5-a SAT-Kongreso 1925

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 5a kongreso de SAT okazis en Vieno inter la 11a kaj la 15a de aŭgusto 1925. Ĝin partoprenis 150 homoj el 7 landoj.

La kongreso decidis, ke SAT restos ĉiutendenca, peresperanta organizo. Ĝi malaprobis la tendencon eksperimenti en SAT futurisman, nefundamentan stilon, kaj starigis komisionon por SAT-programo.