59 maristoj; laŭ Vatikana Radio "Sendiulo", gazeto de moskvaj ateistoj, kun aprobo skibis pri germanaj reprezalioj kontraŭ religio kaj dankis al Hans Frank; Nov-Jorko: "Nowy Świat" citis germanan "Preussische Zeitung": Vilno estas unusola pli granda urbo de malnova Pollando, en kiu povas ankoraŭ manifestiĝi agado de polaj naciistoj. (...) Vilno iĝis politika centro de polaj ribelemuloj;
- 1941: En Krakovo oni solene malfermis germanan "Ŝtatan Bibliotekon"; gestapo devigis al forlaso de Lodzo 19 karmelaninojn
- Nord-Afrika kampanjo: germana armeo en Libio Afrika Korps konkeris Bengazi; usona prezidento Franklin D. Roosevelt ebligis aliri al britaj militŝipoj usonajn dokojn
- 1942: En malliberejo de Katowice germanoj gilotinis 9 polojn; germana polico pafmortigis verkistinon Halina Górska, kunfondintinon de la revuo "Sygnały" (Signaloj); germanaj regopovoj rememorigis pri ekzistanta devo sur enkorpigitaj teritorioj laborigi polajn infanojn post fino de la 14-a vivjaro
- 1943: Soldatoj de Pola Enlanda Armeo en Przemyśl plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ pola agento de gestapo; en Krakovo aperis junulara aldonaĵo "Legion" (Legio) al "Przegląd Polski" (Pola Revuo); en Poznań okazis konspira koncerto
- En Londono la 1-a Eksterordinara Kunveno de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj kiu interalie priparolis cenzuron de pollingvaj revuoj flanke de britaj regopovoj
- 1944: Germana polico pafmortigis en Maków Podhalański 11 personojn, en Wyszków 7 kaj en 3 aliaj lokoj ĉ. 60; nokte de la 2-a/3-a de aprilo paraŝutis sendito de pola registaro en ekzilo por paroli kun Pola Subtera Ŝtato; taĉmento de Pola Enlanda Armeo frakasis apud Izbica germanajn ekstermigajn unuojn
- 1945: En paroĥejo de Lubraniec refunkciis Animzorga Seminario en Włocławek nombranta 36 alumnojn
- usona armeo liberigis ĝis tiu ĉi tago en Germanio 14 polajn generalojn kaj 2400 oficirojn el militkaptitejoj; Ruĝa Armeo konkeris Bratislavon; la lastaj germanaj taĉmentoj forlasis Hungarion
- 1946: Kontraŭpolismo: Ukraina Ribela Armeo bruligis en distrikto Sanocki du polajn urbojn: Bukowsko (420 domoj bruliĝis) kaj la tuta Nowotaniec kaj kvin vilaĝojn (du tute estis bruligitaj)
- 1946: En Pollando oni voĉdonis leĝon pri ŝtatigo de bankoj
- 1949: En Vaŝingtono estiĝis NATO, politika-armea alianco de Usono kun Kanado kaj Okcidenta Eŭropo (Belgio, Britio, Danio, Francio, Italio, Islando, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Portugalio) por sindefendo kontraŭ atako de Sovetunio
- 1953: Stalinismo: Jura proceso pri la kazo de kuracistoj finiĝis kiel falsaĵo
- 1958: Britaj nuklearmilitkontraŭuloj sub gvidado de la organizaĵo Kampanjo por nukleaj armiloj okazigis la unuan Paskan marŝon, la Aldermaston March al la armilfabriko en Aldermaston (Berkshire). Tiam unuafoje montriĝis la pacsimbolo desegnita de Gerald Holtom.
- 1959: Federacio Malio fondiĝis
- 1959: Pola Radio komencis regule disaŭdigi en esperanto - nun alirebla per podkasto
- 1960: Senegalo sendependiĝis (de Francio)
- 1960: Premiero de filma komedio La straba feliĉo de pola reĝisoro Andrzej Munk
- 1960: Usona filmo Ben Hur gajnis 11 Oskar-premiojn
- 1968: Projekto Apollo: en Cape Canaveral NASA lanĉis la lastan senhoman testoflugon de Apollo 6
- 1968: Murdo de Martin Luther King: Martin Luther King la Juna, Nobelpremiito kaj senperforta batalanto por civitanaj rajtoj, estis mortpafita en Memphis (Tennessee), famigita de sia parolado Mi havas Revon
- 1973: Novjorko: World Trade Center oficiale malfermiĝis
- 1975: Vaŝingtonio: Bill Gates kaj Paul Allen fondis publikan kompanion Mikrosofto
- 1976: Kamboĝo: Ruĝaj Kmeroj devigis abdiki la ŝtatestron Norodom Sianuk
- 1976: Usono: en Miĉigano fondiĝis Krioniko-Instituto, kie cele de posta ekvivigo, estas konservataj en likva nitrogeno korpoj de homoj kaj bestoj kun specimenoj de iliaj DNA
- 1983: Kennedy Space Center: la unua flugo de la kosmopramo Challenger
- 1984: Usona prezidento Ronald Reagan ekpostulis internacian malpermeson de kemiaj armiloj
- 1987: Florido: misio STS-83 de la usona kosmopramo Columbia komenciĝis
- 2001: Vladimir Voronin iĝis prezidento de Moldavio
- 2003: Oni anoncis, ke Ali Hassan Al-Majid, iraka soldato kaj politika estro mortis sed tio estis eraro ĉar oni poste arestis lin en aŭgusto 2003.
- 2007: Pollando: Supera Administra Tribunalo agnoskis laŭleĝa atribuon al la knabo de nomo (kiel la dua) Dąb (Kverko)
- 2009: Ĉefministro de Danio Anders Fogh Rasmussen iĝis ĝenerala sekretario de NATO
- 2009: Oficanta prezidento Ivan Gašparovič denove iĝis prezidento de Slovakio
- 2012: Robert Fico la duan fojon iĝis ĉefministro de Slovakio
- 2012: En bomba atenco de sinmortiganto en Nacia Teatro de Mogadiŝo 10 personoj pereis, en tio ĉefoj de futbalo kaj de olimpia komitato
- 2013: Barato: pli ol 70 personoj mortis en konstrua katastrofo en urbo Thane
- 2014: Marie Louise Coleiro Preca iĝis prezidentino de Malto
- 2018: Pola-usona komerca ĉambro fondiĝis en Usono, kie aktivas pli ol 60 polaj firmaoj - laŭvica mejloŝtono en la ambaŭflankaj rilatoj dum la prezidanteco de Donald Trump
Naskiĝoj
- 188: Karakalo, romia imperiestro konata de edikto kaj banejoj de Karakalo, respodeca pri murdo de 20 mil personoj, murdita (m. 217)
- 1508: Herkulo la 2-a (Este), duko de Ferrara (m. 1559)
- 1557: Lev Sapieha, marŝalo de Pollando kaj kanceliero de Grandprinclando Litovio (m. 1633)
- 1646: Antoine Galland, franca orientalisto, arkeologo kaj numismatikisto, tradukinto de Mil kaj unu noktoj (m. 1715)
- 1772: Naĥman el Braclavo, pola ĥasida rabeno, nepo de Baal Ŝem Tov (m. 1810)
- 1785: Bettina von Arnim, germana verkistino, fratino de Clemens Brentano kaj edzino de Achim von Arnim, partoprenanta en feminisma movado, favora al forigo de subpremo de poloj kaj klerigo de la popolo (m. 1859)
- 1785: Ferenc Teleki, hungara poeto, matematikisto, disĉiplo de Pál Sipos (m. 1831)
- 1817: Peter Christian Skovgaard, dana pentristo de la Ora epoko (m. 1875)
- 1819: Maria la 2-a, reĝino de Portugalio, edzino de Fernando la 2-a (m. 1853)
- 1826: Zénobe-Théophile Gramme, belga elektra inĝeniero kaj inventisto (m. 1901)
- 1826: Herrmann Julius Meyer, germana eldonisto, konata de Meyers Konversations-Lexikon (m. 1909)
- 1842: Édouard Lucas, franca matematikisto, inventinto de la enigmo pri la turoj de Hanojo (m. 1891)
- 1846: Lautreamont, urugvaja-franca poeto, simbolisto, superrealisto, konsiderata unusola franca romantikisto (m. 1870)
- 1858: Remy de Gourmont, franca poeto, ĵurnalisto, artkritikisto (m. 1915)
- 1864: Futabatei Shimei, japana verkisto kaj tradukisto lerninta esperanton de Fjodor Postnikov, aŭtoro de la unua japanlingva lernolibro (m. 1909)
- 1867: G. Henrik Backmann, sveda kurac-gimnastikisto, pionira esperantisto dum la Ido-skismo, aŭtoro de vortaroj kaj lernolibroj, esperantiginta rakonton La Konscienco Riproĉas (m. 1928)
- 1870: Benedek Barátosi-Balogh, hungara lingvisto kaj etnografo (m. 1945)
- 1873: Gyula Peidl, hungara politikisto, sindikatisto, ĉefministro (m. 1943)
- 1875: Kazimierz Prószyński, pola inventisto, konstruisto de pioniraj filmiloj, murdita (m. 1945)
- 1876: Maurice de Vlaminck, franca pentristo kaj grafikisto (m. 1958)
- 1882: Emil Filla, ĉeĥa kubisma pentristo kaj grafikisto (m. 1953)
- 1883: Gyula Juhász, hungara poeto, sinmortiginto; enestanta en Hungara Antologio (m. 1937)
- 1883: Géza Téglás, hungara juĝisto, stenografo (m. 1959)
- 1884: Yamamoto Isoroku, japana admiralo batalanta en Pacifika Milito (m. 1943)
- 1889: Gyula Bach, hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto (m. 1954)
- 1891: Nicola Sacco, usona laboristo kaj anarkiisto italdevena (m. 1927)
- 1894: Einar Adamson, sveda esperantisto, kunfondinto de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (m. 1953)
- 1902: Ida Kiss, hungara verkistino debutinta en la revuo "Sunleviĝo"(m. 1936)
- 1911: Václav Čtvrtek, ĉeĥa verkisto, konata de fabeloj pri Rumcajs (m. 1976)
- 1912: András Grepály, rumania hungara kuracisto (m. 1990)
- 1914: Marguerite Duras, franca verkistino naskiĝinta en Franca Hindoĉinio, laŭreatino de Premio Goncourt (m. 1996)
- 1915: Jan Drda, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto, filmigata kaj esperantigata de Miloš Lukáš (m. 1970)
- 1916: Janusz Chmielewski, pola lingvisto, ĉinologo, logikisto kaj tradukisto de klasikaĵoj kiel Vera libro de suda floro de Ĝuangzio (m. 1998)
- 1917: Ernő Gáll, rumania hungara sociologo, redaktoro (m. 2000)
- 1921: Jerzy Kluger, pola-juda inĝeniero, amiko de la pola papo (m. 2011)
- 1922: Máire Mhac an tSaoi, irlanda poetino kaj diplomatino
- 1927: Aušra Augustinavičiūtė, litova ekonomikistino kaj psikologino, fondintino de la psikologia tipologia teorio socioniko (m. 2005)
- 1928: Maya Angelou, afrik-usona poetino, verkistino, dancistino kaj aktorino, aktivulino de la Afrikusona Civilrajta Movado, distingita per la prezidenta medalo de libereco (m. 2014)
- 1928: Sándor Balázs, rumania hungara filozofo, unu el fondintoj de Societo Petőfi, membro de Limes Kör kaj Societo Kisfaludy
- 1929: László Simonka, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, porjunulara verkisto (m. 1984)
- 1930: Albert Winkler, rumania hungara komponisto, pianisto, dirigento (m. 1992)
- 1932: Andrej Tarkovskij, rusa filma kaj teatra reĝisoro, scenaristo, aktoro, plurpremiita en la Festivalo de Cannes (m. 1986)
- 1932: Jerzy Gruza, pola reĝisoro kaj filma scenaristo, konata de sia komedia debuto La pego
- 1938: Lajos Szőcs, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2008)
- 1939: Erzsébet Török, rumania hungara pentristino, tekstilistino
- 1946: György Spiró, hungara dramisto, poeto, tradukisto
- 1948: Károly Bereczki, rumania hungara/hungara ĵurnalisto (m. 2014)
- 1948: Abdullah Öcalan, kurda politikisto, estinta partiestro de la Kurdistana Laborista Partio
- 1950: József Ady, hungara grafikisto, membro de laborgrupo MAMŰ (m. 1991)
- 1952: Gary Moore, irlanda kantisto, gitaristo, komponisto (m. 2011)
- 1955: Béla Cselényi, hungara poeto, filo de Béla Cselényi
- 1957: Aki Kaurismäki, finna reĝisoro kaj aktoro
- 1957: Levente Salat, rumania hungara publicisto, redaktoro
- 1958: Cazuza, brazila komponisto kaj kantisto (m. 1990)
- 1972: Lisa Ray, kanada-barata aktorino kaj manekeno bengal-poldevena
- 1979: Izabella Boros, rumania hungara dizajnistino
- 1979: Heath Ledger, aŭstralia aktoro, konata de la Brokeback Mountain (m. 2008)
- 1981: Ildikó Márton, rumania hungara arkitektino, fotistino
- 1982: Zalán Zakariás, rumania hungara reĝisoro
- 1983: Amanda Righetti, usona aktorino, konata de la televida serio The Mentalist
Mortoj
- 397: Ambrozio de Milano, kristana sanktulo, doktoro de eklezio (n. ĉ. 339)
- 636: Isidoro de Sevilo, hispana ĉefepiskopo, doktoro de eklezio, katolika sanktulo (n. ĉ. 560)
- 896: Formoso la 1-a, papo, konata de la Sinodo de la kadavro (n. ĉ. 815)
- 1284: Alfonso la 10-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1221)
- 1292: Nikolao la 4-a, papo, franciskano ornaminta bazilikojn per mozaikoj (n. 1227)
- 1305: Johana la 1-a, reĝino de Navaro kaj Francio (n. 1273)
- 1406: Roberto la 3-a, reĝo de Skotlando, filo de Roberto la 2-a (n. 1337)
- 1423: Tommaso Mocenigo, doĝo de Venecia Respubliko (n. 1343)
- 1588: Frederiko la 2-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (n. 1534)
- 1589: Benedikto la Afrikano, itala sanktulo, afrikdevena sklavo (n. 1526)
- 1609: Charles de l'Écluse, franca botanikisto priskribinta terpomon (n. 1526)
- 1617: John Napier, skota matematikisto, inventinto de logaritmoj (n. 1550)
- 1774: Oliver Goldsmith, irlanda verkisto, enestanta en esperantlingva Angla Antologio kaj legla rete en traduko de Achille Motteau (n. 1728)
- 1802: Simon Borosnyai Lukács, hungara reformita pastro (m. 1731)
- 1807: Jérôme Lalande, franca matematikisto, astronomo, verkisto kaj framasono, direktoro de la Observatorio de Parizo (n. 1732)
- 1814: Blasius Hueber, aŭstra geodeziisto de Tirolo (n. 1735)
- 1817: André Masséna, franca princo, militisto kaj marŝalo (n. 1758)
- 1841: William H. Harrison, prezidento de Usono, konata de ekspansiismo malfavora al indianoj (n. 1773)
- 1874: Charles Ernest Beulé franca arkeologo kaj politikisto (n. 1826)
- 1888: Karl Werner, aŭstra teologo kaj eklezihistoriisto (n. 1821)
- 1905: Constantin Meunier, belga skulptisto, pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de naturalismo (n. 1831)
- 1919: William Crookes, angla fizikisto kaj kemiisto okupiĝanta pri spektroskopio, malkovrinto de talio kaj inventinto de la tubo de Crookes (n. 1832)
- 1929: Carl Benz, germana inĝeniero kaj inventisto, pioniro de la aŭtomobil-industrio (n. 1844)
- 1931: George Whitefield Chadwick, usona komponisto, reprezentanto de Novanglia Skolo kune kun Horatio Parker kaj Edward MacDowell (n. 1854)
- 1932: Wilhelm Ostwald, germana Nobelpremiita kemiisto specialiĝinta pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido (n. 1853)
- 1948: János Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (n. 1913)
- 1953: Karolo la 2-a, reĝo de Rumanio el dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (n. 1893)
- 1968: Martin Luther King, usona Nobelpremiita pastoro, senperforta batalanto, murdita (n. 1929)
- 1976: Gyula Márton, rumania hungara lingvisto, universitata profesoro (n. 1916)
- 1970: Lajos Mesterházi, hungara verkisto laborinta en Hungara Radio (n. 1916)
- 1979: Benedetto Rudolf Peters, germana juristo kaj politikisto (n. 1888)
- 1980: Władysław Tatarkiewicz, pola filozofo, estetikisto, etikisto, historiisto pri arto, aŭtoro de tradukata 3-voluma "Historio de filozofio" (n. 1886)
- 1980: Aleksander Ford, pola reĝisoro kaj scenaristo, konata de la filmo La kruckavaliroj (n. 1908)
- 1987: Catherine L. Moore, usona verkistino de sciencfikcio, edzino de Henry Kuttner (n. 1911)
- 1987: Sachchidananda Vatsyayan 'Ajneya', barata verkisto kaj ĵurnalisto, pioniro en pluraj ĝenroj de la hindia literaturo, laŭreato de la premio Gjanpith (n. 1911)
- 1991: Max Frisch, svisa germanlingva verkisto, konata de la romanoj Stiller, Homo faber (n. 1911)
- 1993: Alfred Butts, usona arkitekto, elpensinto de la tabulludo skrablo (n. 1899)
- 1999: Dezső Balogh, rumania hungara lingvisto doktoriĝinta pri la poezio de Imre Horváth (n. 1930)
- 2001: Liisi Oterma, finna profesorino pri astronomio, malkovrinta 54 asteroidojn kaj 3 kometojn, membro de la Societo Zamenhof, honora membro de UEA (n. 1915)
- 2002: László Aradits, rumania hungara publicisto, redaktoro (n. 1940)
- 2003: Izzat Ghazzawi, palestina verkisto, profesoro de la Universitato de Bir Zeit, laŭreato de la Saĥarov-Premio, kies filo estis murdita de israelaj soldatoj (n. 1952)
- 2008: Josef Überall, germana moravisilezidevena objekta artisto (n. 1936)
- 2011: Liisi Oterma, finna profesorino pri astronomio, malkovrintino de 54 asteroidoj (kune kun Esperanto kaj Zamenhof) kaj de 3 kometoj, membrino de Societo Zamenhof kaj de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS, honora membro de UEA (n. 1915)
- 2012: Claude Miller, franca filmreĝisoro, konata de Gardado ĉe vido, Morta irado, La impertinentulino, La ŝtelistineto (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia tago de scio pri minoj kaj preventaj agadoj kontraŭ minoj
- Monda Tago de Rato
- Nacia tago en Senegalo
- Respubliko Ĉinio, Honkongo - Tago de Infano
- Romkatolika Kalendaro: Isidoro de Sevilo, episkopo kaj doktoro de la eklezio, sanktulo
Tagoj de semajno
La 4-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.