431 Nefelo
Aspekto
| 431 Nefelo | |
| asteroido | |
| asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 431 Nephele |
| Aliaj nomoj | 1897 DN; A906 HC; 1933 KC; 1949 YS; 1955 DU |
| Nomita laŭ | Nefelo vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Auguste Charlois |
| Dato de malkovro | 18-a de decembro 1897 |
| Loko de malkovro | Nico (Francio) |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | asteroida zono vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
469,887 Gm (3,141 AU) 388,120 Gm (2,594 AU) 551,654 Gm (3,688 AU) |
| Discentreco | 0,174 |
| Meza anomaliangulo | 245,561° |
| Klinangulo | 1,827° |
| Periodo | 2 033,257 tagoj (5,567 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,68 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
117,365° |
| Argum. de periapsido | 212,735° |
| Naturaj satelitoj | ?[1] |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 95,0 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,99 × 1017 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0266 m/s² 0,0502 km/s |
| Rotacia periodo | ~0,784 tago (~18,821 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 159 K |
| Geometria albedo | 0,064 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | B |
| Absoluta magnitudo | 8,72 |
431 Nefelo estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Temisa familio.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 18-a de decembro 1897 de la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.
Nomo
[redakti | redakti fonton]En la helena mitologio, estis du virinoj nomitaj Nefelo (Νεφέλη):
- Unu estis kreita de dio elde nubo: Zeŭso kreis ŝin laŭ la bildo de Hera por trompi Iksionon, kiu intencis delogi Heran. De la unuiĝo de Nefelo kaj Iksiono naskiĝos la centaŭroj.
- Alia estis nimfo de la nuboj, edzino de Atamanto kaj patrino de Frikso kaj Helo.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]La tre neregula luma kurbo de 431 Nefelo, observita far de teamo de la Observatorio de Ĝenevo[1] lasas suspekti, ke ĝi povus esti duopa asteroido.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
|---|---|---|
| 430 Hibriso | 431 Nefelo | 432 Pythia |
