596 Scheila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
596 Scheila
asteroido
Oficiala nomo 596 Scheila
Aliaj nomoj 1906 UA ; 1949 WT
Historio
Malkovrinto August Kopff
Dato de malkovro
Loko de malkovro
21-a de februaro 1906
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
437,723 Gm (2,926 AU)
365,168 Gm (2,441 AU)
510,278 Gm (3,411 AU)
Discentreco 0,166
Meza anomaliangulo 233,837°
Klinangulo 14,669°
Periodo 1 828,695 tagoj (5,005 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,41 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
70,736°
Argum. de periapsido 176,488°
Fizikaj ecoj
Diametro 113,34 km
Rotacia periodo 0,6603 tago (15,848 horoj)
Geometria albedo 0,0379
Observaj ecoj
Spektroklaso PCD
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 8,9
Information icon.svg
vdr

596 Scheila estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 21-an de februaro 1906.

Ĝi ricevis la nomon "Scheila", tiu de brita lernantino de la Universitato de Hajdelbergo, amikino de August Kopff.

Oni ne konfuzu kun 30211 Sheilah

Kometaspekta aktiveco[redakti | redakti fonton]

596 Scheila ĉirkaŭata de polva "hararo"
(fotita 12-an de decembro 2010 fare de Kevin Heider)

La 12-an de decembro 2010, la usona astronomo Steve Larson konstatis la ĉeeston de polva hararo ĉirkaŭ 596 Scheila. Ekzameno de antaŭaj fotografioj montris ke la polva elĵeto komencis la 3-an de decembro 2010.

Spektroskopia observo indikas malĉeeston de gaso : prefere ol kometa aktiveco, tiu fenomeno povus esti estigita de la alfrapo de meteoroido de ĉirkaŭ 35 m kun rilativa rapideco de ĉ. 5 km/s.

En 2010 jam estis observita per la kosmoteleskopo Hubble la kometaspektan objekton P/2010 A2, rezultanta de asteroida kolizio. Objekto de la grando de 596 Scheila povas suferi po unu alfrapon de objekto de diametro 10-100 metroj ĉiuj 5 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
595 Poliksena596 Scheila597 Bandusia