486958 Arrokoth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
486958 Arrokoth
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
(486958) 2014 MU69 fotita elde New Horizons la 1-a de januaro 2019
(486958) 2014 MU69 fotita elde New Horizons
la 1-a de januaro 2019
(486958) 2014 MU69 fotita elde New Horizons
la 1-a de januaro 2019
kubevano • kontakta binara astro
Oficiala nomo 486958 Arrokoth
Aliaj nomoj 2014 MU69
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto Kosmoteleskopo Hubble
Dato de malkovro 26-a de junio 2014
Loko de malkovro Kosmoteleskopo Hubble vd
Unua superflugo New Horizons
(1-an de januaro 2019)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto
kubevano vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,6692 Tm (44,581 AU)
6,391 Tm (42,721 AU)
6,948 Tm (46,442 AU)
Discentreco 0,04172
Meza anomaliangulo 316.551°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 2,453°
Periodo 108 901 tagoj (298,156 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
158.998°
Argum. de periapsido 174.418°
Terdistanco
- Minimuma

6,189 Tm (41,368 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
33,5 × 19,5 × 19,5 km
"Ultima": 31 km
"Thule": 14 km[1]
Rotacia periodo 0,625±0,04 tago (15±1 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.06 – 0.13
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,1
Videbla magnitudo 26,59 vd
vdr

486958 Arrokoth estas malgranda ne tre hela transneptuna objekto de la klaso de la kubevanoj, tie estas, klasika objekto de la Kujper-zono,[2] kiuj ne estas en orbita resonanco kun planedo[3] (precipe kun Neptuno); kvankam ĝi estas nemalproksima de la resonanco 5:9 kun Neptuno.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 26-an de junio 2014 per la kosmoteleskopo Hubble kaj estis preterpasita la 1-an de januaro 2019 de la kosmosondilo New Horizons, kaj tiuokaze neoficiale nomita Ultima Thule. La oficiala nomo Arrokoth estis elektata la 12-an de novembro 2019.

Foto de la malkovro, sur bildoj prenitaj kun intertempo de dek minutoj.

Ĝi estis malkovrita la 26-an de junio 2014 per la fotilo kun larĝa kampo WFC3 de Hubble, dum enketo celanta trovi kujper-zonan objekton taŭgan kiel celo por la kosmosndilo New Horizons. La uzo de la kosmoteleskopo Hubble estis nepra, ĉar, kun ŝajna magnitudo de ĉ. 27, la objekto estas nedetektebla far'de plejparto el la teleskopoj. La kosmoteleskopo Hubble estas krome kapabla fari tre precizajn astrometriajn kalkulojn, kaj do determini fideblan orbiton.[4][5][6][7] Kvankam unuavide malpli interesanta ol 2014 PN70, ĝi estis elektita de la NASA ĉar pli facile atingebla, necesigante malpli da orbitaj ŝanĝoj, do malpli da brulaĵo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Kiam tiu objekto estis unuafoje observita, ĝi estis nomita 1110113Y (mallongigita en " 11 ")[8]. Kiam ĝi estis destinita de la NASA kiel ebla celo por la misio New Horizons en oktobro 2014 ĝi estis nomita PT1 (por « Potential Target 1 »). La oficiala nomo 2014 MU69 estis atribuita en marto 2015 far'de la Minor Planet Center post sufiĉa determino de orbito. Dank'al alia observoj, la definitiva nomo (486958) 2014 MU69 estis atribuita per la bulteno MPC 103886 de la 12-a de marto 2017.[9]

De novembro ĝis decembro 2017, la NASA lanĉis mondan elektan kampanjon por trovi al ĝi nomon.[10][11] « Ultima Thule » estis elektita,[12] laŭ la mita insulo Tuleo (Thule), norda limo de la mondo por la antikvuloj por marki, ke ĝi estas la plej malproksima objekto de la sunsistemo vizitata de kosmosondilo.[12]. Tamen tiu nomo estigas polemikon: ĝi memorigus pri la okultisma nazia Thule-asocio, kaj la naziisma koncepto ke la insulo Tuleo estus la praa, legenda hejmo de la arja raso.[13] [14]

Por eviti polemikon kun la nazia kunsenco de tiu nomo ĝi estis renomata la 12-an de novembro 2018 Arrokoth, laŭ vorto signifanta "ĉielo"-n en indiana lingvo, la (jam formortinta) pouhatana el la algonkena lingvaro[15].

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia lumeco kaj ĝia distanco, estis ebla taksi la grandon de 486958 Arrokoth inter 18 kaj 41 km.[5] Observoj montris, ke ĝi ne esta pli granda ol 30 km kaj havas longigitan formon: duopa korpokontakta duopo. Stela kaŝado de la 17-a de julio 2017 montris duloban formon kun respektivaj diametroj de 20 kaj 14 km, tio signifas, ke 486958 Arrokoth estas primitiva duopa objekto de la Kujper-zono.[2]

Ĝia orbita periodo estas ĉirkaŭ 298 jaroj kaj du monatoj, ĝiaj discentreco kaj orbita klineco estas malgrandaj rilate al tiuj de aliaj objektoj de la Kujper-zono, tiuj orbitaj ecoj montras klasikan objekton de la Kujper-zono: malvarman kubevanon kiu verŝajne ne suferis perturbojn.[5]

La spektro de 486958 Arrokoth estas ruĝa: ĝi estas la plej malgranda objekto de la Kujper-zono, kies koloron oni mezuris.[16]

La 17-an de junio 2017 Marc Buie anoncis dum la aŭtuna kongreso de la Usona Geofizika Unio, ke la objekto povus havi malgrandan lunon.[17]

Esploro[redakti | redakti fonton]

Trajektorio de New Horizons kaj la orbitoj de Plutono kaj 2014 MU69

Post sia superflugo de 134340 Plutono, la kosmosondilo New Horizons estis programita por esploro de 486958 Arrokoth, kiun ĝi devas trafi la 1-an de januaro 2019, je 43,4 astronomiaj unuoj de la Suno, en la konstelacio Sagitario.[18][19][20]

2014 MU69 fotita elde New Horizons la 30-an de decembro 2018 je distanco de 2 milionoj da km

486958 Arrokoth estas la unua objekto malkovrita post la lanĉo de New Horizons. Fotografioj prenitaj la 16-an de aŭgusto 2018 elde la kosmosondilo jam montras la objekton, kiu troviĝas precize en la antaŭkalkulita loko (kvankam ĝi estas ankoraŭ malproksima de pli ol 150 miliono da kilometroj)[21]

La 1-an de januaro 2019 je 5 h 33 UTC, New Horizons pasas je iom pli ol 3500 km de Arrokoth,[22] tie estas la triono de la minimuma distanco de superflugo ĉe Plutono.

New Horizons plenumas mezurojn pri temperaturo, serĉi pri ringoj, naturaj satelitoj, atmosfero, geologia aktiveco... Ĉirkaŭ 20 monatoj estos necesaj por analizi la datumojn senditajn: tiu analizo daŭros ĝis septembro 2020.[23]

La fotoj senditaj la 1-an de januaro 2019 montras tipan kontaktan duopon: Du kuntuŝiĝantaj sferaj korpoj de diametroj 31 kaj 14 km ligataj de gravita altiro, kies formo memorigas neĝhomon.[24] Ĉar estis elektita la kromnomon "Ultima Thule" por la korpo 2014 MU69,[12] la pli granda sfero estis nomita "Ultima" kaj la pli malgrande "Thule".[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Misio New Horizons de NASA Malkaŝas tute Novan Tipo de Mondo; el la paĝaro de New Horizons, 2-a de januaro 2019 (angle)
  2. 2,0 2,1 Kelkopeco de la Pluigita Misia Celo de New Horizons (486958) 2014 MU69, de Alex Harrison Parker kaj aliaj; American Astronomical Society, DPS meeting #49, id.504.04 oktobro 2017 (angle)
  3. Klasikaj Kujper-zonaj objektoj, de David Jewitt (angle)
  4. Celo por la pluigita misio New Horizons selektita; 1-a de septembro 2015 el la paĝaro de Planetary Society (angle)
  5. 5,0 5,1 5,2 Finfine ! New Horizons havas duan celon; 15-a de oktobro , ibidem
  6. La Sukcesa Serĉo de Post-Plutona Kujpezona Preterpasa Celo por New Horizons per la Kosmoteleskopo Hubble el EPCS Abstract Vol. 10, 2015 (angle)
  7. Determino de Orbito de (486958) 2014 MU69 kun Altega Distingo: Antaŭdiri Kaŝadon kun 1% de Orbito, de Simon Bernard Porter kaj aliaj (angle)
  8. Kuiper Belt Object 1110113Y, el AstroPix Beta 2 Arkivigite je 2019-01-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  9. M.P.C. 103886 (angle)
  10. Helpu NASA por nomi tiun mireblan asteroidon; el la paĝaro de Futura Science, 2-a de februaro 2017(france)
  11. Elektu; New Horizons el la paĝaro de SETI Institute Arkivigite je 2019-01-08 per la retarkivo Wayback Machine(france)
  12. 12,0 12,1 12,2 New Horizons elektas kromonon por "Ultima" Celo de Preterpaso; el la paĝaro de la NASA; 13-a de marto 2018 (angle)
  13. Ultima Thule estas simbolo de kosma esploro, ne nazia referenco; el la paĝaro de Futura Science, 7-a de januaro 2019(france)
  14. "Ultima Thule", Kromono por la Celo de New Horizons celebras la esploron, ne la naziojn, diras la sciencistoj; el la paĝaro de Space.com; é-a de februaro 2018 (angle)
  15. https://www.lemonde.fr/sciences/article/2019/11/13/la-nasa-renomme-un-objet-celeste-apres-une-controverse-autour-de-connotations-nazies_6018931_1650684.html (franclingve)
  16. Sciencistojn Determinas la Koloron de la Kujper-Zonaj Objektoj JR1 kaj MU69; el Sci News 19-a de oktobro 2016 (angle)
  17. la Kujper-Zona Objekto 2014 MU69 Povus Havi Malgrandan Lunon; ibidem, 29-a de decembro 2017 (angle)
  18. Manovro Movas la Kosmoveturilon New Horizons al Venonta Celo; el la paĝaro de New Horizons, 23-a de oktobro 2015 (angle)
  19. New Horizons Pluiras al Ebla Kujper-Zona Celo; ibidem, 26-a de oktobro 2015 (angle)
  20. En Trako: New Horizons Sukcesas Trian Manovron Celante Kujper-Zonan Objekton; ibidem, 29-a de oktobro 2015 (angle)
  21. Ultima en Vido; ibidem, 28-a de aŭgusto 2018 (angle)
  22. La Kosmosondiveturilo New Horizons preterfluga plej malproksiman objekton iam studita; el Le Parisien (france)
  23. Kion Atendi kiam New Horizons vizitos 2014 MU69 Ultima Thule; 15-a de decembro 2018 el la paĝaro de Planetary Society (angle)
  24. New Horizons ekvidas la surfacon de Ultima Thule; el The New York Times, 2-a de januaro 2019 (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (486001–487000)Poste:
(486957) 2014 MK66486958 Arrokoth(486959) 2014 NX1