5879 Almerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5879 Almerio
asteroido
Oficiala nomo 5879 Almeria
Aliaj nomoj 1992 CH1 ; 1990 BF1
Historio
Malkovrintoj K. Birkle kaj U. Hopp
Dato de malkovro
Loko de malkovro
8-a de februaro 1992
Gérgal (Hispanio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
243,046 Gm (1,625 AU)
172,767 Gm (1,155 AU)
313,326 Gm (2,094 AU)
Discentreco 0,289
Meza anomaliangulo 348,972°
Klinangulo 21,573°
Periodo 756,386 tagoj (2,071 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
145,881°
Argum. de periapsido 355,645°
Terdistanco
- Minimuma

25,060 Gm (0,1675 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro inter 1 kaj 2,2 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 17,9
Information icon.svg
vdr

5879 Almerio estas malbone konata amora asteroido, malkovrita la 8-an de februaro 1992 de la germanaj astronomoj Kurt Birkle kaj Ulrich Hopp elde la germana-hispana Observatorio de Calar Alto proksime de Gérgal en provinco Almerio (Hispanio). Ĝi ricevis la nomon de tiu ĉi provinco kaj de ties ĉefurbo : Almerio.

Ĝia perihelio estas iom pli granda ol unu astronomia unuo : ĝi ne trairas la teran orbiton. Ĝi trairas la orbiton de Marso, sed ĝia orbita klinangulo tenas ĝin malproksima de ĉi tiu planedo. Ĝi tamen estas klasifikata marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.

- La 14-an de februaro 1934 ĝi pasis al 0,1675 AU (25,060 milionoj da km) de Tero
- La 15-an de februaro 2197 ĝi pasos al 0,1687 AU (25,238 milionoj da km) de nia planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5878 Charlene5879 Almerio(5880) 1992 MA