5145 Folo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 5145 Pholus)
5145 Folo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 5145 Pholus
Aliaj nomoj 1992 AD
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Folo vd
Malkovro
Malkovrinto David L. Rabinowitz
Dato de malkovro 9-a de januaro 1992
Loko de malkovro Kitt Peak (Tucson)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
3034,356 Gm (20,283 AU)
1294,443 Gm (8,653 AU)
4774,268 Gm (31,914 AU)
Discentreco 0,573
Meza anomaliangulo 80,692°
Klinangulo 24,705°
Periodo 33366,453 tagoj
(91,352 jaroj)
Meza cirkulrapido 6,01 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
119,314°
Argum. de periapsido 354,651°
Fizikaj ecoj
Diametro 190 ± 26 km
Rotacia periodo 0,4158 tago (9,980 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,044 ± 0,013
Observaj ecoj
Spektroklaso Z
Absoluta magnitudo 7,0
Videbla magnitudo 21,58 vd
vdr

5145 Folo estas tre granda, malhela asteroido de la klaso de la Centaŭroj, malkovrita la 9-an de januaro 1992 de la usona astronomo David L. Rabinowitz elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Arizono, Usono), en la kadro de la projekto Spacewatch.

Ĝi ricevis la nomo de la centaŭro Folo, frato de Kirono en la helena mitologio.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia discentra orbito tanĝas tiun de Saturno kaj etendiĝas trans tiu de Neptuno: oni povas kvalifiki ĝin de saturnrenkonta kaj neptunrenkonta asteroido.

Je la tempo de ĝia malkovro, ĝi situis proksime de la orbito de Saturno: ĝi pasis ĉe la perihelio la 22-an de septembro 1991, kaj revenos tie post 91 jaroj kaj triono... Tamen ĝia orbito ne estas antaŭkalkulebla sur longa tempodaŭro, ĝi estos perturbata de pasoj proksime de gigantaj planedoj.

Estas opiniata, ke 5145 Folo estas objekto de la Kujper-zono kies orbito estis perturbita.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Male al 2060 Ĥirono, 5145 Folo ne montras kometan voston, oni opinias, ke temas pri kometa kerno kiu neniam aktiviĝis. Ĝi aspektas tre ruĝa[1]: unu plej ruĝa objekto de la sunsistemo. la verŝajna kialigo estas, ke ĝi estus kovrita per tolinoj[2], organikaj molekuloj kreita pro ekspono de glacio kaj hidrokarbonoj al la kosmaj radiadoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5144 Akato5145 Folo5146 Moiwa