58-a armeo (Rusio)
58-a armeo (Rusio) | |
---|---|
la 58-a armeo 58 А | |
Jaroj | 1995 — nun |
Lando | Rusio |
Subiĝas al | Armitaj Fortoj de Rusia Federacio |
Parto de | Suda militdistrikto |
Tipo | armeo |
Grandeco | 70 mil homoj |
Stabejo | Vladikavkazo (Nord-Osetio) |
Lokiĝo | Dagestano, Inguŝio, Ĉeĉenio, Kabardio-Balkario, Nord-Osetio, Sud-Osetio |
Armiloj | 609 tankoj, preskaŭ 2000 infanteriaj batalveturiloj kaj truptransportaj veturiloj, 125 kanonoj kaj bombokanonoj, 190 BM-21 Grad, 450 kontraŭaviadilaj kanonoj |
Bataloj | Unua Ĉeĉenia milito, Dua Ĉeĉenia milito, Milito en Sud-Osetio (2008) |
Komandestro | generalo-leŭtenanto Andrej Gurulov |
Famaj komandestroj | generalo-kolonelo Genadij Troŝev, generalo-leŭtenanto Anatolij Sidjakin, generalo-kolonelo Vladimir Ŝamanov, armea generalo Valerij Gerasimov, generalo-leŭtenanto Viktor Sobolev, generalo-leŭtenanto Anatolij Ĥrulov, generalo-leŭtenanto Andrej Kartapolov |
La 58-a armeo[1] estas la operacia militunuo en la Suda militdistrikto, sukcedinto de la samnoma sovetia armeo (la kvara formiĝo). Ĝi estis formita en 1995. La stabejo troviĝas en Vladikavkazo (Nord-Osetio). Mallonga nomo — 58 А.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kreado
[redakti | redakti fonton]Laŭ direktivo de la ministro pri defendo de Rusio de la 17-a de marto 1995 № 314/2/0198 kaj direktivo de la stabo de la Nord-Kaŭkaza militdistrikto de la 4-a de aprilo 1995 № 14/0155 ekde la 1-a de junio 1995 la administracio de la 42-a armea korpuso kun gardaj kaj servaj trupoj estis transdonita al la administracio de la 58-a armeo. Tiel okazis restarigo de la armeo, kiu iam ekzistis en la Sovetia Armeo.
Ĝian kernon konsistigis unuiĝoj kaj trupoj de la 42-a armea korpuso, kiu aktive partoprenis estingadon de la oseto-inguŝa konflikto en novembro-decembro 1992. De decembro 1994 ĝis decembro 1996 la korpuso kaj poste la kreita surbaze de ĝi armeo, partoprenis en la Unua Ĉeĉenia milito. Ekde aŭgusto 1999 la armeo ekstermas teroristojn kaj subtenas la ordon en Norda Kaŭkazo.
Unua Ĉeĉenia milito
[redakti | redakti fonton]La 11-an de decembro 1994 je la 7-a horo matene, plenumante la ordonon de la ministro pri defendo, la 42-a armea korpuso ekmoviĝis direkte al Ĉeĉenio. Kelkloke lokanoj en Inguŝio blokis ĝian marŝon kaj foje eĉ revenigis trupojn. La militistoj ne uzis armilojn por trarompi la blokadon. Post dek tagoj la ĉefaj taĉmentoj koncentriĝis apud Grozno. La sturmo komenciĝis la 31-an de decembro. Tiujn eventojn la unua komandestro de la 58-a armeo generalo-kolonelo Genadij Troŝev priskribis en sia memorlibro «Mia milito. La ĉeĉenia taglibro de la tranĉea generalo» (ruse Моя война. Чеченский дневник окопного генерала).
La 1-a de junio 1995 la administracio de la 42-a armea korpuso kun gardaj kaj servaj trupoj estis transdonita al la administracio de la novkreita 58-a armeo. Ĝi batalis en Ĉeĉenio ĝis mezo de 1996, kiam la milito finiĝis kaj la rusiaj milittrupoj forlasis la respublikon.
En februaro 1996 trupoj de la 58-a armeo blokis vilaĝon Arŝto en Sunĵa distrikto pretekste ke tie troviĝas gerilanoj. Ruslan Auŝev protestis, aparte pro tio ke la armeaj trupoj eniĝis la respublikon sen lia aprobo[2]. Komandestro de la 58-a armeo generalo-leŭtenanto Gennadij Troŝev respondis, ke Inguŝio estas parto de Rusio, do la trupoj eniris ĝin laŭleĝe. Li aldonis, ke la armeaj trupoj en la respubliko estis atakitaj de la ĉeĉenaj gerilanoj kaj batalis dum tri tago, sekve de kio pereis 14 kaj estis vunditaj 20 militistoj[3].
Dua Ĉeĉenia milito
[redakti | redakti fonton]La 2-an de aŭgusto 1999 ĝis 2000 ĉeĉenaj gerilanoj invadis Botliĥan kaj Cumadan distriktojn (Dagestano). Ili okupis kelkajn vilaĝojn, senarmigis milicanojn kaj unuiĝis kun la islamistoj, kiuj ekde 1998 fakte anstataŭis lokan administracion en Kadara zono.
La 11-an de septembro armeaj trupoj okupis ĉefajn altaĵojn kaj sekvatage komencis la ofensivon. Ĝis la 15-a de septembro la islamismaj grupoj estis plejparte ekstermitaj aŭ retiriĝis al Ĉeĉenio. Ili kontraŭatakis en Novlaka distrikto, sed ankaŭ malsukcese.
Por preventi novajn atakojn kaj likvidi la teroristan neston laŭ ordono de la ministro pri defendo de Rusio kaj direktivo de la Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Rusio de la 11-a de septembro, estis kreita la armea grupo «Okcidento». Laŭ ordono de la estro de la Operacia stabo de la Okcidenta zono de la 27-a de septembro surbaze de la operaciaj grupoj de la 58-a kaj 22-a armeoj estis formita la Operacia Stabo de la Okcidenta zono.
La administracion de la Okcidenta armea grupo konsistigis komandestraro, estroj de sekcioj kaj servoj de la 58-a armeo, oficiroj de la operacia grupo de la 22-a armeo kaj de la 3-a motorpafista divizio. Komandestro de la Okcidenta armea grupo iĝis generalo-majoro Vladimir Ŝamanov, stabestro — kolonelo Vladimir Kondratenko.
Ĝis vespero de la 29-a de septembro ĉiuj trupoj koncentriĝis laŭlonge de la limo kun Ĉeĉenio. Baldaŭ la 205-a aparta motorpafista brigado de la 58-a armeo, alveninta de sia ĉiama lokiĝo en Budjonovsko, eniris frapgrupon, kies celo estis okupi regajn altaĵojn de la Tereka montoĉeno. La 6-an de oktobro ĝi ekbatalis ĉe vilaĝo Iŝĉerskaja, kie la islamistoj konstruis protektitajn pafkelojn.
En novembro la armeo ŝanĝis ofensivan direkton kaj iris al la limo kun Inguŝio por bloki alvenon de la teroristoj de tiu ĉi respubliko. De tie ĝi laŭ la Sunĵa montoĉeno sekvis al Grozno. Post okupi Alĥan-Jurton ĝi turnis sin suden, ĉirkaŭiris plurkolimetran defendolinion konstruitan laŭlonge de riveroj Martan kaj Roŝnja. Ĝis la 10-an de decembro la armeo okupis Urus-Martanon, post kio la Okcidenta grupo blokis Groznon de la norda, suda kaj okcidenta flankoj.
Plejparto de la armeaj trupoj sturmis Groznon sub komando de generalo Vladimir Bulgakov. La trupoj restintaj sub komando de Vladimir Ŝamanov, starigis minkampojn ĉe elirejoj de Grozno kaj forprenis ĉieveturilojn de lokanoj. Nokte al la 1-a de februaro 2000 de Grozno al Alĥan-Kalo impetis ĝis 2000 gerilanoj. Ili trafis minkampojn, estis bombarditaj kaj dum sep postaj tagoj daŭris bataloj en Alĥan-Kalo, Lermontov-Jurto, Ŝaami-Jurto kaj Katir-Jurto. Poste okazis persekutado kaj ekstermado de la postvivintaj gerilanoj, kiuj sukcesis atingi montaron.
En marto 2000 okazis batalo ĉe Komsomolskoje, kie armeaj trupoj gvidataj de stabestro de la 58-a armeo Valerij Gerasimov ekstermis bandon de Ruslan Gelajev[4]. Tiel finiĝis la plej aktiva batalfazo de la Dua Ĉecenia milito.
En septembro 2002 armeaj trupoj sub gvido de generalo Valerij Gerasimov partoprenis batalon ĉe Galaŝko, kie ili alfrontis kaj persekutis bandon de Ruslan Gelajev, kiu penetris de Kartvelio kaj sekvis al Ĉeĉenio.
Terorisma atako en Beslano
[redakti | redakti fonton]La 1-a de septembro
[redakti | redakti fonton]La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj. Du operacia-batalaj grupoj de la Speciala Centro de FSB tiutempe troviĝis en la pafkampo de la 58-a armeo kaj de tie ekiris al Beslano[5].
Je 9-38 operacia deĵoranto de la 58-a armeo raportis al armeestro generalo-leŭtenanto Viktor Sobolev pri la terorisma atako. Je 9-45 Sobolev ekveturis al Beslano kaj je 10-15 alvenis distriktan milicejon de la urbo. Je 9-56 oni ordonis al kvar motorpafistaj rotoj kaj skoltoroto sekvi al Beslano. Ili ekiris je 10-17, alvenis je 11-00 kaj tuj blokis ĉirkaŭaĵojn. Je 10-30 Sobolev ordonis alvenigi la 6-an motorpafistan roton kaj skolto-paraŝutistan roton de la 19-a motorpafista divizio. Ili ekiris je 10-55 kaj alvenis je 11-40 por tuj partopreni la blokadon kune kun alvenintaj unuoj de la Internaj Trupoj. Tiutempe en Beslano jam laboris la operacia grupo de la 58-a armeo subestre de generalo-majoro Boris Ĥavĵokov. Ĝis 12-00 la ĉirkaŭaĵoj estis tute blokitaj.
Je 12-30 komandestro de la 49-a aparta brigado de operacia destino de la Internaj Trupoj raportis al Viktor Sobolev, ke lia unuo ricevis ordonon krei la internan blokadcirklon, do li petis anstataŭ iliajn taĉmentojn en la ekstera blokado. Dum sekva horo tio estis plenumita.
Ĝis 14-00 alvenis la armea telekomunikejo kaj en la korto de profesia lernejo N 8, 200 metrojn for de la lernejo N 1 kaj 300 metrojn for de la operacia stabejo, ekfunkciis la regejo de la 58-a armeo[6].
La 2-a de septembro
[redakti | redakti fonton]Je 15-20 la komandestroj de la specialaj taĉmentoj de FSB petis Viktor Sobolev doni al ili tankojn kaj kirasitajn transportilojn. Je 16-30 estro de la operaco aprobis la peton.
Ĉirkaŭ 17-00 eks-prezidanto de Inguŝio Ruslan Auŝev elkondukis el la lernejo 27 liberigitajn ostaĝojn, kiuj estis sukuritaj en la kampa kuracejo de la 58-a armeo.
Je 17-00 Viktor Sobolev ordonis ekiron al Beslano de tanka plotono de tanka roto de regimento. Komandestroj de la sturmogrupoj de la specialaj fortoj de FSB ricevis ses kirasitajn transportilojn de la skolto-paraŝutista roto de la 19-a motorpafista divizio kaj tri BRDM de skoltoroto kun skipoj por pafŝirmado. La tankoj alvenis de Vladikavkazo memmove je 18-15. Ĝis 19-00 ĉiuj kirasveturiloj okupis siajn poziciojn[6].
La 3-a de septembro
[redakti | redakti fonton]Je 8-00 la specialaj taĉmentoj de FSB kaj aldonitaj al ili kirasveturiloj foriris al pafejo de la 58-armeo Sputnik (Vladikavkazo) por sturmotrejnado.
Je 13-10 — 13-12 okazis du eksplodoj en la lerneja sporthalo, kie troviĝis la ostaĝoj. La postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. La interna blokĉeno responde ekpafis kontraŭ la teroristoj. Je 13-50 de la pafejo haste revenis la specialaj taĉmentoj, kiuj tuj eksturmis laŭ tri direktoj[6].
Soldatoj de la 58-a armeo partoprenis evakuadon de la ostaĝoj[5]. Je ĉirkaŭ 13:50 en la sporthalon tra fenestroj de la ekzercejo penetris oficiroj de la inĝenieraj trupoj de la 58-a armeo kaj komencis malminigon de la ejo[7][8]. En la lernejo agadis kvin inĝenieraj grupoj de la 58-a armeo (kvar formiĝis el armeaj trupoj kaj unu konsistis el stabaj oficiroj). La unua iris la oficira grupo[9].
Je 13-10 estro de la inĝenieraj trupoj de la 58-a armeo Baĥtijar Nabijev ordonis evakuadon de la ostaĝoj. Post evakui la unuan grupon el proksimume 40 homoj, li ordonis traserĉi apudajn garaĝojn, kie estis trovitaj ĝis 20 fuĝintaj ostaĝoj, ankaŭ evakuitaj. Je 13-55 li ordonis senminigi alirejojn al la sporthalo kaj evakui de tie la ostaĝojn. Dum la senminigo la teroristoj pripafis la soldatojn, tamen tiuj sukcesis malmunti tri memfaritajn eksplodaĵojn kaj tiel liberigi elirejojn por evakuado de pliaj 100 ostaĝoj.
Je 13-55 Baĥtijar Nabijev rimarkis ke ekbrulis la norda parto de la sporthala tegmento (li opiniis, ke tion kaŭzis grenado), do telefonvokis fajrobrigadanojn. Je 14-25 oni sukuris kaj evakuis la komandestron kaj du taĉmentanojn de la speciala taĉmento de la Internaj Trupoj «Rus». Estingado de la incendio okazis helpe de lokanoj, sed la fortoj malsufiĉis. Je 15-50 temperaturo en la sporthalo tiom altiĝis, ke Baĥtijar Nabijev ordonis forlasi la ejon.
|
Post komenciĝo de la sturmo la operaciestro ordonis ke la 58-a armeo malgrandigu la blokcirklon kaj forŝovu de la lernejo milicanojn kaj lokanojn, kiuj malhelpis la sturmon. Ĝis 15-00 la armeaj taĉmentoj okazis esti en la interna blokcirklo kune kun la FSB-taĉmentoj. La sturmon partoprenis la skipoj de la kirasitaj transportiloj kaj la skolto-paraŝutista roto de la 19-a motorpafista divizio. Por pafŝirmado de la FSB-taĉmentoj kaj de la skolto-paraŝutista roto estis alvokita tanko N 325 de la tanka bataliono, kiu kelkfoje pafis kontraŭ pafpunktoj de la teroristoj.
Ĝis 21-00 oni ekstermis preskaŭ ĉiujn teroristojn, do komenciĝis traserĉado de lernejaj keloj. Tiutempe la operaciestro ordonis al la 58-a armeo bloki la lernejon kaj ne enlasi iun ajn.
Je 18-15 Viktor Sobolev ricevis la ordonon bloki Beslanon. Kirastanka grupo (sen du motorpafistaj rotoj) blokis la urbon de la suda kaj orienta flankoj, dum ses rotoj de la studentoj de la militlernejo de la Internaj Trupoj blokis ĝin de la norda kaj okcidenta flankoj. Ĝis 00-30 la blokado estis finplenumita. Tiutempe la lasta teroristo en la lerneja kelo estis mortigita[6].
La 4-a de septembro
[redakti | redakti fonton]Matene ĉe la lernejo milico anstataŭis la armeajn trupojn. Je 11-15 Viktor Sobolev raportis al la estro de la Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Rusio pri la situacio kaj plenumataj taskoj. Je 12-14 li raportis al la ministro pri defendo. Je 18-00 traserĉado de la urbo finiĝis kaj ĝis 19-00 la urbo estis malblokita. Ĝis 20-00 la armeaj taĉmentoj revenis al siaj ĉiamaj lokoj[6].
Poste inĝenieroj de la armeo partoprenis malminigon de la lernejo kaj enketajn eksperimentojn. En la lernejo ili malmuntis 10 memfaritajn eksplodaĵojn, kvar minojn kaj du kamikazo-zonojn[9].
Komandestro de la inĝenieraj trupoj de la armeo kolonelo Baĥtijar Nabijev kaj subkolonelo Andrej Gaglojev ricevis ordenojn, kapitano Morozkin kaj soldato Kupejev ricevis medalojn[9].
Milito en Sud-Osetio (2008)
[redakti | redakti fonton]Batalado
[redakti | redakti fonton]Nokte al la 8-a de aŭgusto 2008 laŭ ordono de la prezidanto de Kartvelio Miĥail Saakaŝvili kartvelaj trupoj komencis ofensivon kontraŭ Sud-Osetio cele rekonkeri la teritorion, fakte sendependan ekde 1992. Dum la batalo ĉe Cĥinvalo ili atakis pactrupojn de la 58-a armeo, lokitajn tie. Pli ol 10 rusiaj militistoj pereis, kelkdek estis vunditaj. Blokitaj de ĉiuj flankoj, ili aranĝis defensivon.
Rusia prezidanto Dmitrij Medvedev ordonis ofensivon.
Laŭ eksa militreprezentanto de Rusio ĉe Unuiĝintaj Nacioj generalo-leŭtenanto Nikolaj Uvarov, la 1-a bataliono de la 135-a regimento de la 58-a armeo estis la unua rusia bataltrupo, kiu trapasis la Rokan tunelon je 14-30[10]. Tamen generalo-leŭtenanto Anatolij Ĥrulov, kiu tiutempe komandis la 58-an armeon, asertis, ke la unua bataliono trapasis la tunelon jam je 01-40[11].
Je 00:00 al la 8-a de aŭgusto oni telefonis al Ĥrulov kaj informis, ke la kartvela armeo komencis ofensivon. Li tuj ordonis pretigi bataltrupojn. Laŭ Hrulov la kartvela flanko speciale planis la atakon kelkajn tagojn post la fino de la militekzercoj de la 58-a armeo, ĉar en tiu periodo batalkapablo de la milittrupoj senevite malaltiĝas. Tamen la kartveloj ne sciis, ke du batalionaj taktikaj grupoj ne revenis al kazernoj, sed restis en montaro apud la enirejo de la Roka tunelo. Tio estis plej efikaj militunuoj, kies soldatoj estis ĉefe propravolaj kontraktuloj, servis jam ne malpli ol ses monatojn, havis ĉiujn bezonatajn armilojn kaj ĉiam troviĝis je duhora preteco al bataliro. Do ili tuj ekis al la tunelo kaj, laŭ Ĥrulov, tio decidis la sorton de la milito. Tiele li tute refutas asertojn de la estro de la Ĝenerala Stabo Nikolaj Makarov, laŭ kiu la armeo komencis militon kun malsufiĉaj rimedoj kaj nekompletaj taĉmentoj[11].
Je 01:30 ĉiuj stabaj oficiroj jam estis sur siaj batallokoj kaj ricevis taskojn. Komendestro de la Nordkaŭkaza militdistrikto Sergej Makarov tiutempe estis surloke, kio rapidigis la pretigadon. Interalie li ordonis subigi la 42-an divizion al operacia komandado de Anatolij Hrulov. Je la 6-a matene la 58-a divizio estis jam batalpreta[11].
Anatolij Hrulov akre kritikas la skoltadon, diras ke plejparte lia armeo ricevis informojn danke al sia radioskoltado kaj kolektado de informoj fare de armeanoj. Samtempe li alte pritaksis batalkapablon de la kartvelaj trupoj, kiuj agadis vere profesie[11].
Anatolij Hrulov ordonis al la batalionaj taktikaj grupoj laŭeble rapide atingi Cĥinvalon por ke la kartvela armeo ne povu bari ŝoseojn kaj plifortigi siajn poziciojn. La ĉefa tasko estis kapti la Guftan ponton, strategie gravan, forpeli laŭeble for la kartvelojn, post kio unu grupo iru al Tamariŝeni, dum la alia sekvu laŭ la Dzara vojo al la blokitaj rusiaj pactrupoj.
|
La 8-an de aŭgusto je 10:30 komandestro de la militdistrikto ordonis al Anatolij Ĥrulov flugi al Sud-Osetio por gvidi la batalagadon surloke. Je 11:45 li alflugis per helikoptero al vilaĝo Dzau en Sud-Osetio. Li ordonis al la batalionaj taktikaj grupoj bataliri al Cĥinvalo. La 135-a regimento devis skolti laŭ la irota vojo, observi kaj raporti, laŭeble senbatale. Ĝis 22:40 la batalionaj taktikaj grupoj okupis siajn poziciojn kaj maskis sin por ekiri matene. Anatolij Ĥrulov revenis al la Roka tunelo. La 9-an de aŭgusto je la 1-a nokte li renkontiĝis tie kun komandestro de la militdistrikto.
|
Je 09:36 la armeaj trupoj trarompis blokadon kaj atingis la ĉefan tendaron de la rusiaj pactrupoj en Cĥinvalo[12].
Je la 10-a horo al la komandestro de la 58-a armeo alveturis en infanteria batalaŭto ministro pri defendo de Sud-Osetio Vasilij Lunjov, kiu rakontis ke en la urbo osetaj kaj kartvelaj trupoj batalas, kreinte «plurtavolan kukon». En 10:30 la bataliona taktika grupo de la 693-a regimento subestre de kolonelo Andrej Kozaĉenko ekiris por pafi kontraŭ nord-okcidenta urborando de Cĥinvalo. Ĉirkaŭ la 11-a horo ĉe la Galuana altaĵo la 58-an armeon atingis trupo de prezidanto de Sud-Osetio Eduard Kokojti, kiu foriris de Cĥinvalo post foruzi ĉiujn municiojn[11].
Je 11:56 ĉefkomandestro de la surteraj trupoj Vladimir Boldirev deklaris, ke Cĥinvalo transiris sub la rusian regadon[13].
Je 14:30 la bataliona taktika grupo subestre de kolonelo Gostev invadis Cĥinvalon. Unu roto ekiris por malbloki la rusian pacbatalionon, la alia ŝirmis flankon de Zemo-Nikozi, dum la tria roto servis kiel rezervo, ŝirmante artilerion kaj ariergardon. Anatolij Ĥrulov decidis translokiĝi al la suda urborando de Cĥinvalo kune kun la roto, kiu devis malbloki la rusian pacbatalionon. Laŭvoje li haltis por koordini agadon de la oseta taĉmento kaj trafis embuskon de la kartvelaj militistoj[11]. Du antaŭaj infanteriaj batalveturiloj estis damaĝitaj, do la tuta kolumno el 30 veturiloj haltis. La grave vundita ĉe piedoj generalo-leŭtenanto Anatolij Ĥrulov restis kun grupo da televidĵurnalistoj kaj pafadis per sia pistolo. Vic-komandestro pri eduka laboro de la 135-a motopafista regimento majoro Denis Vetĉinov malgraŭ vundo plu batalis kaj savis du ĵurnalistojn, kiujn atakis kartvelaj specfortuloj. Li estis mortvundita kaj poste honorigita kiel Heroo de Rusio[14]. Anatolij Ĥrulov kaj la vunditaj ĵurnalistoj de rusia televidkanalo Vesti estis transportitaj al Vladikavkazo[15][16].
Je 18:24 du tankaj kolumnoj de la 19-a motorpafista divizio de la 58-a armeo ĉirkaŭiris Cĥinvalon laŭ Zara vojo kaj Transkaŭkaza magistralo kaj ekpafis kontraŭ pozicioj de la kartvelaj militistoj. Do tiuj devis forlasi Cĥinvalon[17] Je 19:37 trupoj de la 58-a armeo silentigis kartvelajn pafpunktojn, kiuj pripafis la urbon kaj rusiajn pactrupojn.
Premioj
[redakti | redakti fonton]La 18-an de aŭgusto prezidanto Dmitrij Medvedev enmanigis en la stabejo de la 58-a armeo en Vladikavkazo ŝtatpremiojn al 30 rusiaj militistoj, kiuj partoprenis la militon en Sud-Osetio[18].
Sep militistoj de la 58-a armeo estis honorigitaj kiel Herooj de Rusio (inkluzive de tri postmorte) kaj pli ol 400 ricevis medalojn kaj ordenojn.
Memoro
[redakti | redakti fonton]Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La 9-an de majo 2009 en la teritorio de la 19-a motorpafista brigado apud Vladikavkazo estis solene inaŭgurita monumento al Heroo de Rusio, vic-komandestro de la 135-a motorpafista regimento pri eduka laboro, majoro Denis Vetĉinov[19].
Serĉado kaj identigado
[redakti | redakti fonton]Ekde la 20-an de oktobro 1997 ĉe la stabo de la 58-a armeo en Vladikavkazo funkcias la Grupo pri serĉado de la pereintaj kaj malaperintaj militistoj. La ĉefa celo de tiu ĉi kvinpersona grupo estas eltrovado kaj identigado de la restaĵoj de la rusiaj militistoj, pereintaj en Ĉeĉenio[20].
Konsisto
[redakti | redakti fonton]La 58-a armeo enhavas jenon:
- la 18-a gvardia aparta motorpafista brigado (Ĥankalo, Ĉeĉenio);
- la 19-a gvardia aparta motorpafista brigado (vilaĝo Sputnik, Vladikavkazo, Nord-Osetio);
- la 205-a aparta motorpafista brigado (Budjonovsko, Stavropola regiono);
- la 136-a gvardia aparta motorpafista brigado (Bujnaksko, Dagestano);
- la 135-a aparta motorpafista regimento (Proĥladnij, Kabardio-Balkario);
- la 291-a aparta artileria brigado (Majkopo, Adigeio);
- la 943-a reakcia artileria regimento (vilaĝo Krasnooktjabskij, Adigeio);
- la 1128-a kontraŭtanka regimento (Majkopo, Adigeio);
- la 67-a aparta kontraŭaviadilkanona-misila brigado (Volgogrado);
- la 487-a aparta helikoptera regimento (Budjonovsko, Stavropola regiono);
- la 11-a aparta inĝeniera regimento (vilaĝo Kavkazskaja, Krasnodara regiono);
- la 234-a aparta signala regimento (Vladikavkazo);
- la 22-a aparta regimento de radioskoltado (Volgogrado).
Entute en la 58-a armeo servas proksimume 70 mil homoj.
En la armeo servas multe da lokanoj, inkluzive de sudosetanoj kiuj havas ankaŭ la rusian civitanecon. Dominas propravolaj kontraktuloj[21].
La 4-a gvardia militbazo
[redakti | redakti fonton]Laŭ decido de la prezidanto de Rusio ĝi estis lokita en Sud-Osetio, kie funkcias tri bazaj militurbetoj en Cĥinvalo, Ĝavo kaj Vladikavkazo.
Tiu ĉi trupo estis formita en marto 1942 en urbo Engelso (Saratova provinco, RSFSR) fare de Ĉevolga militdistrikto. En julio ĝi estis nomita la 164-a tanka brigado kaj aniĝis al la 16-a tanka korpuso. Pro liberigo de vilaĝo Vapnjarko ĝi ricevis nomon «Vapnjarka». Pro aktiva ofensivo direkte al Bălți — Făleşti — Iaşi, kiam la brigado batale trapasis pli ol 400 km, pro transriveriĝo de Dnestro kaj Pruto, kaj grava damaĝado de la malamiko, la brigado estis honorigita de la Ordeno de Ruĝa Standardo. Pro ekzemplodona plenumo de la bataltaskoj, okupo de urbo Dęblin kaj montritaj dume kuraĝo en 1944 la brigado estis honorigita je Ordeno de Suvorov de la 2-a rango. Samjare ĝi ricevis titolon «gvardia». En 1945 pro ekzemplodona plenumo de taskoj dum trarompo de la malamika defendolinio oriente de urbo Stargard kaj okupo de urboj Bärwalde, Tempelburg, Dramburg la brigado estis honorigita je Ordeno de Kutuzov de la 2-a rango. Pro partopreno en la sturmo de Berlino ĝi ricevis titolon «la Berlina».
Poste la gvardia motorpafista Vapnjarka-Berlina Ruĝstandarda, je ordenoj de Suvorov kaj Kutuzov, regimento plurfoje plenumis bataltaskojn en Norda Kaŭkazo. De la 8-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2008 ĝi partoprenis la Militon en Sud-Osetio.
La 1-an de februaro 2009 la regimento estis transformita al la 4-a gvardia Ruĝstandarda, je ordenoj de Suvorov kaj Kutuzov, Vapnjarka-Berlina militbazo.
En julio 2009 ĝin vizitis prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev akompane de prezidanto de Sud-Osetio Eduard Kokojti kaj la rusia ministro pri defendo Anatolij Serdjukov[19].
Armilaro
[redakti | redakti fonton]609 tankoj, preskaŭ 2000 infanteriaj batalveturiloj kaj truptransportaj veturiloj, 125 kanonoj kaj bombokanonoj, 190 BM-21 Grad, 450 kontraŭaviadilaj kanonoj.
En 2014 estis formitaj rotoj de senpilotaj aviadiloj[22].
Komandestroj
[redakti | redakti fonton]- majo 1995 — julio 1997 — Genadij Troŝev, generalo-leŭtenanto.
- julio 1997 — aŭgusto 1999 — Anatolij Sidjakin, generalo-leŭtenanto.
- aŭgusto 1999 — decembro 2000 — Vladimir Ŝamanov, generalo-leŭtenanto.
- februaro 2001 — marto 2003 — Valerij Gerasimov, generalo-majoro.[23]
- 2004—2006 — Viktor Sobolev, generalo-leŭtenanto.
- la 4-a de aprilo 2006 — la 6-a de majo 2010 — Anatolij Ĥrulov, generalo-leŭtenanto.[24]
- la 7-a de majo 2010 — la 30-a de januaro 2012 — Andrej Kartapolov[1], generalo-majoro.[25]
- ekde la 30-a de januaro 2012 — Andrej Gurulov[1], generalo-majoro[26] (ekde 2014 generalo-leŭtenanto).
Ekzercado
[redakti | redakti fonton]Ekzercejoj
[redakti | redakti fonton]Funkcias la 242-a armea Darjala montara ekzercejo (sola en Rusio), situanta en Nord-Osetio je 1500 metroj super marnivelo. Ĝi estis fondita en 1979 post komenciĝo de la Soveta-afgana milito por prepari stiristojn de kirasveturiloj al montara batalado. En 1992 ĝi estis abandonita kaj nur ekde 1998 iom post iom restarigita[27].
Ĉiuj aliaj ekzercejoj apartenas ne al la tuta armeo, sed al apartaj armeaj trupoj[28].
Plej grandaj ekzercejoj: Sernovodskoje (apud samnoma vilaĝo, Stavropola regiono), Nikolo-Aleksandrovskoje, Tarskoje-1, Tarskoje-2, Sputnik, Troickij (Inguŝio), Alpijskij (apud vilaĝo Borzojo, Ĉeĉenio), Gvardejec (Ŝalio, Ĉeĉenio), Kalinovskij (samnoma vilaĝo, Ĉeĉenio), Dzarcemi (Sud-Osetio)[28][29].
Ekzercoj
[redakti | redakti fonton]Komandestra-stabaj ekzercoj (2002)
[redakti | redakti fonton]En 2002 en Vladikavkazo okazis komandestra-stabaj ekzercoj. Laŭ legendo malamiko invadis de montaraj regionoj de Kartvelio kaj la 58-a armeo aranĝis defensivon. En iu etapo la rusiaj trupoj gardis sekurecon de la pactrupoj en Sud-Osetio, kiuj konsistis el kelkcent militistoj de la 58-a armeo[30].
Komandestra-stabaj ekzercoj (2005)
[redakti | redakti fonton]De la 22-a de marto ĝis la 29-an de marto 2005 okazis la duflankaj komandestra-stabaj ekzercoj. Ilin partoprenis la 205-a motorpafista brigado kaj la 19-a motorpafista divizio, entute pli ol 5000 militistoj kaj pli ol 100 kirasveturiloj. Ili okazis ne nur surmape, sed ankaŭ kun translokado de trupoj kaj trejnopafado. Ĉio okazis sur la nova kaj plej granda en la armeo pafejo Sernovodskoje, situanta en Kurska distrikto, Stavropola regiono, apud la limo kun Ĉeĉenio[31].
Militekzercoj (2006)
[redakti | redakti fonton]Komence de septembro 2006 okazis grandskalaj ekzercoj en Nord-Osetio, Kabardio-Balkario kaj Inguŝio. Laŭ legendo en la regiono kontrolata de la 58-a armeo la ŝtatlimon trarompis trupoj de najbara ŝtato. Kontraŭ la agresintoj estis senditaj 3000 soldatoj kaj oficiroj kaj 500 batalveturiloj.
Militekzercoj (2008)
[redakti | redakti fonton]En julio 2008 sur la teritorioj de Inguŝio, Dagestano, Nord-Osetio, Ĉeĉenio kaj Karaĉajio-Ĉerkesio okazis la taktikaj ekzercoj de la Nord-Kaŭkaza militdistrikto. Ilin partoprenis trupoj de la 58-a armeo, FSB, la Federacia Servo pri kontrolo de la kontraŭleĝa narkotika trafiko, Limgarda Servo, Ministerio pri internaj aferoj — entute pli ol 4000 homoj. Laŭ ekzerca legendo apud la suda ŝtatlimo ekflamis konflikto inter «sudanoj» kaj sendependiĝintaj de ili «norduloj», kiuj pro la «sudana» atako amase fuĝis al Rusio, kies civitanecon ili plejparte havas. Samtempe la tumulton provis uzi narkotikistoj, kiuj transportis sian kontraŭleĝan kargon[32].
Ekzercoj «Kaŭkazo-2012»
[redakti | redakti fonton]De la 17-a ĝis la 23-a de septembro 2012 sur ekzercejoj Rajevskij, Aŝeluk, Darjal, Tarskoje, Sernovodskoje trupoj de la 58-a armeo partoprenis strategiajn komandestra-stabajn ekzercojn «Kaŭkazo-2012». La militistoj perfektigis praktikajn scipovojn de la komandestraro kaj de la staboj pri planado kaj uzado de la trupoj sur la ebenaĵa-stepaj terenoj kun aplikado de modernaj aŭtomataj regsistemoj kaj uzado de la altpreciza armilaro kaj de novaj armiloj.
Prezidanto Vladimir Putin vizitis ekzercejon Rajevskij kaj alte taksis la ekzercojn.
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]Ekde aŭgusto 1999 ĝis majo 2001 proksimume 1500 divizianoj estis honorigitaj je ŝtatpremioj, ĉefe pro partopreno en la Dua Ĉeĉenia milito[33].
Ĝis 2012 45 divizianoj estis honorigitaj kiel Herooj de Rusio (21 postmorte)[34].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoalbumo de la 58-a armeo[rompita ligilo] ruse
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 В ЮВО назначен новый командующий 58 армией (ruse). Ministerio pri defendo de Rusio (2012-01-30). Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Руслан Аушев возмущен действиями федеральных войск (ruse). Kommersant (1996-02-23). Arkivita el la originalo je 2015-10-30. Alirita 2015-10-30 .
- ↑ Руслан Аушев намерен подать в суд на Минобороны (ruse). Kommersant (1996-02-28). Arkivita el la originalo je 2015-11-01. Alirita 2015-11-01 .
- ↑ Константин Ращепкин; Андрей Лунев, Виктор Пятков (2009-05-29) Солдат войну не выбирает (ruse). Krasnaja Zvezda. Arkivita el la originalo je 2015-06-13. Alirita 2015-06-13 .
- ↑ 5,0 5,1 Доклад комиссии Федерального собрания РФ по расследованию причин и обстоятельств совершения террористического акта в городе Беслане Республики Северная Осетия — Алания 1 — 3 сентября 2004 года (ruse). Ŝtata Dumao de Rusio (2006). Arkivita el la originalo je 2012-05-25. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Николай Асташкин, Владимир Евдомашкин (2004-10-21) Бесланская хроника 58-й... (ruse). Krasnaja Zvezda. Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2015-06-07 .
- ↑ 52-е заседание по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2006-01-17). Arkivita el la originalo je 2017-09-06. Alirita 2011-07-11 .
- ↑ 43-е заседание по делу Кулаева (ruse). Vero de Beslano (2005-11-24). Arkivita el la originalo je 2017-09-06. Alirita 2011-03-18 .
- ↑ 9,0 9,1 9,2 Сергей Белогруд, Сергей Прыганов (2005-06-24) Полковник Бахтияр Набиев: «Наша профессия на Кавказе востребована» (ruse). Krasnaja Zvezda. Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ Dan Bilefsky, C. J. Chivers, Thom Shanker, Michael Schwirtz, Mr. Chivers (2008-09-16) Georgia Offers Fresh Evidence on War’s Start (angle). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 11,7 . За Родину, за Россию! (ruse). Zavtra. № 18 (962). (2012-04-25). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Бойцы 58-й армии прорвались к лагерю миротворцев в Цхинвали (ruse). Lenta.ru (2008-08-09). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Части 58 армии полностью освободили Цхинвали от грузинских военных (ruse). Lenta.ru (2008-08-09). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ . Он прикрывал страну (ruse). Krasnaja Zvezda (2008-08-20). Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ В Южной Осетии ранен генерал Хрулев (ruse). Interfax (2008-08-10). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ В Южной Осетии ранен командующий 58-й армией (ruse). Lenta.ru (2008-08-10). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Российская 58-я армия начала обстрел грузинских позиций (ruse). Lenta.ru (2008-08-08). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Олег Горупай, Владимир Мохов, Александр Земляниченко (2008-08-20) Отваги нам не занимать (ruse). Krasnaja Zvezda. Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2015-06-07 .
- ↑ 19,0 19,1 . Тост за русского солдата (ruse). Krasnaja Zvezda (2009-08-08). Arkivita el la originalo je 2015-06-10. Alirita 2015-06-10 .
- ↑ . Они возвращают имена… (ruse). Krasnaja Zvezda (2007-04-06). Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ . Армию будущего проверяет Кавказ (ruse). Krasnaja zvezda (2012-10-25). Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2015-05-19 .
- ↑ Роты беспилотников сформированы в 58-й армии (ruse). Kavkazpress (2014-01-28). Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2015-06-20 .
- ↑ . Второго Хасавюрта не будет (ruse). Krasnaja Zvezda (2001-11-15). Arkivita el la originalo je 2011-10-31. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ . Как живется, 58-я? (ruse). Krasnaja Zvezda (2007-07-18). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ Назначен командующий 58-й армии (ruse). Gazeta.ru (2010-05-07). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ . Новым командующим 58-й армии стал генерал-майор Андрей Гурулев (ruse). Rossijskaja gazeta (2012-01-30). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ . Покорение Дарьяла (ruse). Krasnaja Zvezda (2007-02-17). Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ 28,0 28,1 . Плюсы и минусы армейского масштаба (ruse). Krasnaja Zvezda (2007-03-01). Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ . Задействованы все полигоны (ruse). Krasnaja Zvezda (2012-08-06). Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ . 58-я армия оказалась сильнее условного противника (ruse). Kommersant (2002-04-08). Arkivita el la originalo je 2015-05-14. Alirita 2015-05-14 .
- ↑ . 58-я наносит удар... (ruse). Krasnaja Zvezda (2005-04-02). Arkivita el la originalo je 2015-06-07. Alirita 2015-06-07 .
- ↑ . К угрозе с юга готовы (ruse). Krasnaja Zvezda (2008-07-12). Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12 .
- ↑ . «Фронтовой» опыт 58-й армии (ruse). Krasnaja Zvezda (2001-05-11). Arkivita el la originalo je 2015-06-06. Alirita 2015-06-06 .
- ↑ . Приоритет — боевой учёбе (ruse). Krasnaja Zvezda (2012-01-27). Arkivita el la originalo je 2015-06-06. Alirita 2015-06-07 .