52316 Daveslater
52316 Daveslater | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 52316 Daveslater |
Aliaj nomoj | 1992 BD ; 1975 RP2 ; 1998 KK3 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Spacewatch |
Dato de malkovro | 29-a de januaro 1992 |
Loko de malkovro | Observatorio de Kitt Peak Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Inner Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
283,788 Gm (1,897 AU) 265,322 Gm (1,774 AU) 302,254 Gm (2,020 AU) |
Discentreco | 0,06507 |
Meza anomaliangulo | 140,829° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 28,987° |
Periodo | 954,337 tagoj (2,613 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
79,078° |
Argum. de periapsido | 21,506° |
Terdistanco - Minimuma |
119,044 Gm (0,7958 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 3,3 km Ĉefa korpo : 3,26 km |
Rotacia periodo | 0,1151 tago (2,7629 horoj) |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,1 |
52316 Daveslater estas tre malgranda duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio, malkovrita la 29-an de januaro 1992 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas nomita en memoro de la usona fizikisto David C. Slater (1957–2011),[1] de la Southwest Research Institute. Spertulo pri optikaĵoj, detektiloj kaj instrumentaro, li estis kerna por la disvolvo de instrumentoj de pluraj interplanedaj misioj, inklude New Horizons. Li partoprenis al la unuaj malkovroj de asteroidaj satelitoj elde grundo per adaptiĝema optiko.
Satelito[redakti | redakti fonton]
Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2012 de B. D. Warner per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide (Colorado Springs, Koloradio), anoncita en marto 2013.
Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,52 km, orbitan duonan grandakson estimata je 4.9 km kaj orbitan periodon de 0,5598 tago (13,435 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ David Slater (1957-2011), nekrologo far'de Alan Stern; el la paĝaro de Physics Today Arkivigite je 2019-02-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (52316) Daveslater; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (52001 – 53000) | Poste: |
---|---|---|
(52315) 1992 AM | 52316 Daveslater | (52317) 1992 BC1 |