Konĉerto por piano n-ro 4 (Beethoven)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konĉerto por piano kaj orkestro nr-o 4 en G-maĵoro, Opus 58 de Ludwig van Beethoven estis komponita inter 1805 kaj 1806; ne ekzistas kopioj aŭtografaj.

La verko estis planita por piano soloa kaj orkestro kiu enhavas: 1 fluton, 2 hobojojn, 2 klarnetojn, 2 fagotojn, 2 kornojn, 2 trumpetojn, timbalojn kaj kordinstrumentojn. Kiel kutime en la klasika konĉerto, ĝi havas tri movimentojn:

  • Allegro moderato
  • Andante con moto
  • Rondó (Vivace)

Tiu kvara konĉerto estis premierita de Beethoven kiel soloisto en privata koncerto en marto 1807 en la palaco de sia patrono, la princo Lobkowitz. Tamen publika premiero ne okazis ĝis la 22a de decembro 1808 en la Teatro ĉe la Vieno de Vieno denove kun Beethoven al piano. Tio estis parto de koncertego kiu estis la lasta publika apero de Beethoven kiel soloisto kun orkestro.