4 Vesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 4 Vesto)
Saltu al: navigado, serĉo
4 Vesta
asteroido
4 Vesta,  elde la orbitanta sondilo Dawn (1-a de aŭgusto 2011)
4 Vesta, elde la orbitanta sondilo Dawn
(1-a de aŭgusto 2011)
Oficiala nomo 4 Vesta
Historio
Malkovrinto Heinrich Olbers
Dato de malkovro
Loko de malkovro
29-an de marto 1807
Bremeno (Germanio)
Unua enorbitiĝo Dawn
16-a de julio 2011[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,319 Gm (2,3618 AU)
321,966 Gm (2,152 AU)
384,673 Gm (2,571 AU)
Discentreco 0,08874
Meza anomaliangulo 20,864°[2]
Klinangulo 7,140°
Periodo 1325,749 tagoj (3,630 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
103,851°
Argum. de periapsido 151,199°
Terdistanco
- Minimuma

Gm (1,14151 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
578 × 560 × 458 ± 5 km[3]
530 km
Maso 2,59 × 1020 kg[3]
Rotacia periodo 0,2226 tago (5,342 horoj)
Geometria albedo 0,4228
Observaj ecoj
Spektroklaso V
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 3,2
v  d  r
Information icon.svg

4 Vesta estas tre granda kaj tre hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 29-an de marto 1807 elde Bremeno (Germanio) de la germana astronomo Heinrich Olbers, kiu malkovris ankaŭ 2 Palaso. Ĝi ricevis la nomon de Vesta, romia diino, protektantino de hejmoj. Tiu nomo estis proponita al Heinrich Olbers fare de Carl Friedrich Gauss.

Kiel la unue-trovataj asteroidoj, 4 Vesta havis astronomian simbolon : Malsimpla figuro: altaro simpligita en Malnova simbolo de Vesta: Altaro ; Malnova simbolo de Vesta ; Simbolo de Vesta en moderna astrologio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Komparaj grando de ka 10 unuaj objektoj de ĉefa zono, antaŭ la Luno. 4 Vesta estas ka 4-a el maldekstre.
4 Vesta, Cereso kaj la Luno je la sama skalo

4 Vesta, kun sia diametro de 530 km, estas la tria plej granda asteroido de la asteroida zono (malantaŭ Cereso kaj 2 Palaso) kaj entenas ĉirkaŭ 9 % el la maso de la asteroida zono. Ĝi estas iom pli mashava ol 2 Palaso (kvankam 2 Palaso estas pli granda) ; ĝi do estas la dua pli mashava objekto de la asteroida zono. Ĝi estas la plej hela el ĉiuj grandaj asteroidoj kaj la ununura videbla nudokule

Ĝi estis unu el la unuaj asteroidoj, kies maso estis determinita : ĉiuj 18 jaroj, la asteroido 197 Areto proksimiĝas je 0,04 AU, En 1936, surbaze de la gravitaj perturboj de 197 Areto, Hans G. Hertz taksis la mason de 4 Vesta je (1,20 ± 0,08 ) × 10-10 sunaj masoj.[4] En 2001, la perturbo de 17 Tetiso permesis taksi la maso de 4 Vesta je (1,31±0.02)× 10-10 sunaj masoj.[5]

4 Vesta perdis ĉirkaŭ 1 % el sia maso pro alfrapo almenaŭ unu miliardo da jaroj antaŭ ; de tiu alfrapo rezultas granda konkavaĵo ĉe la suda poluso de la asteroido (fakte kombino de du alfrapaj krateroj) de 500 km de diametro kun centra pinto alta de 23 km. Tre verŝajne la materialoj elĵetitaj pro la alfrapo formis la Vestan familion. Multenombraj eroj de 4 Vesta falis sur Teron, formante la meteorŝtonojn HED (por Hovardito - Eŭkrito - Diogenito) ; riĉa fonto da informoj pri 4 Vesta.

La formo de 4 Vesta estas proksima de elipsoido en hidrostatika ekvilibro, sed la granda konkavaĵo ĉe ties suda poluso, (kun maso malpli granda ol 5 × 1020 kg) malhelpis rigardi ĝin kiel nanoplanedo.

La surfacaj temperaturoj estis taksitaj inter -20 °C kaj -190 °C.

Surfacaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

4 Vesta vidita per Hubble (majo 2007)

Surfacaj karakteriziloj estis observitaj per la kosmoteleskopo Hubble kaj grundaj observatorioj kiel la Observatorio Keck. La kosmosondilo Dawn en julio 2011[1] montris pli kompleksajn detalojn.

Krateroj Rheasilvia kaj Veneneia[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rheasilvia (kratero).

Plej rimarkinda trajto de 4 Vesta estas du krateregoj ĉe la suda poluso : Rheasilvia de diametro de 500 km, centrita ĉe la poluso kaj Veneneia de 400 km. Rheasilvia estas pli juna kaj parte viŝis la krateron Veneneia.

Rheasilvia ricevis la nomon de la mita vestalo Rhea Silvia, patrino de Romulo kaj Remo[6] Veneneia estis nomita laŭ unu el la fondintinoj de la ordeno de la vestaloj.

La alfrapo, kiu kreis Rheasilvia, verŝajne generis la asteroidojn de la Vesta familio kaj aliaj V-tipajn asteroidojn. En tiu kazo, la fakto, ke tiaj asteroidoj de 10 km postrestis indikas, ke la kratero estas aĝa de ne pli ol unu miliardo da jaroj.[7]

Spektraj analizo de bildoj ricevitas per Hubble montras, ke la kratero traboris plurajn malsimilajn tavolojn de la planeda krusto, eble ĝis la mantelo, kiel indikata de la spektra signo de la olivino.

Trogoj[redakti | redakti fonton]

Komputilgenrita bildo de Divalia Fossa

La plimulto de la ekvatora regiono de 4 Vesta montras serion de samcentraj sulkoj en formo de trogoj. La plej granda estas nomita Divalia Fossa (10 – 20 km larĝa, 465 km longa : pli granda ol la Granda Kanjono). Dua serio, klinita rilate al la ekvatoro, troviĝas pli norde. La plej granda el la nordaj trogojn estas nomita Saturnalia Fossa (ĉirkaŭ 40 km larĝa, 370 km longa) : ili estas el la plej longaj riftoj en la Sunsistemo, preskaŭ tiel longe kiel Ithaca Chasma sur Tetiso.

Tiuj trogoj estas supozeble grandskalaj grabenoj rezultantaj de la alfrapo kiuj kreis la kraterojn Rheasilvia kaj Veneneia ; procezo kiu povas okazi nur ĉe diferenciĝinta korpo, kialo pro kiu, sciencistoj rigardas 4 Vesta kiel protoplanedo.[8]

La "Krateroj Neĝhomo"[redakti | redakti fonton]

La "Krateroj Neĝhomo"

"Krateroj Neĝhomo" estas neformala nomo de tri krateroj en la orda duonsfero de 4 Vesta. Iliaj oficialaj nomoj, de la pli granda al la pli malgranda estas Marcia (diametro 60 km), Calpurnia (50 km) kaj Minucia (22 km).[9] Marcia estas la plej juna kaj kovras Calpurnia, Minucia estas la plej maljuna.

Aliaj krateroj[redakti | redakti fonton]

Kvankam malpli grandaj, iuj krateroj proksimas la grandon de Rheasilvia kaj de Veneneia ; inklude Feralia Planitia (diametro 270 km), Varronilla (158 km) kaj Postumia (196 km).[10]

Surfaca komponiĝo[redakti | redakti fonton]

Observoj per videbla kaj infraruĝa spektroskopio (VIR), detektilo de Gama-radiado kaj neŭtronoj (GRaND) kaj kadranta fotilo (FC) indikas ke la plimulto de la surfaca komponiĝo de 4 Vesta similas la komponiĝon de la meteorŝtonoj "Hovardito - Eŭkrito - Diogenito". La regiono de Rheasilvia estas riĉa je diogenito, kohera kun elfosado de materialo el la profundaĵo de Vesta pro alfrapo. La ĉeesto de olivino en la regiono de 'Rheasilvia ankaŭ estus kohera kun elfosado de mantela materialo . Tamen, olivino estis detektita nur en lokalizitaj regionoj de la norda duonsfero, ne en Rheasilvia. La deveno de tiu olivino estas nuntempe nekonata.[11]

Trajtoj asociitaj kun vaporiĝemaj materialoj[redakti | redakti fonton]

Truplenaj terenoj estis observita en kvar krateroj de Vesta: Marcia, Cornelia, Numisia kaj Licinia.[12]

La formado tiaj tereno estus estigita de la ellaso de gasoj el vaporiĝemaj materialoj varmigitaj pro alfrapo. Kune kun la truplenaj terenoj, kurbaj ravinoj troviĝas en la krateroj Marcia kaj Cornelia. La kurbaj ravenoj finiĝas en lobataj deponaĵoj, kiuj estas foje kovrita per truplena tereno ; estas proponitaj ke tiaj ravinoj formiĝis pro maldaŭraj fluoj da likva akvo el subgrundaj deponejoj de glacio varmigita pro la alfrapo.[13] Ankaŭ estis detektita hidratadaj materialo, ofte rilataj kun areoj de malhela materialo. Estas suozeble, ke malhelaj materialoj komponiĝus plejparte el karboneca ĥondrito ŝutitaj sur la surfacon farde la alfrapo. Karbonecaj ĥondritoj estas relative riĉaj je hidroksila grupo (OH) ligita al la mineraloj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Geologia Mapo de Vesta.[14]
PIA18788-VestaAsteroid-GeologicMap-DawnMission-20141117.jpg

La plej maljunaj kaj forte krateritaj regionoj estas brunaj ; areoj modifijtaj de la alfrapo Veneneia kaj Rheasilvia estas purpuraj (Saturnalio Fossae, en la nordo) kaj helcejana (Divalia Fossae ĉe la ekvatoro), respektive ; la interna alfrapa baseno 'Rheasilvia (en la sudo) estas malhelblua, kaj areoj proksimaj de la elĵetaĵoj de Rheasilvia (inkluzive areon en Veneneia) estas hel-purpurblua ; areoj modifita de pli freŝdataj alfrapoj aŭ terglitoj estas flavaj / oranĝaj aŭ verdaj, respektive.

La scencistoj disponas grandan kvanton da specimenoj de 4 Vesta sub la formo de pli ol 1200 meteorŝtonoj HED, kiuj provizas indikojn pri la geologia strukturo kaj historio de Vesta.

Supozeble, 4 Vesta komponiĝas el metala kerno de 214 al 226 km de diametro, roka mantelo de olivino kaj surfaca krusto. Ekde la unua apero de la enfermaĵoj riĉaj je kalcio kaj aluminio (la unua solida materio kreinĝnte en la sunsistemo, ĉirkaŭ 4,567 miliardoj da jaroj, jen verŝajna kronologio :

Kronologio de la evoluo de 4 Vesta
2–3 milionoj da jaroj Alkresko plenumita
4–5 milionoj da jaroj Plena aŭ preskaŭ plena fando pro la radiaktiveco de aluminio 26 (26Al), gvidante al apartigo de la metala planeda kerno.
6–7 milionoj da jaroj Iom-post-ioma kristaliĝo de la fandita konvektanta mantelo. La konvekto finiĝis kiam ĉ. 80% de la materialo estas kristalita.
Eliro de la restanta fandita materialo formanta la kruston ; ĉu kiel bazaltaj lafo per gradaj erupcioj, aŭ eble formante nedaŭran oceano da magmo.
Plej profundaj tavoloj de la krusto kristaliĝis por formi plutonitajn rokojn, dum plej majnovaj bazalto are metamorfitaj pro la premo de novaj surfacaj tavoloj.
Malrapida malvarmiĝo de la interno.

4 Vesta estas la ununura konata asteroido, kies surfaco estis tiel renovigita. Pro tio, pluraj sciencistoj rigadas Vesta kiel protoplanedo.[15] Tamen, la ĉeesto de ferometeoritoj kaj de klaso da aĥondritaj sen konataj patraj korpoj indikas, ke iam ekzistis diferenciĝintaj planedesimoj kiuj, poste, estis diserigita pro alfrapoj.

Regolito[redakti | redakti fonton]

La surfaco de 4 Vesta estas kovrita de regolito malsimila al tiu trovita sur la Luno aŭ sur asteroidoj kiel 25143 Itokawa ; tio, ĉar la kosma veterdisfalo malsimile efikas. Oni ne trovas da fero en fajnaj partikloj, ĉar la rapideco dela alfrapoj ĉe Vesta estas ne sufiĉe forta por estigi fando de la roko. Anstataŭ, la ĉefa evoluo de la regolito estas formiĝo de breĉiokaj miksaĵo de komponantoj helaj kaj malhelaj.[16] La malhela komponanto eble venas de falo de karboneca materialo, dum la hela estas la origina bazalta grundo de Vesta.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Sondilo Dawn kun 4 Vesta kaj Cereso (arta bildigo)

La 27-an de septembro 2007 estis lanĉita al 4 Vesta la sondilo Dawn, kiu sendis unuajn bildojn de sia celo la 3-an de majo 2011 je distanco de 1 200 000 km[17] kaj alvenis proksime de la asteroidon la 16-an de julio 2011.

Estis programita, ke Dawn orbitu dm unu jaro ĉirkaŭ 4 Vesta dum unu jaro. La alveno de la sondilo koincidis kun la fino de la somero en la suda duonsfero de 4 Vesta, kun la sudpolusa granda kratero Rheasilvia plene lumigita de Suno. Ĉar sazono de 4 Vestas daŭras dekunu monatojn, la norda duonsfero, inklude supozeblaj fendoj ĉe la antipodo de Rheasilvia, iĝus videblaj de la kameraoj de Dawn antaŭ, ke ĝi foriras de sia orbito.

Post pli ol unujara esplorado el orbito la sondilo alportis pruvojn, ke 4 Vesta devenas de komenco de formiĝado de la Sunsistemo. La surfaco de 4 Vesta estas tamen pli komplika ol oni prognozis, ĝi pli similas al tereca planedo aŭ al Luno, ne al aliaj asteroidoj.[18]

La 4-a de septembro 2012 la sondilo foriris el 4 Vesta. Plia celo de la sondilo estas laŭplane Cereso.

Observoj de Dawn[redakti | redakti fonton]

Vidoj de Vesta elde la kosmosondilo Dawn

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Dawn Mission Overview, el la paĝaro de la NASA (angle)
  2. Epoko : 2457000.5 9-a de decembro 2014 TDB
  3. 3,0 3,1 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
  4. Mass of Vesta, de Hans G. Hertz (angle)
  5. Determination of the mass of (4) Vesta based on new close approaches, de A. Kovacevic (angle)
  6. Rheasilvia misterega sudpolusa baseno, estis nomita laŭ la patrino de Romulo kaj Remo ; el Universe Today (angle)
  7. Le cratère géant de Vesta étonne par sa jeunesse (La kraterego de Vesta surprizas pro sia juneco) ; el el Ciel et Espace (france)
  8. Asteroidaj trogoj sugestas nanan planedon ; el Science Daily (angle)
  9. Neĝhomo en la asteroidoj ; el la paĝaro de la Istituto Nazionale de Astrofisica (itale)
  10. Listo de la krateroj de Vesta el Gazetteer of Planetary Nomenclature de IAU (angle)
  11. Olivino en neatendita loko ĉe la surfaco de Vesta ; de E. Ammannito kaj aliaj ; el Nature (angle)
  12. Pitted Terrain on Vesta and Implications for the Presence of Volatiles (Truplenaj terenoj ĉe Vesta implikante cxeso de vaporiĝemaj materialoj ; el "Sciencemag.org, 12-a de oktobro 2012 (angle)
  13. Gullies on Vesta Suggest Past Water-Mobilized Flows (Ravinoj sur Vesta Sugestas pri Iamaj Akvaj Fluoj) (angle)
  14. The geologic mapping of Vesta, de David A. Williams ; el Icarus Vol. 244, Decembro 2014, P. 1–12 (angle)
  15. Kiam Asteroido ne estas Asteroido ? (angle)
  16. Distingebla kosma veterdisfalo ĉe Vesta el la procezoj de mikso de regolito. C. M. Pieters kaj aliaj, el Nature 1a de novembro 2012 (angle)
  17. NASAa Dawn Kaptas Unuajn Bildojn de Proksimiĝanta Astroido ; el la paĝaro de NASA (11-a de majo 2001) (angle)
  18. (2011-05-13)Sonda Dawn odhalila další tajemství planetky Vesta (ĉeĥe). Alirita 2012-08-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
3 Junono 4 Vesta 5 Astraea