4362 Carlisle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4362 Carlisle
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4362 Carlisle
Aliaj nomoj 1978 PR4; 1974 FM1 ;
1984 EE1
Malkovro
Malkovrinto Observatorio de Perto
Dato de malkovro 1-a de aŭgusto 1978
Loko de malkovro Bickley (Okcidenta Aŭstralio).
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
334,863 Gm (2,238 AU)
301,014 Gm (2,012 AU)
368,712 Gm (2,465 AU)
Discentreco 0,1011
Meza anomaliangulo 81,571°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 4,714°
Periodo 1223,238 tagoj (3,349 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,91 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
34,375°
Argum. de periapsido 172,028°
Terdistanco
- Minimuma

150,844 Gm (1,0083 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,59 ± 0,17 km
Ĉefkorpo : < 5,31 ± 0,16 km
Rotacia periodo 0,1097 tago (2,633 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,391 ± 0,055
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,16
vdr

4362 Carlisle estas malgranda, treege hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 1-an de aŭgusto 1978 elde la Observatorio de Perto, en Bickley (Aŭstralio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras Albert John Carlisle (19171993), kiu pasis sian vivon en la aŭstralia savano kaj trovis pli ol 9000 meteorŝtonojn en la Nularba Ebenaĵo.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 20-an de marto 2021 de V. Benishek, P. Pravec, J. Oey, A. Marchini, R. Papini, F. Pilcher, R. Durkee, V. G. Chiorny, R. Montaigut, A. Leroy kaj M. Deldem, observinte lumajn kurbojn elde diversaj observatorioj, anoncita la 23-an de junio 2021.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,75 km, ĝi orbitas je distanco de ĉirkaŭ 17 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 1,804 ± 0,001 tago (43,30 ± 0,024 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4361 Nezhdanova4362 Carlisle4363 Sergej