42355 Tifeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 42355 Typhon)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
42355 Tifeo
asteroido
Oficiala nomo 42355 Typhon
Aliaj nomoj 2002 CR46
Historio
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro
Loko de malkovro
5-a de februaro 2002
Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,693 Tm (38,055 AU)
2,700 Tm (17,580 AU)
8,756 Tm (58,529 AU)
Discentreco 0,5380
Meza anomaliangulo 2,431°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 2,432°
Periodo 85744,809 tagoj (234,756 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
352,018°
Argum. de periapsido 159,388°
Terdistanco
- Minimuma

2,482 Tm (16,592 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 192 ± 50 km
162 ± 7 km[1]
Rotacia periodo 0,403 tago (9,67 h horoj)[1]
Geometria albedo 0,050 ± 0,030
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 7,6
Information icon.svg
vdr

42355 Tifeo estas granda malhela duopa transneptuna objekto, ano de la disa disko.[2]

Ĝi estis malkovrita la 5-an de februaro 2002 en la kadro de la kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Tiu objekto estas rigardita kiel la unua malkovrita duopa centaŭro, se oni akceptas plivastigitan difinon de " centaŭro " kiel ne resonanca objekto kies perihelio estas ene de la orbito de Neptuno[3],[4]

Ĉar ĝia orbito krucas tiujn de Urano kaj Neptuno, ĝi estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto :

Ĝia urana MOID estas 0,294719 AU,
Ĝia neptuna MOID estas 2,00028 AU.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 6-a de januaro 2006 de K. S. Noll, W. M. Grundy, D. C. Stephens kaj H. F. Levison, uzinte observojn elde la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 15-a de januaro 2006.

Tiu satelito havas diametron de 89 ± 6 km, ĝia orbita duona grandakso estas 1580 ± 20 km, ĝia orbita periodo estas 18,982 ± 0,001 tagoj kun orbita discentreco de 0,507 ± 0,009.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La 9-an de novembro 2006 ĝi ricevis la nomon de Tifeo, monstra diaĵo de la helena mitologio. La satelito ricevis la nomon de Eĥidno, kunulino de Tifeo kaj patrino de multenombraj monstroj de la helena mitologio. Duone nimfo, duone serpento, la senmorta Eĥidno vivas en profunda kaverno nomata Arima.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (42355) Typhon kaj Echidna ; el Johnston's Archiv (angle)
  2. Listo de Centaŭroj kaj Disdiskanoj ; el Minor Planet Center (angle)
  3. The Deep Ecliptic Survey: A Search for Kuiper Belt Objects and Centaurs..., J. L. Elliot kaj aliaj (angle)
  4. Listo de konataj transneptunaj objektoj, el Johnston's Archive (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (42001 – 43000)Poste:
42354 Kindleberger42355 Tifeo(42356) 2002 CA47