55 Cancri c

El Vikipedio, la libera enciklopedio
55 Cancri c
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Artista bildo de 55 Cancri c
Gepatra stelo
Stelo 55 Cancri
Spektroklaso G8V
Konstelacio Kankro
Rekta ascensio (α) 08h 52m 35,8s
Deklinacio (δ) +28° 19′ 51″
Ŝajna magnitudo (mV) 5,95
Distanco 40,3 ± 0,4 lj
12,3 ± 0,1 pc
Maso 0,95 ± 0,10 M
Radiuso 1,152 ± 0,035 R
Temperaturo 5373 ± 9,7 K
Metaleco [Fe/H] 0,29
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,240 ± 0,00005[1] AU
Periapsido (q) 0,219 AU
Apoapsido (Q) 0,260 AU
Discentreco (e) 0,086 ± 0,052[1]
Orbita periodo (P) 44,3446 ± 0,007 tagoj[1]
Argumento de la periastro (ω) 77,9 ± 29º[1]
Tempo de la periastro (T0) 2.449.989,3385 ± 3,3[1] JT
Duon-amplitudo (K) 10,18 ± 0,43 m/s[1]
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
0.169 ± 0.008[1] MJ
Informo pri malkovro
Dato 13-a de junio 2002
Malkovristoj Marcy et al.
Metodo Radiala rapido
Loko Kalifornio, Usono Usono
Situacio Publikigita
vdr

55 Cancri c estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la Sun-simila stelo 55 Cancri A laŭ discentreca orbito, kun orbita periodo de 44,34 tagoj. Ĝi estas la tria plej interna planedo de la sistemo. 55 Cancri c estis malkovrita la 13-an de junio, 2002 kaj havas mason simila al tiu de Saturno.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Kiel la plejmulto el la ekstersunsistemaj planedoj, 55 Cancri c estis malkovrita per radiala rapido. Kiam ĝi estis malkovrita, jam estis konata alia planedo ĉirkaŭ 55 Cancri A (55 Cancri b); tamen restis anomalio en la mezuroj de la radiala rapido de la stelo.[2]

Dum 2002, aldonaj observoj rivelis la ekziston de longperioda planedo je proksimume 5 AU al la stelo. Eĉ kalkulante je la du planedoj, ankoraŭ restis anomalio en la radiala rapido kun periodo de 43 tagoj. Tamen, ĉi tiu periodo estis simila al la rotacia perido de Cancri A, kio povus signifi ke tiu anomalio ne ŝuldiĝus al aldona planedo sed al la propra stela rotacio.

La 11-jaraj fotometriaj mezuroj de la stelo ne montris aktivecon kun periodo simila al la variaĵoj kiujn 55 Cancri c kaŭzas en la radiala rapido de la stelo kaj do, tiu periodo estas tempe stabila. La amplitudo de la signalo sur la radiala rapido ne estas kohera kun stelaj variaĵoj de sia kromosfera aktiveco.[1]

Ambaŭ, la 43-taga planedo (nomata 55 Cancri c) kaj la planedo je 5 AU (nomata 55 Cancri d) estis anocitaj en la sama publikaĵo.[3]

Orbito kaj maso[redakti | redakti fonton]

Laŭ la 5-planeda modelo de la sistemo 55 Cancri, la orbito de 55 Cancri c estas iomete discentra: je la apogeo la planedo estas 19% pli malproksime ol je la perigeo. Ĝi troviĝas pli proksime al 55 Cancri A ol Merkuro troviĝas al la Suno, kvankam ĝi havas pli grandan orbitan periodon ol la varmaj Jupiteroj.

Pro la limigoj de la metodo de radiala rapido, oni nur povas koni la suban limon de la maso de la planedo. Aldonaj astrometriaj observoj per la Kosmoteleskopo Hubble de la ekstera planedo 55 Cancri d, sugestas ke la planedo havas klinangulon de 53°.[4] Supozante ke la sistemo estu samebena, la vera maso de 55 Cancri c estus 0,21 Jupiter-masoj aŭ proksimume du trionoj de la maso de Saturno.[1]

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la planedo estis detektika per nerekta metodoj, ĝiaj ecoj kiel la radiuso, konsisto kaj temperaturo restas nekonataj. Kun maso simila al tiu de Saturno, 55 Cancri c ŝajnas esti gasgiganto sen solida surfaco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Fischer, D.A. et al. (March 2008). “Five Planets Orbiting 55 Cancri”, Astrophysical Journal 675 (675), p. 790–801. doi:10.1086/525512. 
  2. Butler et al. (1997). “Three New 51 Pegasi-Type Planets”, The Astrophysical Journal 474 (2), p. L115–L118. doi:10.1086/310444.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2010-06-16.
  3. Marcy, G. et al. (2002). “A planet at 5 AU Around 55 Cancri”, The Astrophysical Journal 581, p. 1375 – 1388. doi:10.1086/344298. [rompita ligilo]
  4. McArthur, B. et al. (2004). “Detection of a NEPTUNE-mass planet in the ρ1 Cnc system using the Hobby-Eberly Telescope”, The Astrophysical Journal 614, p. L81 – L84. doi:10.1086/425561. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]