40081 Rault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
40081 Rault
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 40081 Rault
Aliaj nomoj 1998 MG14 ; 2001 AC14
Malkovro
Malkovrinto ODAS
Dato de malkovro 25-a de junio 1998
Loko de malkovro Caussols (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
390,468 Gm (2,610 AU)
352,866 Gm (2,359 AU)
428,070 Gm (2,861 AU)
Discentreco 0,09630
Meza anomaliangulo 252,677°
Epoko : 9-a de aŭgusto 2022
Klinangulo 15,612°
Periodo 1540,241 tagoj (4,217 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
124,143°
Argum. de periapsido 148,677°
Terdistanco
- Minimuma

202,502 Gm (1,354 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,801 ± 0,220 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,233 ± 0,043
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,76
vdr

40081 Rault estas tre malgranda hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, en orbita resonanco 4:9 kun Marso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 25-an de junio 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS) elde la Observatorio de la altebenaĵo de Calern, en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras la francan amatoran radioastronomon Jean Louis Rault,[1] kiu estis prezidento de la komisiono pri radioastronomio de la Société astronomique de France de 2008 ĝis 2019. Li estas responsulo pri la parto radio de la reto Vigie-Ciel, kiu detektas la eĥojn de la radara superrigardo GRAVES (france : Grand Réseau Adapté à la VEille Spatiale : Granda Reto Adaptita por Kosma Superrigardo).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (40001 – 41000)Poste:
(40080) 1998 MY940081 Rault(40082) 1998 ML16