4754 Pantoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
4754 Pantoo
asteroido
Oficiala nomo 4754 Panthoos
Aliaj nomoj 5010 T-3 ; 1988 RH1
Historio
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de oktobro 1977
Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
781,727 Gm (5,226 AU)
772,660 Gm (5,165 AU)
790,794 Gm (5,286 AU)
Discentreco 0,0116
Meza anomaliangulo 16,613°
Klinangulo 12,331°
Periodo 4363,077 tagoj
(11,945 jaroj)
Meza cirkulrapido 13,08 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
155,109°
Argum. de periapsido 189,475°
Fizikaj ecoj
Diametro 53,15 ± 4,2 km
Rotacia periodo ~ 1,15 tago (~ 27,68 horoj)
Geometria albedo 0,0571 ± 0,010
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 10,1
Information icon.svg
vdr

4754 Pantoo estas mezgranda malhela troja asteroido de Jupitero, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, en la tiel nomata "Troja Tendaro".

Ĝi estis malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono), kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden, en la kadro de la "Third Trojan Survey" ("Tria Enketo pri Trojanoj").

Ĝi ricevis la nomon de Pantoo (greke : Πάνθοος), sacerdoto de Apolono laŭ la Iliado kaj patro de pluraj batalintoj de la troja milito : Eŭforbo, Polidamo kaj Hiperenoro.
Laŭ la Eneado, li estis mortigita de la grekoj post la falo de Trojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4753 Fidio4754 Pantoo4755 Nicky