4732 Froeschlé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 4732 Froeschle)
4732 Froeschlé
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 4732 Froeschlé
Aliaj nomoj 1981 JG ; 1955 UO1 ;
1972 TF4 ; 1989 VE
Nomita laŭ Claude Froeschlé vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 3-a de majo 1981
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
473,470 Gm (3,165 AU)
439,964 Gm (2,941 AU)
506,977 Gm (3,389 AU)
Discentreco 0,0708
Meza anomaliangulo 24,700°
Klinangulo 16,867°
Periodo 2056,599 tagoj (5,631 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
226,493°
Argum. de periapsido 147,939°
Fizikaj ecoj
Diametro 29,84 ± 1 km
Rotacia periodo 6,00083 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0599 ± 0,004
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,3
vdr

4732 Froeschlé estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de majo 1981 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la francaj geastronomoj kaj gedzoj Claude kaj Christiane Froeschlé, de la Observatorio de la Côte d'Azur. Ili ambaŭ analizis la evoluon de la orbitoj de la malgrandaj korpoj (asteroidoj, kometoj, meteoroidoj kaj polveroj). Claude estis la unua, kiu esploris pri la kaosaj regionoj de orbita resonanco kun Jupitero. Christine studis la evoluon de la mallong-periodaj kometoj en "jarcenta resonanco" kaj montris ke la ĉefaj jarcentaj resonanco estas verŝajnaj fontoj de meteorŝtonoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4731 Monicagrady4732 Froeschlé4733 ORO